Blazono de la Marŝala Insularo

La blazono de la Marŝala Insularo validas ekde la proklamo de la sendependa respubiko en 1990 kaj baze konsistas el blua fono, kiu reprezentu la maron.

Blazono de la Marŝala Insularo
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1990 (Jepilpin ke Ejukaan)
vdr

Priskribo redakti

Sur la blua fono videblas stiligita "spirito de la paco". Malantaŭ ĝi montratas du insuloj kun balanciera kanuo kaj palmo. Plue la blazono ankoraŭ montras tradiciajn laborilojn kaj fiŝkaptistan reton.

Supre maldekstre kaj dekstre en la blazonŝildo por estas blanka-oranĝa strio, kiu ankaŭ videblas en la ŝtata flago. La blanka banderolo reprezentas la Ratak (sunleviĝon), dum la oranĝa banderolo simboligas la Ralik (sunsubiron).

La stelo simboligas la kristanisman krucifikson. La 24 radioj staras por la 24 administraj distriktoj de la Marŝala Insularo, la kvar grandaj radioj por la kvar ĉefaj distriktoj: 'Majuro, Ebeye, Jaluit kaj Wotje.

Sube en la ŝildo videblas tradicia polinezia bastonmapo.

En la ringo ĉirkaŭ la ŝildo videblas supre en la angla

Government of the Marshallislands
(„registaro de la Marŝala Insularo.“)

Sube en la ringo skribatas en la marŝala lingvo:

Jepilpin ke Ejukaan.
(„Perfektigo per komuna peno.“)