Blazono de Germanio

blazono

La dekstre bildigita ŝtata blazono de Germanio - oficiale federacia blazono de Germanio, germane Bundeswappen Deutschlands - en sia nuna formo oficialas ekde la jaro 1950. Ĝi uzas la naciajn kolorojn nigro, ruĝo kaj heraldika orkoloro (fakte flavo) samkiel la flago de Germanio. Centro de la bildo estas stiligita nigra aglo kun ruĝaj ungoj, beko kaj lango. La centra bildo identas al tiu de Karl-Tobias Schwab en 1926 kreita kaj ekde la jaro 1928 oficiala blazono de la Vajmara Respubliko - la respublika regoformo de la Germana Regno, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918 kaj ekzistis ĝis 1933.

Blazono de Germanio
La blazono de Germanio
La blazono de Germanio
Uzata ekde: 1950 (antaŭaj versioj ekde la 12-a jarcento)
vdr

Historio redakti

La germana blazono, nigra aglo sur heraldike orkolora fundo, estas inter la plej aĝaj ŝtataj simboloj de la mono, kaj kune kun la federacia aglo de Aŭstrio (blazono de Aŭstrio), kiu havas la samajn radikojn, estas la plej aĝa ankoraŭ ekzistanta nacia simbolo de eŭropa ŝtato. Origine ĝi fontas el epoko longe ankaŭ la ekesto de naciaj ŝtatoj.

 
imperia aglo sur busto de Karolo la Granda el la trezoro de la katedralo de Akeno, probable farita post 1349

En la antikva epoko la aglo konsideriĝis mesaĝisto de la dioj. En la helena mitologio ĝi estas simboligo de Zeŭso, en la romia mitologio simboligo de Jupitero kaj en la romia mitologio de la ĉefa dio Odino. Krom la dian eternecon ĝi simboligas kuraĝon kaj forton, kaj sekve la birdo estis ofte bildigita en armeaj simboloj. Ekde proksimume la jaro 100 antaŭ nia erao, la aglo estis la armea signo de la romiaj legioj.

 
imperia aglo sur monero de Frederiko la 2-a, reganto de la Sankta Romia Imperio, el post la jaro 1231

La ora koloro de la blazonŝildo referencas al la valorigo de la imperio - kaj la antikva romia imperio kaj la mezepoka germana "Sankta Romia Imperio". La nigra koloro origine simple ekesti pro la strebo je laŭeble granda kolora kontrasto, por ke la blazono laŭeble facile rekoneblu ankaŭ el pli granda distanco.