Blazono de Jordanio

ŝtata blazono

La blazono de Jordanio - arabe شعار المملكة الأردنية الهاشمية‎ - en 1921 estis desegnita laŭ la peto de emiro Abdulaho la 1-a, reganto de la teritorio Transjordanio, kiu poste iĝis la nuna ŝtato Jordanio, kaj gvida partoprenanto de la Araba Ribelo kunlabore kun la brita agento Thomas Edward Lawrence kontraŭ la Otomana Imperio. En 1934 ĝi iĝis la oficiala emblemo de la lando. La 21-an de februaro 1982, la jordania konsilio de ministroj eldonis oficialan anoncon "numero 6", kun skribitaj priskriboj kaj klarigoj pri la oficiala landa emblemo, kiu uziĝis kiel fonto de la sekva blazona priskribo:

Blazono de Jordanio
La blazono de Jordanio
La blazono de Jordanio
Uzata ekde: 1921
vdr

Simbolante la monarkion de la reĝlando haŝemida de Jordanio, la ora krono supre de la emblemo estas formita de kvin arkoj kun perla dekoro, alkroĉitaj al la krona bazo kun reliefa dezajno memorigante rubenojn kaj smeraldojn. Supre de la krona bazo ripozu kvin lotusaj floroj, kiuj simboligu ĉastecon. La reĝa krono pinte estas ornamita per la pinto de lanco kiu reprezentu la haŝemidan standardon.

La reĝa krono ripozas sur skarpo kiu reprezentu la reĝan tronon. La karmezina velura skarpo, kovrita per blanka silko, signifu oferon kaj purecon. La skarpo estas ambaŭflanke nodita helpe de kvastoj el oraj fadenoj.

En la centro de la emblemo videblas bronza blazonŝildo, ornamita per stiligita krizantemo, komuna motivo en arabaj arto kaj arkitekturo. La ŝildo estas protekte metita antaŭ bluan globon, kiu simboligu la aperon de la islama civilizo. De la globo supre de la blazonŝildo videblas la supra parto.

Sur la globo staras aglo, emblemo kiu en multaj blazonoj simboligas potencon, forton kaj memfidon. Lia koloroj aludu al la standardo kaj turbano de la islama profeto Mohamedo.

Je ambaŭ flankoj de la aglo videblas po flago, kiuj reprezentu la flagon de la Araba Ribelo, duoble longa kiom larĝa. Horizontale ĉiu flago estas dividata je tri egalaj partoj, supre nigra, meze verda kaj malsupre blanka, kaj aldone karmezina triangulo okupas la fronton.

La blazonŝildon de la bazo ĉirkaŭas tri garboj de tritiko dekstre kaj nta la ŝildon de lia bazo estas tri oreloj de tritiko sur la dekstra kaj palma branĉo maldekstre. Ili estas kunigitaj per bendo, de kiu pendas medalo de ŝtata ordeno.

Flava rubando estas metita trans la medala bendo, dividata en tri partojn kaj surskribita en araba kaligrafio: Dekstre bildiĝas la nomo de Abdulaho la 1-a, meze videblas lia titolo "reĝo de la haŝemida Reĝlando de Jordanio" kaj maldekstre citiĝas la moto "kiu serĉas subtenon kaj gvidon de Dio".