La ŝtata blazono de Malto enkondukiĝis la 19-an de oktobro 1988, post kiam en 1987 ekregis la konservativa-kristdemokrata Partio Naciista (malte Partit Nazzjonalista, PN).

Blazono de Malto
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 19-a de oktobro 1988
vdr

Priskribo redakti

La blazono daŭrigas la tradicion de la blazono de 1964 kaj anstataŭigas la tre modernan blazonon de 1975, kiu bildigis maltan fiŝistan boaton ĉe sabla plaĝo de Mediteranea Maro sub brilanta suno.

La aktuala blezono de 1988 montras blazonŝildon en la naciaj koloroj de Malto, blanko kaj ruĝo, sub "mura krono", signo de ŝtata suvereneco precipe uzata de respublikoj liberiĝintaj el antaŭa nobela aŭ reĝa regno.

En la supra heraldike dekstra flanko de la blazonŝildo, do el la spektanta vidpunkto supre maldekstre, bildiĝas la "Georga Kruco", la plej alta civila ordeno de Britio, kiun kolektive ricevis la loĝantaro de Malto pro sia kuraĝo dum la atakoj fare de la armeoj de faŝista Italio kaj nazia Germanio dum la Dua Mondmilito - la ordenon atribuis la brita reĝo Georgo la 6-a la 15-an de aprilo 1942.

La blazonŝildon ĉirkaŭas po oliva kaj palma branĉoj, kiel simboloj de paco. La branĉojn kuntenas teksta banderolo kun la skribaĵo Repubblika Ta' Malta, malte por Respubliko Malto.

Vidu ankaŭ redakti