La Blankkrona vanelo (Vanellus albiceps) estas mezgranda vadbirdo kiu spite ties ŝajna aspekto estas vanelo anstataŭ pluvio. Ĝi estas loĝanta tra tropika Afriko, plej ofte proksime de grandaj riveroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkrona vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. albicep
Vanellus albicep
(Gould, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu vanelo estas nekonfuzebla. Iliaj flugiloj kaj vosto estas klarege dividitaj en blankaj kaj nigraj partoj. La dorso estas bruna kaj subaj partoj blankaj. La kapo estas specife rimarkebla, ĉefe griza, sed kun blankaj krono kaj gorĝo. La okulo, okulaj bridoj kaj kruroj estas flavaj. Inoj, maskloj kaj junuloj estas similaj laŭ plumaro.

Temas pri vadbirdo kiu bredas en malferma sablejo aŭ ŝtonetejo ĉe riveroj. La ino demetas 2-3 ovojn en surplanka trueto. Nesto kaj junuloj estas defenditaj brueme kaj agreseme kontraŭ ĉiuj fremduloj, eĉ hipopotamoj.

Ties manĝo estas ĉefe insektoj kaj aliaj etaj senvertebruloj. Tiu specio tre ofte manĝas laŭ etaj aroj kiam ne estas reprodukta sezono.

La Blankkrona vanelo estas unu el la specioj protektitaj en la regiono.

Referenco redakti

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2