Blazono de Benino

ŝtata blazono

La Blazono de Benino estis adoptita en 1964, post kiam la ŝtato Benino inter 1958 kaj 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko. Tiam la nacia simbolo estis ŝanĝita al socalisma emblemo en 1975 kaj la origina blazono estis readoptita en 1990.

Blazono de Benino
La blazono de Benino
La blazono de Benino
Lando:  Benino
Uzata ekde: 1964-1975, ekde 1990
vdr

Ĉe la supro de la emblemo estas la nacia spino kiu konsistas el du kornoj de abundeco kun maizo en la spiko kaj plenigita per sablo. Tiuj estas famaj por stari por prospero. Sub la spino estas ŝildo kiu enhavas la faktan blazonon de Benino.

La ŝildo estas rompita en kvar kvadrantojn. La supra maldekstra kvadranto enhavas kastelon en la stilo de la Sombaoj, reprezentanto de la historio de Benino. En la supra dekstra kvadranto, estas la Stelo de Benino, la plej alta premio de la nacio. Sub ĉi tio estas ŝipo, kiu signifas la alvenon de Eŭropanoj en Benino. En la malsupra maldekstra kvadranto estas palmo-arbo.

La ŝildo estas subtenata de paro de leopardoj, la nacia besto de Benino. Sub la ŝildo estas la moto de Benino ("Kuneco, Justeco, Laboro") en la franca.

Oficiala priskribo redakti

La konstitucio de Benino metas la oficialan priskribon de la blazono jene:[1]

  • Kvadrantoj:
  1. En la unua kvadranto Sombaa kastelo en heraldike "ora" (fakte flava) koloro;
  2. En la dua sur heraldike "arĝenta" (fakte blanka) fono la Stelo de Benino, kiu estas kruco arĝenta kun randoj lazuraj de ok pintoj;
  3. En la tria kvadranto sur arĝenta fono verda palmo ŝarĝita de frukto ruĝa;
  4. En la kvara kvadranto sur arĝenta fono nigra ŝipo naviganta sur lazura maro.
  • Subtenantoj: du leopardoj en heraldike "ora" (fakte flava) koloro, nigre makulitaj;
  • Supre de la ŝildo: du kornoj de abundeco nigraj, maizspikoj venantaj el ĝi;
  • Moto franclingve: "Frateco - Justeco - Laboro" en literoj nigraj sur rubando.

Iama blazono redakti

 
Blazono de la Popola Respubliko Benino (1975–1990)

En 1975, la Popola Respubliko de Benino (kiel la lando estis tiam nomata) adoptis novan blazonon kiu reflektis la aliĝon de la lando al marksismo-leninismo. La simboleco de la flago estis jena:

  • Verdo simbolis la naturon de la lando
  • La ruĝa stelo simbolis socialismon
  • La oraj maizspikoj reprezentis agrikulturon kaj farmistojn
  • La dentrado reprezentis industrion kaj la laboristan klason

Malpli ideologie, eblas interpreti ke la koloroj estis la tradiciaj tutafrikaj koloroj, en kiuj verda simbolas esperon, flava simbolas riĉaĵon kaj ruĝa simbolas kuraĝon.

La blazono ankaŭ havis la inicialojn de la lando: RPB ("Respubliko Popola de Benino").

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti