Meda dau doka

nacia himno de Fiĝioj
(Alidirektita el Blessing Grant, O God of Nations)

Blessing Grant, O God of Nations, on the Isles of Fiji (ankaŭ konata kiel God Bless Fiji) aŭ en la fiĝia lingvo Meda Dau Doka estas la oficiala nacia himno de Fiĝio. Ĝin verkis (origine en la angla lingvo) Michael Francis Alexander Prescott (naskiĝis en 1928). En 2001 aperis Esperanta versio de Ros' Haruo. La melodio baziĝas sur tradicia fiĝia popolkanto. La himno aperis ekde 1970 okaze de la sendependeco.

origina fiĝilingva teksto

Meda Dau Doka

angla versio

Blessing Grant, O God of Nations, on the Isles of Fiji

esperanta versio

Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj

Blessing Grant, O God of Nations
Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj
“Blessing Grant, O God of Nations”
nacia himno
lando  Fiĝio
kantoteksto Michael Francis Alexander Prescott
muziko Charles Austin Miles, 1911
ekde 1970
vdr

Meda dau doka ka vinakata na vanua
E ra sa dau tiko kina na savasava
Rawa tu na gauna ni sautu na veilomani
Biu na i tovo tawa savasava

Rekantaĵo

Me bula ga ko Viti
Ka me toro ga ki liu
Me ra turaga vinaka ko ira na i liuliu
Me ra liutaki na tamata
E na veika vinaka
Me oti kina na i tovo ca

Me da dau doka ka vinakata na vanua
E ra sa dau tiko kina na savasava
Rawa tu na gauna ni sautu na veilomani
Me sa biu na i tovo tawa yaga

Bale ga vei kemuni na cauravou e Viti
Ni yavala me savasava na vanua
Ni kakua ni vosota na dukadukali
Ka me da sa qai biuta vakadua

Blessing grant oh God of nations on the isles of Fiji
As we stand united under noble banner blue
And we honour and defend the cause of freedom ever
Onward march together God bless Fiji

Rekantaĵo

For Fiji, ever Fiji, let our voices ring with pride.
For Fiji ever Fiji her name hail far and wide,
A land of freedom, hope and glory to endure what ever befall.
May God bless Fiji
Forever more!

Blessing grant oh God of nations on the isles of Fiji
Shores of golden sand and sunshine, happiness and song
Stand united, we of Fiji, fame and glory ever
Onward march together God bless Fiji.

Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj,
Dum ni staras kune sub la nobla blua flag'
Kaj honoras kaj defendas plu la liberecon,
Ĉiam ja Fiĝion benadu Di'.

Rekantaĵo

Fiĝion por ĉiam ni laŭdu kun fier',
Fiĝio, nomon vian, ĝis limoj de la ter',
Land' de libero, glor', espero, tra kia ajn futur',
Fiĝion benu por ĉiam Di'!

Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj,
Oraj plaĝoj kaj sunbrilo, kantoj kaj feliĉ',
Fiĝianoj, kune staru ni en fam' kaj gloro,
Ĉiam ja Fiĝion benadu Di'.

Eksteraj ligiloj redakti

Esperanta traduko kun midi-dosiero pri la muziko Arkivigite je 2016-11-10 per la retarkivo Wayback Machine