Blazono de la Respubliko Kongo

ŝtata blazono
(Alidirektita el Blazono de Respubliko Kongo)

La ŝtata blazono de la Respubliko Kongo estis adoptita en 1960, post kiam la ŝtato Respubliko Kongo ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Ekvatora Franca Afriko. La blazono estis dizajnita fare de la svisa heraldikisto kaj veksilologo Louis Mühlemann, unu el la fondomembroj de la Internacia federacio de flagosciencaj asocioj kaj la dezajnisto iom poste ankaŭ de la blazono de Gabono. Post fazo de komunista regado de la Popola Respubliko Kongo inter 1970 kaj 1991, kiu uzis neheraldikan ŝtatan simbolon anstataŭe, la origina ŝtata blazono re iĝis oficiala en 1991.

Blazono de la Respubliko Kongo
La blazono de la Respubliko Kongo
La blazono de la Respubliko Kongo
Lando:  Respubliko Kongo
Uzata ekde: 1960-1970 kaj ekde 1991
vdr

Vidu ankaŭ redakti