Blua Veluro (filmo)

(Alidirektita el Blue Velvet)

Blua Veluro (angle Blue Velvet) estas suspensfilmo de David Lynch el 1986. En la filmo aktoris la kinosteluloj Kyle McLachlan, Isabella Rossellini, Dennis Hopper kaj Laura Dern. La nomo de la filmo estas prenita de samnoma kanto de la grupo "The Clovers". Eĉ se kiam ĝi estis publikigita la filmo ricevis miksitajn recenzojn, tra la jaroj ĝi akiris popularecon kaj iĝis kulta filmo. Lynch estis nomumita por Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro pro la filmo.

Blua Veluro
filmo
Originala titolo Blue Velvet
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1986, 12 feb. 1987, 19 sep. 1986
Ĝenro krimfilmo, novnigra filmo, mistera filmo, erota suspensa fikcio, suspensa filmo, filma dramo
Kameraado Frederick Elmes
Reĝisoro(j) David Lynch
Produktisto(j) Fred C. Caruso • Dino De Laurentiis • Richard Roth
Scenaro David Lynch
Filmita en Norda Karolino
Loko de rakonto Norda Karolino
Muziko de Angelo Badalamenti
Rolantoj Dennis Hopper • Isabella Rossellini • Kyle MacLachlan • Laura Dern • Hope Lange • Dean Stockwell • George Dickerson • Priscilla Pointer • Angelo Badalamenti • Frances Bay • Brad Dourif • Jack Nance
Produktinta firmao De Laurentiis Entertainment Group
Honorigoj Sitges Film Festival Best Feature-Length Film award
IMDb
vdr

Lynch pensis pri la ideo por la filmo jam en 1973, sed multaj produktadstudioj rifuzis produkti la filmon pro la perfortaj kaj seksaj ĉeftemoj en ĝi. Finfine, la studio de la itala produktanto Dino De Laurentiis jesis produkti la filmon. La revuo Entertainment Weekly vicigis "Blue Velvet" kiel unu el la plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj. La Usona Kininstituto vicigis ĝin en la listo de la plej bonaj misteraj filmoj.

Intriga resumo redakti

Jeffrey Beaumont (Kyle MacLachlan) revenas al la domo de siaj gepatroj kiam lia patro suferas apopleksion. Kiam li revenas de vizitado de sia patro en la malsanulejo, li malkovras distranĉitan orelon en malplena tereno sur la hejmenvojo. Jeffrey raportas la kazon al detektivo Williams (George Dickerson). La filino de la detektivo, Sandy (Laura Dern), amikigas Jeffrey kaj ŝi rakontas al li ke klubkantisto nomita Dorothy Valens (Isabella Rossellini) estas iel rilata al la kazo de la distranĉita orelo. Kune, ili provas kompreni la situacion kaj finfine dicifri la kazon.

Rolantaro redakti

Aŭdbando redakti

Angelo Badalamenti komponis la akustikan trakon de la filmo. La muziko kombinas novan ondon, popmuzikon kaj klasikan muzikon. La revuo Entertainment Weekly vicigis la muzikon de la filmo en la listo de la plej bonaj muzikoj de ĉiuj tempoj. Ĉi tiu estas la unua kunlaboro inter Bedlamanti kaj David Lynch. Ili kunlaboris plurajn pliajn fojojn poste en la kariero de Lynch.

  • Main Title" 1:27"
  • Night Streets/Sandy and Jeffrey" 3:42"
  • Frank" 3:34"
  • Jeffrey's Dark Side" 1:48"
  • Mysteries of Love" 2:10"
  • Frank Returns" 4:39"
  • Mysteries of Love" 4:41"
  • Blue Velvet/Blue Star" 3:14"
  • Lumberton U.S.A./Going Down to Lincoln" 2:13"
  • Akron Meets the Blues" 2:40"
  • Honky Tonk, Pt. 1" 3:09"
  • In Dreams" 2:48"
  • Love Letters" 2:36"
  • Mysteries of Love" 4:22"

Eksteraj ligiloj redakti