Blazono de la Filipinoj

ŝtata blazono

La blazono de la Filipinoj (filipine Eskudo de Armas ng Pilipinas) prezentas la ok-radian suno de la Filipinoj, en kiu ĉiu radio reprezentas unu el la ok provincoj kiuj estis metitaj sub militjuron fare de guberniestro-generalo Ramón Blanco dum la filipina revolucio de 1896–1898. Aldone tri kvinpintaj steloj reprezentas la tri geografiajn regionegojn Luzono, Bisajoj kaj Mindanao.

Blazono de la Filipinoj
La blazono de la Filipinoj
La blazono de la Filipinoj
Uzata ekde: la 3-a julio 1946
vdr
propono de nova blazono el 1998, ne oficialigita ĉar ne organiziĝis referendumo

Sur la blua kampo sur la blazone dekstra flanko videblas la usona kalva aglo de Usono, kaj sur la ruĝa kampo sur la blazone maldekstra flanko estas la leono senbrida de la blazono de Kastilio kaj Leono, ambaŭ reprezentas la landan kolonian pasintecon. En 1998 la nacia parlamento aprobis novan version de la nacia blazono, el kiu tiuj du koloniaj simboloj estis forigitaj. Ĝi restas neoficiala ĉar neniu referendumo pri ĝia oficialigo estis organizita.

La flago de la Filipinoj uzas la samajn elementojn en alia aranĝo.