Blua divizio

divizio de hispanaj volontuloj en la Terameo de Germanio dum la Dua Mondmilito

La 250. Einheit spanischer Freiwilliger de la Wehrmacht, plej konata kiel Blua Divizio (División Azul en hispana, Blaue Division, en germana), estis militunuo hispana de supozataj volontuloj[1] kiuj militservis inter 1941 kaj 1943 en la germana armeo dum la Dua Mondmilito, ĉefe en la Orienta Fronto kontraŭ Sovetunio.

Blua divizio
250. Infanteriedivision Spanische Freiwilligendivision
emblemo
infanteria divizio • volunteer division • Wehrmacht infantry division • Wehrmacht division
Komenco julio 1941 vd
Fino 17-a de novembro 1943 vd
Poste Blua Legiono vd
Lando(j) Hispanio vd
vdr
Standarto de la 2a Bataliono de la Regimento Pimentel
Trupoj de la Blua divizio dum la Sieĝo de Leningrado.

Historio redakti

Deveno redakti

Kvankam Hispanio ne intervenis oficiale en la Dua Mondmilito en la flanko de Germanio, la generalo Francisco Franco sendis hispanajn volontulojn por ke ili unuiĝu al la germana armeo. Tiele li povis pluteni la hispanan supozatan neŭtralecon dum samtempe li kompensis Hitler pro ties helpo dum la Hispana Enlanda Milito (vidu Legio Kondor). La ministro de Eksteraj Aferoj de la epoko, Ramón Serrano Súñer, kreis militan korpon, komence de la Operaco Barbaroso, kaj Franco sendis oficialan proponon pri helpo al Berlino. Hitler aprobis la uzon de la hispanaj soldatoj la 24-a de junio de 1941. La rekrutado haltis kiam oni atingis la sufiĉajn homojn por formi unu divizión (ĉirkaŭ 18.000 homoj), kies elementoj estus volontulaj oficiroj devenaj de la regula armeo, rekrutoj el provincaj rekrutejoj el tuta Hispanio, universitatanoj ĉefe apartenantaj al la faŝisma hispana universitata sindikato (SEU) kaj pagosoldatoj aŭ eĉ kontraŭfaŝistoj kiuj klopodis profiti la altajn pagojn kiujn ili ricevos kaj de la hispana ŝtato kaj de la germana aŭ kaze de tiuj lastaj forgeson pri siaj propraj pasintecoj, koincide kun epoko de ekonomiaj malfacilaĵoj en Hispanio.

Ĉirkaŭ duono de la oficiroj kaj soldatoj estis kariermilitistoj[2], multaj el ili falangistoj veteranoj de la Enlanda Milito kaj studentoj de la diversaj universitatoj. La generalo Agustín Muñoz Grandes estis nomumita kiel estro de la trupo dum ties unua jaro. Poste li estos anstataŭata de Emilio Esteban Infantes. La integrantoj de la Blua Divizio eliris el Hispanio kun la uniformoj de siaj devenaj unuoj, de la armeo aŭ de la milicoj de la FET y de las JONS. Kiam oni alvenis en Germanio kaj ricevis la uniformon de la Wehrmacht, la falangistoj pro ideologia kohereco kaj maldisciplino malakceptis dekomence abandoni sian bluan ĉemizon, kaj pro tio la divizio ekkonatiĝis kiel "Blua Divizio". La 13-a de julio de 1941 estis alirinta el Madrido la unua trajno de hispanoj direkte al Germanio kaj tra Francio ili povis konstati la malamikecon kaj de hispanaj rifuĝintoj kaj de francaj kontraŭfaŝistoj. Post kvin semajno de instruado en la kampadejo de Grafenwöhr (Bavario) la grupo formita transformiĝis en la 250a Divizio de Infanterio de la germana armeo, integrata dekomence de tri regimentoj de infanterio kaj unu de artilerio, kun la numeroj 262, 263, 269 kaj 250 respektive, plus unuoj diviziaj de kontraŭtankistoj, esplorado, komunikado, sapeistoj kaj Ĝenerala Stabo.

La 20-a de aŭgusto, post lojalĵurado al Hitler, la Blua Divizio estis sendita al la Orienta Fronto kontraŭ Rusio (respektive Sovetunio). Ĝi estis transportita per trajno al Suwalki, Pollando, el kie oni devis plui perpiede. Post direkti sin al Smolensko, ĝi deplojiĝis en la Sieĝo de Leningrado, kie ili integriĝis en la 38a germana armekorpo, kiu formis parton de la 16a Germana Armeo.

Disvolviĝo redakti

Ili deplojiĝis inter Novgorodo kie estis la stabanaro, Podvereĵe kaj la lago Ilmeni. Ekde ties alveno al la fronto, en oktobro de 1941, la Blua Divizio suferis fortajn perdojn en la Leningrada sieĝo, kaj pro lukto kaj pro malvarmego. El majo de 1942 ekalvenis el Hispanio pli da homoj por anstataŭi la perdojn kaj vunditojn. Ĝis 46.000 bludivizianoj servis en la Rusia Fronto, el kiuj ĉirkaŭ 24.000 estis rekrutitoj. Tiu nova rekrutado ne estis tiom facila kiom la unua, kiam aliĝis la plej entuziasmaj kontraŭkomunistoj: krome nun jam estis alvenintaj la novaĵoj pri mortoj kaj malvarmego. La bludivizianoj (ĉefe stabanoj) ne estis kontentaj kun la duarangaj misioj pri kiuj devis respondeci la Divizio. Ili estus dezirintaj ataki rekte Moskvon kaj iri kontraŭ la kerno de Sovetunio bombaste. Sed la realo estas, ke la germana atako estis haltigita.

Post la rompo de la fronto en Stalingrado, la situacio ŝanĝis kaj pliaj germanaj trupoj estis deplojitaj anstataŭ la hispanaj. Tio koincidis kun la anstataŭo ĉe la estro de la divizio, ĉar la unua estis tro fidela al la germana naziismo kaj Franco deziris jam apartiĝi el tiu flanko; la estreco estis atriuita al la generalo Emilio Esteban Infantes. Fine la reĝimo de la hispana faŝismo deziris allogi la simpation de la Aliancanoj kaj Franco ekretiriĝis tiujn trupojn. La negocado komencita fine de 1943 konkludis per ordono de repatriigo laŭgrada el la 10-a de oktobro. Tamen multaj trupanoj kun la kompliceco de hispanaj aŭtoritatoj plurestis defende Germanion en diversaj rotoj kaj ne ĉiam kontraŭ Rusio, kiu estis la komenca celo.

Notoj redakti

  1. Plej parto ja temis pri volontuloj, sed en tiu diktatura epoko estis multaj tialoj pro kiuj nevolontuloj kaj eĉ kontraŭfaŝistoj devis aliĝi al tiu trupo.
  2. Nun senokupe post la fino de la Hispana Enlanda Milito.