Blankula superismo

ideologio kaj socia sistemo de blanka regado super neblankaj homoj

Blankula superismo estas ideologio kaj socia sistemo de blankula regado super neblankuloj.

Ku-Kluks-Klano estas ekzemplo de blanka superisma organizo en Usono.

Oni ofte limigas ĝian difinon al evidente rasismaj grupoj, kiaj Ku-Kluks-Klano, la Nazioj, la nova usona alternativa dekstro, ktp. Laŭ tiu mallarĝa difino, blankula superismo estas la konscia kaj praktikata kredo, ke blankuloj estas superaj al neblankuloj laŭ iuj karakteraĵoj, trajtoj, kaj atribuaĵoj ol homoj el aliaj rasoj, kaj ke blankuloj tial politike, ekonomie kaj socie regu neblankulojn. Sed akademie, ĝi ankaŭ inkludas tian regadon mem, sendepende de la motivoj aŭ konscio. En akademiaj kuntekstoj, speciale tiaj bazitaj je kritika ras-teorio, ĝi estas politika aŭ soci-ekonomia sistemo, kie blankuloj profitas strukturan avantaĝon (privilegion) super aliaj etnoj, ĉu kolektive aŭ individue, konscie aŭ pasive.

Blankula superismo do povas manifesti en leĝoj (Jim Crow, apartheid, la traatlantika sklavkomerco), genocidoj (Holokaŭsto), aŭ simple en sociaj praktikoj (psika juĝo de neblankuloj kiel malsuperaj, kondukante al diskriminado, plej ofte negebla kaj sekve neprocesebla).

La difino de "blankulo" ofte varias laŭ tempo, regiono, kaj cirkonstanco. Evidentaj blankulaj superecistaj grupoj ofte havas malsamajn vidpunktojn pri tio al la ĝenerala socio. Do kvankam, ekzemple, en multaj cirkonstancoj en la ĝenerala socio, blankula juda viro profitos la samajn privilegiojn super neblankulaj viroj (ĉu judaj aŭ ne), kiujn ĉiuj blankulaj viroj profitas, li povas ankoraŭ iĝi viktimo de blankulaj superecistoj pro tio, ke ili ne konsideras lin blankulo.

Vidu ankaŭ redakti