Blanknaĝila delfeno

La blanknaĝila delfenoĉina rivera delfeno (Lipotes vexilifer) vivis en la rivero Jangzio, propra al Ĉinio. Ĝi vidiĝis en rivero kaj lagoj de la provincoj Hunano, Hubejo, Ĝjangŝio kaj Anhujo, kaj estas alinomata pando en akvo. Ĝi estas nun formortinta specio. Lastatempe specialistoj de akvoanimaloj de Ĉinio avertis, ke en 2006 nombris 17 blanknaĝilaj delfenoj, la unuaklasaj protektataj bestoj de Ĉinio. Oni baldaŭ ne alprenis pli specialan rimedon por urĝa helpo, kaj la speco pereis en la venontaj 20 jaroj. Oni planis liveri ilin al lago Tian-e-Zhou, iama parto de Jangzio. Sed tio estis tro malfrue. En decembro 2006, sciencistoj proklamis la specion "formortinta besto".[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknaĝila delfeno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Superfamilio: Platanistoidea
Familio: Lipotidae
Genro: Lipotes
Specio: L. vexillifer
Lipotes vexillifer
Miller, 1918
Konserva statuso
EX (2007)
Natura areo de Lipotes vexillifer
Natura areo de Lipotes vexillifer
Natura areo de Lipotes vexillifer
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La femalo estis pli granda ol la maskla kaj ĝia korpo longis 2,5 m kaj pezis 170 kg, dum la maskla longis 2,2 m kaj pezis 125 kg. La dorso estis helgriza kaj la ventro neĝblanka. Ĝi havis longan muzelon, ĉe kies supra kaj malsupra makzeloj dense viciĝis pli ol 130 dentoj. Ĝia frunto rondforma kaj elstara estis voĉorgano. Blanknaĝila delfeno ŝatis vivi grupe kaj la idoj ĉiam naĝis inter la maturiĝintaj. La okuloj estis malgrandaj kaj preskaŭ degenerintaj. La orelkavoj malgrandaj kiel kudrila trueto troviĝis malantaŭ-alsupre de la okuloj. La blanknaĝila delfeno vivis tiom longe en malklara akvo de la rivero, kaj ĝia vidado degeneris. Sed ĝi havis bonan aŭdon pro la sonricevilo sur la globforma nazpinto. Pere de sonondoj ĝi trovis kaj kaptis manĝaĵon. La okuloj estis malgrandaj kaj preskaŭ degenerintaj. La orelkavoj malgrandaj kiel kudrila trueto troviĝis malantaŭ-alsupre de la okuloj. Ankaŭ la haŭto de delfeno estis neordinara, ke ĝi konsistas el du tavoloj, inter kiuj estis multaj tubformaj spongecaj substancoj, kiuj glitas por moderigi la baron de la akvo dum naĝado. Kiam la delfeno naĝis en ekstrema rapideco, eĉ torpedo ne povis superi ĝin.

Vivmaniero redakti

Blanknaĝila delfeno, vivanta en Jangzi-rivero jam 25 milionojn da jaroj, estis unu el la kvin specoj de delfenoj, en plej malgranda nombro. Ĝi estis unuaklasa protektata animalo de Ĉinio kaj unu el la 12 pereontaj animaloj de la mondo. La blanknaĝila delfeno estis grizeta kaj havas belan formon de la korpo. Ĝi apartenis al balena familio kaj havis senŝanĝan temperaturon. Ĝi spiris per la pulmoj kaj fekundiĝis en la korpo. Ĝi estis mamulo kaj havis evoluintan cerbon sama al tiu de gorilo.

Blanknaĝila delfeno maturiĝis en la aĝo de 6 jaroj kaj la femala gravediĝis en ĉiu dua jaro kaj naskis unu au du idojn post 10 monatoj.

Ĝi malsupre spiris per la pulmoj kaj vivis ĉiam en akvo. Dum naĝado ĝi svingis la grandan kaj platan vostnaĝilon supren kaj malsupren. Elspirante ĝi produktis laŭtan sonon. La blanknaĝilaj delfenoj vivis en la mez- kaj malsupra partoj de Jangzi-rivero kaj la lagoj Dongting, Pojang kaj Honghu, kiuj ligiĝas kun la rivero. Ili ŝatis vivi pare aŭ grupe, iam eĉ dekkelkope. Dum naĝado antaŭe gvidis virdelfenoj kaj la delfeninoj kun siaj idoj sekvis ilin. La blanknaĝilaj delfenoj manĝis dolcakvajn fiŝojn, akvoherbojn kaj insektojn. Ili glutis la manĝajojn sen maĉado. Ili moviĝis malrapide kaj spiris post ĉiu 20a aŭ 30a sekundo. Surprizite ili rapidis en profundan akvon kaj restis tie 135 sekundojn. Blanknaĝilaj delfenoj pariĝis en la fino de vintro kaj komenco de printempo. Post unujara gravedeco delfenino naskis ĉiufoje unu idon. Post 5-6 jaroj la ido maturiĝis.

