Blazono de Dominika Respubliko

La Blazono de Dominika Respubliko estas la heraldika emblemo kiu reprezentas la landon kaj kiu, kun la flago kaj la nacia himno, havas la kategorion de nacia simbolo. La ekzisto de la blazono estas registrita en la konstitucio de la respubliko.

Blazono de Dominika Respubliko.

La blazono de la respubliko estis oficiale adoptita okaze de la sendependiĝo en 1844, kvankam ĝi havis pli ol dudek etajn sanĝojn, ĝis la aktuala dezajno. La blazono, iamaniere, ripetas formojn kaj kolorojn de la nacia flago. Centra blanka kruco, kiel en la standardo, formas kvar rektangulojn, bluajn kaj ruĝajn. Meze de la blazono aperas libro, temas pri Biblio malfermita en la Evangelio laŭ Johano, ĝuste ĉe la versiklo kiu proklamas: “kaj vi scios la veron kaj la vero vin liberigos”. Temas do, pri la sola blazono sur nacia flago, kie aperas Biblio. Sur ĝi aperas alia kristana simbolo: flava kruco. La mencio de Dio ankaŭ kronigas la blazonon per la vortoj: Dio, Patrolando, Libereco. Ses lancoj aperas ĉe la bazo de la kruco, sub la Biblio. Kvar el ili utilas kiel mastoj de kvar naciaj flagoj. Flanke de la blazono aperas, maldekstren, branĉo de laŭr-arbo, kies signifo estas sukceso kaj venko; dekstren, palmo memorigas la eternecon de la dominika nacio. Sube, ruĝa bendo kun oraj literoj sciigas pri la nomo de la nacio: Dominika Respubliko. La unuaj dezajnoj de la blazono baziĝis sur la haitia blazono, kie ankaŭ aperas naciaj flagoj. Sur la unuaj versioj de la blazono de la Dominika Respubliko aperis ankaŭ kanonoj, similaj al tiuj de Haitio, tamen iom post iom la blazono ŝanĝiĝis, la nuntempa versio estas adoptita en la jaro 1913.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La angulo de la blazonoj: Dominika Respubliko, VENTO, numero 9, pp. 28-29. Alirita la 3an de Septembro 2021.