Blankula naciismo

rasisma politika ideologio

Blankula naciismo estas ideologio, kiu kredas je rasa difino de nacia idento.[1] Blankulaj naciistoj identas sin kun io, kion ili perceptas kiel "blankula nacio."[2] Ĝi ampleksas sentojn de supereco pri blankuloj kaj vokojn, ke nacia civitaneco estu rezervita por blankuloj, kiel en Rodezio.[3] Blankula naciismo ĝenerale inkludas fortan kredon je blankula supereco kaj socia darvinismo, kaj monitorantoj de rasismaj grupoj vidas ĝin kiel nur eŭfemismon por ideologia blankula supereco. Ĝi povas inkludi ankaŭ blankulan separatismon, ideologion, kiu serĉas apartan blankulan ŝtaton.

La plimulto da blankulaj naciistoj uzas limigitan difinon de blankeco. En Usono ĝi ofte, sed ne ekskluzive, implicas nejudan eŭropan etnan fonon; ekzemple la Nacia Socialisma Movado diras, ke "Partia Membreco estas limigita al neŝemidaj aliseksemuloj el eŭropa etna fono."[4] Iuj blankulaj naciistoj uzas rasan taksonomion el la 19-a jarcento. La Nazioj konsideris homojn kun almenaŭ unu juda avo aŭ avino kiel miksrasuloj kaj rezulte ne blankuloj. Aliaj blankulaj naciistoj, kiel Jared Taylor, argumentis, ke judoj povas esti rigardataj kiel blankuloj.[5] Kvankam multaj blankulaj naciistoj kontraŭas Israelon kaj cionismon, aliaj esprimis subtenon por Israelo kaj pretendis paralelojn inter sia ideologio kaj cionismo.[6][7] Malsamaj rasaj teorioj difinas malsamajn grupojn kiel blankuloj, ekskludante ekzemple sudajn eŭropajn kaj orientajn eŭropajn gentojn pro perceptita "rasa malpureco."[8] Kelkaj havas vastan difinon, inkludante iranajn, hind-arjajn, kaj berberajn homojn.

Vaste konataj historiaj blankulaj naciismaj grupoj inkludas la Naziojn kaj Ku-Kluks-Klanon. En lastaj jaroj kreskis diversaj blank-naciismaj movadoj helpe de anonimaj bildforumoj, ekzemple la grupo alt-right en Usono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Conversi, Daniele, "Can nationalism studies and ethnic/racial studies be brought together?", July 2004, paĝoj 815–829.
  2. Rothì, Despina M.; Evanthia Lyons kaj Xenia Chrysssochoou, "National attachment and patriotism in a European nation: a British study", February 2005, paĝoj 135–155. En tiu enketo, naciismo nomiĝas "identity content" kaj patriotismo "relational orientation".
  3. FBI Counterterrorism Division. (13 December 2006) State of domestic white nationalist extremist movement in the United States.
  4. NSM Application Packet. National Socialist Movement. Arkivita el la originalo je 2013-05-21. Alirita 20 August 2013.
  5. Potok, Mark; Heidi Beirich (Summer 2006). Schism Threatens White Nationalist Group. Intelligence Report. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita July 20, 2010.
  6. Greenberg, Brad A., "Racism colors judicial bid: Candidate Bill Johnson advocates deportation of ‘non-whites’", The Jewish Journal of Greater Los Angeles.
  7. Sheen, David. American White separatist finds shared values with Israel.
  8. Refuting racial myths (RRM). Arkivita el la originalo je 2017-03-16. Alirita 2016-09-30.