Scienca valoro redakti

La blanknaĝila delfeno estis unu el la du specoj de dolĉakvaj balenoj en Cinio. Ĝi havas gravan sciencan valoron, en biologio, bioniko kaj fiziologio. Lastatempe ĝia nombro estis ege malgranda.

En 1980 oni kaptis virdelfenon kaj bredis ĝin en la Instituto de Akvaj Vivuloj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Ĝi, nomata "Ĉjiĉji", bone vivis tie ĝis 2002.[1]

Sciencistoj diris, ke blanknaĝila delfeno valoris ne nur por homa distrado, sed ankaŭ por scienca esplorado rilate bionikon, biologion, arkeologion, militan sciencon kaj multajn aliajn fakojn.

Situacio redakti

Komence de la 1980-aj jaroj oni nombris ĉirkaŭ 400 blanknaĝilajn delfenojn. Sed en 1986 oni nombris nur 300 en 48 grupoj. En 1990 oni nombris malpli ol 200 kaj en 1994 malpli ol 100. Kiam ĝi reduktiĝis al la nombro nemultigebla, ĝi jam venas al pereo. Kalkulante laŭ la rapideco de malmultiĝo de la nombro de la blanknaĝilaj delfenoj en Jangzio, la specialistoj avertis, ke en malpli ol 10 jaroj restos nur kelkaj blanknaĝilaj delfenoj kaj la speco nesaveble malaperos pro endogamio kaj genodegenero, malgraŭ ajna klopodo de homoj.

Oni atribuas la danĝeran situacion de blanknaĝilaj delfenoj al la homoj. Enketado montris, ke perforta morto de blanknaĝilaj delfenoj estis kaŭzita de ŝiphelicoj. Kaj la aliaj kaŭzoj de malmultiĝo de blanknaĝilaj delfenoj estas kontrauleĝa kaptado, malpuriĝo de la akvo de Jangzio, kontraŭleĝa sablofosado ktp.

La situacio de la blanknaĝilaj delfenoj en la naturo estas ege maltrankviliga, kaj ankaŭ la stato de la bredataj delfenoj ne vidigas luman estontecon. Qiqi estis la unika bredata delfeno, kiun oni kaptis en 1980. Ĝi mortis en la 14-a de julio de 2002 pro senileco, en la aĝo de 25 jaroj.

Oni neniam sukcesis en ĝia arta reproduktado, sed maltrankvilaj sciencistoj multe klopodis por savi la specon kaj elmetis multajn metodojn, ekzemple surloka protektado, arta reproduktado, klonado, aliloka protektado k.s. Pro la pli kaj pli vigla homa aktivado kaj daŭra malboniĝo de la akva medio de Jangzio, la blanknaĝilaj delfenoj jam ne povas vivi kaj generi en Jangzio. Evidente la metodo de surloka protektado ne efikis.

Arta reproduktado estas unu el la efikaj metodoj por savi la pereontajn animalajn specojn. Sukcesa arta reproduktado de pando, aligatoro de Jangzio kaj aliaj raraj animaloj savis ilin el pereo. Sed arta reproduktado de delfenoj estis tre malfacila. En la pasintaj 20 jaroj oni multe klopodis por arta reproduktado de blanknaĝila delfeno, sed longa distanco restos por atingi la sukceson.

Specialistoj montris, ke transloĝigo de delfenoj estas la sola kaj lasta praktikebla metodo por savi la blanknaĝilajn delfenojn el pereo. Ili proponis kapti laŭeble pli multajn delfenojn en Jangzio kaj transloĝigi ilin en la rezervejon Tian'ezhou speciale pretigita por ili proksime de Shishou kaj en la basenon speciale pretigitan por blanknaĝilaj delfenoj en la Instituto de akvoanimaloj de Wuhan sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Alia speco de delfeno -- rivera delfeno -- jam estis sukcese transloĝigita kaj reproduktita en Tian'ezhou. El tio oni povis ĉerpi sperton por transloĝigi blanknaĝilajn delfenojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Wang Ding, "Protekto por cetacoj en la rivero Jangzio", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 25-27.

Eksteraj ligiloj redakti