La Blua ŝarko (Prionace glauca) estas specio de ŝarko de la familio de Karĉarinedoj, kiu loĝas ĉe profundaj akvoj de moderaj kaj tropikaj oceanoj de la tuta mondo. Preferante pli malvarmajn akvojn,[1] bluaĵ ŝarkoj migras longajn distancojn, kiaj el Nov-Anglio al la Suda Ameriko.

Ilustraĵo de Prionace glauca.
Dorso de blua ŝarko
Cypron-Range Prionace glauca.svg
Cypron-Range Prionace glauca

Kvankam ĝenerale torpora, ili povas moviĝi tre rapide. Bluaj ŝarkoj estas vivonaskuloj kaj notindas pro idaroj de 25 al ĉirkaŭ 100 ŝarkidoj. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn kaj kalmarojn, kvankam ili povas kapti pli grandajn predojn. Maksimuma vivodaŭro estas ankoraŭ nekonata, sed oni supozas, ke ili povas vivi ĝis 20 jaroj.[2]

Referencoj redakti

  1. Leonard J. V. Compagno. (1984) Sharks of the World: An annotated and illustrated catalogue of shark species known to date. Food and Agriculture Organization of the United Nations, p. 521–524, 555 – 61, 590.
  2. Sharks, Emerging Species Profile Sheets, publikigita de la Department of Fisheries and Aquaculture, Government of Newfoundland and Labrador; sendata

Eksteraj ligiloj redakti