La Blua vimploBlua rubando estas distingilo kiun ricevas (pasaĝer)ŝipoj kiam ili akiras novan rapidecrekordon dum la transpaso de la Atlantiko. Kiel mezurpunktoj estas uzataj "Ambrose lightship" (lumŝipo) antaŭ la bordo de Novjorkio kaj lumturo Bishop Rock (Episkopa roko) sur la Scilly insuloj en sudokcidenta Anglio. Ŝipo povas akiri novan rekordon dum transiro okcidenten, orienten aŭ ambaŭ.

Historio redakti

Dum la tempo de la grandaj oceanŝipoj (fine de la 19-a jarcento ĝis meze de la 20-a jarcento la Blua vimplo estis tre grava por la transatlantikaj navigaciaj kompanioj. La posedo de la Blua vimplo estis treege bona por la prestiĝo kaj de la kompanio kaj de la nacio. Antaŭ ĉio inter Britio kaj Germanio (pliposte Francio) estis multe da konkurenco.

Kvankam la plimulto de la kompanioj asertis ke la sekureco estis pli grava ol la rapideco, ili ne kaŝis la gajnon de la Blua vimplo. Ŝipoj kun la titolo "plej rapida ŝipo" preskaŭ ĉiam estis komplete rezervitaj. Kiam pasaĝeroj por tiu ŝipo ne plu povis akiri bileton ili tamen ofte elektis ŝipon de la sama kompanio (eĉ kiam pro tio la transpaso daŭris pli longe). Tiamaniere la tuta floto profitis de la posedo de la "Blua vimplo".

Pro tio ankaŭ la disvolviĝo de la ŝipkonstruado estis stimulita. Dum ilia klopodo daŭre konstrui pli rapidajn kaj pli grandajn ŝipojn la ŝipkonstruistoj aplikis la plej modernan teknologion en ilia konceptoj. Tiel padelpropulsitaj ŝipoj estis forpuŝitaj de ŝipoj kun helicopropulso en la konstruado de la kareno fero estis anstataŭita per ŝtalo kaj la piŝtonvapormaŝino per vaporturbino.

En 1934 la angla parlamentano Harold Hales disponigis oran trofeon por la posedanto de la Blua vimplo. Ĝis tiam la Blua vimplo nur estis imaga premio, pleje videbligita per la portado de la blua vimplo je la masto de la koncerna ŝipo.

Nuntempe redakti

Post la fino de la regula transatlantika ŝipveturado dum la 1960-aj jaroj pro la ekprospero de la jetaviadilo la Blua vimplo iĝis ne plu uzata. Tamen dum la lastaj jaroj diversaj ŝipoj faris novajn rekordklopodojn. La Blua vimplo ekde la 20-a de julio 1998 estas en la posedo de Cat-Link V kiu faris la transpason en 2 tagoj, 20 horoj kaj 9 minutoj kun averaĝa rapideco de 39,897 knotoj.

Eksteraj ligiloj redakti