Blazono de Paragvajo

La blazono de Paragvajo fontas el la unua oficiala versio de 1820. Internacie relative malkutime, ĝi havas du flankojn, kiuj reaperas ankaŭ sur ambaŭ flankoj de la flago de Paragvajo:

  • En la antaŭa flanko, nomata Sello Nacional, videblas heraldike orkolora (do fakte flava) kvinpinta stelo sur blua cirklo, ĉirkaŭ ĝi dekstre verda branĉo de palmo kaj maldekstre verda branĉo de olivarbo. La du branĉojn ĉirkaŭas ruĝa ringo kun la ŝtata nomo "Republica del Paraguay", do "Respubliko Paragvajo".
Blazono de Paragvajo
antaŭa flanko de la blazono de Paragvajo
antaŭa flanko de la blazono de Paragvajo
Uzata ekde: 1820, laste modifita en 1991
- jen la antaŭa flanko, nomata Sello Nacional
vdr
Blazono de Paragvajo
malantaŭa flanko de la blazono de Paragvajo
malantaŭa flanko de la blazono de Paragvajo
Uzata ekde: 1820, laste modifita en 1991
- jen la malantaŭa flanko, nomata Sello de Hacienda
vdr
  • En la malantaŭa flanko, nomata Sello de Hacienda, videblas ruĝa friga ĉapo sur ora bastono, simbolo de la respublika stato de la lando, kaj heraldike orkolora (do fakte flava) leono, simbolo de forteco, sub ruĝa rubando kun la devizo "paz y justicia", do "paco kaj justo".