Blauen BL

komunumo de Svislando
Blauen
Blazono de Blauen
Preĝejo Sankt-Martin en Blauen
--->
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 7° 31′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.51667 °O / 47.51667; 7.51667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 7° 31′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.51667 °O / 47.51667; 7.51667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 694
Areo 533 km²
Alteco 7,13 m super marnivelo
Poŝtkodo 4223
Komunumkodo 2781
Mapo de Blauen
vdr

Pri la komunumo redakti

Blauen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Blauen situas sur teraso ĉe la suda flanko de la samnoma ĵurasa montoĉeno en la nordo de la distrikto. La komunuma teritorio etendiĝas sur 7,13 km², de kiuj 34% servas al agrikulturo, 60% estas kovritaj de arbaro kaj 6% konsistas el setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Blauen limas al Dittingen, Zwingen, Nenzlingen, Pfeffingen, Ettingen kaj la du soloturnaj komunumoj Hofstetten-Flüh kaj Metzerlen.

Trafiko redakti

Blauen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la reto de la publika trafiko la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Laufen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Blauen datiĝas el la jaro 1147 kiel Blakwan.

En mezepoko Blauen apartenis al la Baronejo Zwingen, la regejo de la baronoj de Ramstein. Post ties formorto ĝi kun la baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj ĝin regis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Blauen nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Blauen al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti