Blazono de la provinco Reĝurbo

La blazono de provinco Reĝurbo (Kastilio-Manĉo, Hispanio) respegulas jenon: Sur blua fono, figuro de reĝo, montranta glavo kaj sceptron enmane kaj side sur trono, sub arko ora, apogata sur du kolonoj arĝentaj kaj bazi kaj kapiteloj oraj, kaj ĉirkaŭata de murego heksagona kun ses turoj same oraj kun ruĝa pordo. La bordo estas same ruĝas kun ok kasteloj de po tri oraj turoj kun kreneloj. Super ĉio estas fermita reĝa krono. Foje sur bendo legeblas «muy noble Ciudad Real muy leal», moto donacita de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio kun la titolo de urbo.

Blazono de Reĝurbo, sen la suba verda moto, por la provinco.

Historio redakti

 
Blazono de Reĝurbo, kun la suba verda moto, por la urbo kaj municipo.

La blazono de Reĝurbo devenas el la fondo de la tiama reĝa urbo fare de la reĝo Alfonso la 10-a, en 1255, kiam oni adoptis kiel municipa simbolo la figuro de la kastilia reĝo, reprezentata en interno de urba murego. Poste la blazono kompletiĝis per la nunaj elementoj.

Por la provinco uzeblas sama blazono sen la suba verda moto pri la urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

La blazono de Ciudad Real Arkivigite je 2009-05-20 per la retarkivo Wayback Machine