Blankazona akridotero

La Blankazona minaoBlankazona akridotero (Acridotheres albocinctus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankazona akridotero
Blankazona akridotero
Blankazona akridotero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Acridotheres
Specio: 'A. albocinctus'
Acridotheres albocinctus
(Godwin-Austen & Walden, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas kiel aliaj akridoteroj, tio estas longa birdo kiu havas nigrecan plumaron, pli malhelan en kapo kaj flugiloj. Estas blankaj flugilmakuloj rimarkindaj dumfluge, kaj blankan vostopinton. La kapo havas fruntan tufon. La beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj, kaj ne estas nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj.

Kiel distingilo tiu specio havas blankecan subpugon kun nigreca strieco. Sed la ĉefa distingilo estas tre rimarkinda blanka horizontala makulo en nuko, kio atingas ĝis la ŝultroj kaj nomigas la specion eĉ en la latina scienca nomo kie albocinctus signifas “blanka zono”.

Ĝi troviĝas en suda Ĉinio (nordokcidenta Junano), Barato (Manipura valo en nordokcidenta Barato) kaj norda Birmo.

Referencoj redakti