Blankuloj en Afriko

Afrikaj blankuloj (aŭ malpli kutime Eŭropafrikanoj[1] en simila stilo al terminoj kiaj Afrik-usonanojFranc-kanadanoj) estas homoj de origino el Eŭropo kiu loĝas en, aŭ devenas el, Afriko kiuj identiĝas kiel blankuloj.

Blankuloj en Afriko
etno
Afrikanoj • EŭropanojBlankulo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

En 1989, estis laŭtakse proksimume 4.6 milionoj da afrikanoj de eŭropa deveno sur la kontinento.[2] La plej granda parto estas de nederlanda, brita, portugala, germana, franca, kaj laŭ pli malgranda mezuro, itala, hispana, greka, juda, aŭ irlanda devenoj. La plimulto siatempe vivis laŭ la mediteranea marbordo, en Sudafriko, aŭ en Zimbabvo.[2]

La plej fruaj permanentaj eŭropaj komunumoj en subsahara Afriko estis formitaj ĉe la Bonespera Kabo;[3] Luando, en Angolo, Santomeo; kaj Santiago, Kaboverdo[4] pro la enkonduko de portugalaj kaj nederlandaj komercistoj aŭ armeaj personaroj. Aliaj grupoj de setlantoj ekaperis kiam Francio kaj Britio koloniigis Afrikon. Antaŭ regiona malkoloniigado, blankaj afrikanoj eble nombris ĝis 6 milionojn da personoj [5] kaj estis reprezentitaj en ĉiu parto de la kontinento, precipe Sudafriko, Sudokcidenta Afriko, Alĝerio, Angolo, Kenjo, kaj Suda Rodezio.

Libervola elirado de kolonianoj akompanis la plej multajn afrikajn naciojn post sendependeco.[6] Kelkaj, kiaj la belgoj en Burundo, estis evidente forpelitaj fare de post-koloniaj registaroj.[7] Portugalaj mozambikanoj, kiu nombris proksimume 200,000 en 1975,[8] foriris amase pro ekonomia politiko direktita kontraŭ ilia riĉaĵo;[9] ili nun estas pli malmultaj ol 50,000.[10] En Zimbabvo, blanka forflugo estis spronita per agresema agrarreforma programo lanĉita fare de prezidanto Robert Mugabe kaj la rezulta ekonomia misfortuno.[4]

La afrika lando kun la plej granda loĝantaro de eŭropa deveno kaj nombre kaj proporcie estas Sudafriko, de ĉirkaŭ 4.6 milionoj da personoj (9.2% de la tuta loĝantaro).[11] Kvankam Afrikaj blankuloj jam ne havas la ekskluzivan regadon de kelkaj landoj, ili daŭre tenas grandan parton de la ekonomio kaj de la tereno en specifaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Brunner, Borgna: TIME Almanac 2004, 2004‑a eldono, Pearson Education, Inc., p. 875–905. ISBN 1-931933-78-2.
  2. 2,0 2,1 Africa, World Book Encyclopedia, World Book, Inc., Chicago isbn=0-7166-1289-5
  3. Roskin, Roskin. Countries and concepts: an introduction to comparative politics, p. 343–373.
  4. 4,0 4,1 Cybriwsky, Roman Adrian. Capital Cities around the World: An Encyclopedia of Geography, History, and Culture. ABC-CLIO, LLC 2013. ISBN 978-1-61069-247-2 p 54-275.
  5. Kalkulinte entute blankajn loĝantojn de ĉiu afrika teritorio je ties pinto.
  6. Nakayama, Thomas & Halualani, Rona T (ch: Steyn, Melissa). The Handbook of Critical Intercultural Communication. Blackwell Publishing 2010. ISBN 1-85649-323-7. p 27.
  7. Sentman, Edgar Everette (editor). World Topics Yearbook 1963. Tangley Oaks Educational Center 1963. Library of Congress Catalog Card Number 56-31513. p 33.
  8. Mozambique, the Troubled Transition: From Socialist Construction to Free Market Capitalism. Zed Books Ltd 1995. ISBN 1-85649-323-7. p 27.
  9. Africa in the Post-Decolonization Era. Foreign Policy Research Institute 1984. ISBN 978-1-4051-8407-6. p 544.
  10. "Mozambique: History, Geography, Government, and Culture". Infoplease. Pearson Education, Inc. Retrieved 2008-11-19.
  11. South Africa: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2020-06-21 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA