Blokgrimpado

grimpado sen grimpŝnuro sur rokoj, rokfacoj aŭ sur artefaritaj grimpmuroj ĝis la salta alteco

Blokgrimpado - angle bouldering - (angle boulder = 'roka bloko'), france escalade de bloc, en multaj aliaj eŭropaj lingvoj nomate laŭ kopiado de la angla nomo, ekzemple germane bouldern [boŭldern], ruse боулдеринг [bouldering], hispane búlder ktp - estas grimpado sen grimpŝnuro kaj grimpado sur rokoj, rokfacoj aŭ sur artefaritaj grimpmuroj ĝis la salta alteco. Salta alteco estas la alteco de kiu vi povas salti de la muro al la grundo sen grava risko de signifa vundo, kutime ne pli alta ol kvar metroj. En blokgrimpado, nur kelkaj grimpmovoj estas efektivigitaj - la defio kuŝas en la tekniko, kreivo kaj la necesa fortostreĉo.

jen juna komencanto ekzercas blokgrimpadon, kun sekuriga mato sub ĝi, kiu igus falon iom malpli malmola
juna blokgrimpanto en urba ĉampionado de Munkeno en 2012

Blokgrimpado estis aparta disciplino de sporta grimpado ekde la 1970-aj jaroj. Ĝi spertis rapidan evoluon, precipe ekde la 1990-aj jaroj, kaj signife pli da atletoj praktikas ĝin. La Germana Alpa Klubo (DAV) taksas, ke ĉirkaŭ 300 000 atletoj blokgrimpadas nur en Germanio, kaj la nombro pliiĝas. Ĉirkaŭ 70 procentaĵoj de la blokgrimpantoj en tiu lando praktikas la sporton en blokgrimpaj haloj, kaj (nur) ĉirkaŭ 30 procentaĵoj ankaŭ praktikas ĝin ĉe naturaj ŝtonoj.