Emblemo de Kataro

nacia blazono
(Alidirektita el Blazono de Kataro)

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Kataro - arabe شعار قطر - estas uzata ekde 1976.

Emblemo de Kataro
La emblemo de Kataro
La emblemo de Kataro
Uzata ekde: 1976
vdr

La emblemo montras du krucigitajn blankajn kurbajn glavojn en flava cirklo. Inter la glavoj estas tradicia araba velŝipo sur bluaj kaj blankaj ondoj apud insulo kun du palmarboj. La rondo estas ĉirkaŭita de ronda ringo, kiu estas dividita horizontale. En la blanka sekcio la nomo de la ŝtato Kataro estas skribita en araba kaligrafio kaj en la bruna sekcio, la angla (la sola inter arabaj ŝtatoj) traduko (Ŝtato de Kataro) estas skribita en blankaj gotikaj literoj. La blazono estas iam montrita sen la angla traduko kaj la glavoj estas kelkfoje brunaj (anstataŭ blankaj).

La nuna versio estis enkondukita en 1976 kaj anstataŭigis alian, kiu estis uzata ekde 1966, kaj kiu konsistis el du kurbaj glavoj, perlokonko kaj du palmo-branĉoj kun la surskribo "Kataro".

Pluraj elementoj de la emblemo estas prezentitaj en naciaj emblemoj de pluraj mezorientaj landoj: la tradicia araba kurba glavo ankaŭ bildeblas en la blazonoj de Sauda Arabio kaj Omano; la araba tradicia velŝipo estas en la blazono de Kuvajto kaj la iama blazono de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La palmo estas ankaŭ nacia simbolo de Sauda Arabio. La koloroj kaj la disiĝo de la ekstera ringo venas de la flago de Kataro.

Vidu ankaŭ redakti