Bluaj nanoj estas steloj, kiuj apartenas al la tiel nomata ĉefa vico kaj al la spektroklaso O. La plej multaj maso-riĉaj steloj en sia komenca fazo estas bluaj nanoj.


Steloj de tiu tipo ordinare havas mason de 50 sunmasoj. Ilia lumforto estas 10.000-oble pli granda ol tiu de la suno. Kaŭze de la pli alta energio, ilia radiado havas pli altan frekvencon kaj aperas kiel blua lumo.

Nur tre malmultaj steloj de tiu ĉi speco ekzistas; nur unu el 10 milionoj da steloj estas blua nano. Jen la kaŭzo: La relativa kvoto de masoriĉaj steloj estas malgranda, ĉar ilia vivodaŭro estas mallonga; la fuzireago en la interno de la steloj des pli rapide okazas ju pli grandiĝas la maso.

Referencoj redakti