Blazono de Kazaĥio

La ŝtata blazono aŭ, oficiale, emblemo de Kazaĥio konsistas el blazonŝildo ornamita per la flago de Kazaĥio. Ĝi ekzistas ekde la disfalo de la Sovetunio kaj oficiale konfirmiĝis la 25-an de decembro 1991.

Blazono de Kazaĥio
La ŝtata emblemo
La ŝtata emblemo
Uzata ekde: la 25-a de decembro 1991
vdr

La aŭtoroj estas Ŝandarbek Melibokov kaj Ŝota Ualiĥanov, kies blazona propono venkis kontraŭ 67 aliaj temoj prezentitaj en 245 skizoj.

Priskribo redakti

 
Ŝangirak, krono de kazaĥa jurto (familia tendo de centraziaj nomadoj)

La blazono havas cirklan formon kaj desegniĝis en la koloroj helbluo kaj flavo, kiuj ankaŭ dominas la nacian flagon. La helbluo simboligu la ĉielon kaj la tjurkan etnaron, al kiuj apartenas la kazaĥoj, kaj laŭ la regiona simbologio ankaŭ estas la koloro de kuraĝo kaj donacemo. La flavo simboligu la agrikulturon, kiu dum la sovetunia epoko ekfloris en Kazaĥio, aparte ĝi memorigu pri la suno kaj pri tritiko. Ĉe la dekstra kaj maldekstra flankoj de la blazono videblas du legendaj unukornuloj kun flugiloj, kiuj rigardas dekstren kaj maldekstren kaj gardu la landon kontraŭ danĝeroj de ekstere. Ĉe la supra rando de la blazono poziciiĝis kvinpinta stelo, kiu memorigu pri la socialisma regado kiu senteblu ankoraŭ nun. Kaj en la suba parto de la bildo aldoniĝis tekstobanderolo kun la vorto „ҚАЗАҚСТАН“ ("Kazaĥstan") – la kazaĥlingva vortumo de Kazaĥio.

En la mezo videblas simbolo nomata Ŝangirak, kazaĥe en cirila alfabeto Шаңырақ, en latina alfabeto Şañıraq, la krono de kazaĥa jurto (familia tendo de centraziaj nomadoj). La simbolo reprezentu la historian heredaĵon de la lando kaj la rigardon en la estontecon.