Blugorĝulo
La Blugorĝulo (Luscinia svecica) estas malgranda, ĉirkaŭ 14 cm longa, paseroforma birdo el familio muŝkaptuledoj, kiu apartenas al la genro Luscinia, alinome najtingaloj. Ĝi, kune kun kelkaj parencaj grupoj de birdospecioj, estas metita en subfamilion Saksikolenoj; tio ĉi grupo unuigas tre aspekte kaj ekologie similajn insektovorajn kantobirdojn, kiujn oni dum tre longa tempo apartenigis al familio de Turdedoj antaŭ movi la tutan subfamilion al Muŝkaptuledoj pro morfologiaj kaj genetikaj konsideroj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blugorĝulo, masklo
![]() Ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Luscinia svecica (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||||
![]() Troveblo de blugorĝuloj laŭ subspecio
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Blugorĝulo estas migrobirdo, kiu reproduktiĝas tra tuta palearktiso, preferante por nestejoj marĉojn, arbustarojn kaj maldensajn betulajn arbarojn. Ĝi eĉ disvastiĝis al uesta Alasko, transirante la Beringan markolon, kaj iĝas pli kaj pli renkontebla tie dum someroj. Vintre la birdoj formigras al Ibera duoninsulo, norda duono de Afriko, kaj multaj partoj de Azio, interalie Hinda subkontinento kaj Hindoĉinio.
La specio estas sekse duforma: la iĉoj havas belan kaj tre distingan bluan koloron ĉe la brusto, sub kiu estas nigra strio kaj ruĝa/oranĝkolora strio. Detaloj de kolorigo de iĉoj malsamas inter subspecioj. Interalie, oni dum longa tempo dividis la specion je du, la Blankmakula blugorĝulo kaj la Ruĝmakula blugorĝulo, laŭ koloro de makulo en la centro de la blua gorĝo de la iĉo. Nur relative antaŭnelonge oni konfirmis, ke tio ĉi estas nur malsamaj rasoj de la sama specio.[1] La inoj estas grizecaj kaj ne havas belan plurkoloran gorĝon, kvankam ankaŭ ili havas la nigran duonlunan strion super la brusto. La mudo komenciĝas kutime en julio kaj finiĝas post 40–45 tagoj, ĵus antaŭ la birdoj komencas migri.[2]
Blugorĝuloj estas timemaj, precipe la inoj, kaj kun iu minaco emas kaŝiĝi en densaj arbustoj aŭ en herbaro surgrunde. La iĉoj havas tre belan kaj diversan kanton.[3] Krome, la specio havas komunikiĝan signalon: la tipan por saksikolenoj "ĉak"-sonon.
La latina scienca nomo Luscinia svecica laŭvorte signifas "sveda najtingalo".
Taksonomio
redaktiLa blugorĝulo (Luscinia svecica), estas specio de birdoj de la ordo de paseroformaj kiu estis klasita dum multa tempo ene de la familio de Turdedoj sed kiu poste estis ŝanĝita kaj klasita en la familio de Muŝkaptuledoj, pli precize en la genro Luscinia.
La specio Luscinia svecica enhavas ĉirkaŭ 11 agnoskitajn subspeciojn, kvankam la ornitologoj ne entute samopinias pri ili. Kelkaj ornitologoj konsideras, ke ne necesas tiom da subspecioj kaj aliaj opinias, ke jes.[4]
La agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:
- Luscinia svecica svecica
- Luscinia svecica cyanecula
- Luscinia svecica namnetum
- Luscinia svecica kobdensis
- Luscinia svecica volgae
- Luscinia svecica pallidogularis
- Luscinia svecica azuricollis
- Luscinia svecica tianshanica
- Luscinia svecica magna
- Luscinia svecica lurestanica
- Luscinia svecica abbotti
Aspekto
redaktiLaŭ grando estas simila al Ruĝgorĝulo, tio estas el 13 al 14 cm longa kaj ĉirkaŭ 20 g pezaj, svelta. La kruroj kaj beko estas fajnaj, malhelgrizaj. La okuloj estas nigraj. Ili havas grizbrunajn suprajn partojn kun hela superokula strio kaj grizeca vizaĝo kaj blankecajn subajn partojn. La vostobazo estas oranĝruĝa flanke kaj la vostobordo nigreca, ĉe ambaŭ seksoj.
Bluan brustoplumaron havas nur la masklaj birdoj, kaj pro tio eblas paroli pri seksa duformismo. En tiu plumaro, kiel la nomo sugestas la precipa karaktero estas blua makulo kiu kovras el la gorĝo al la brusto, foje montranta en la mezo blankan makulon foje ruĝan depende de la subspecio, sed ĉiam ĉirkaŭata de fajna nigra bordo kaj finanta per malgranda zono de nigraj plumetoj sube kaj pli sube de alia mallarĝa strio oranĝbruna.[5]
La raso L. svecica svecica (Ruĝamakula blugorĝulo) de norda Eŭrazio, havas ruĝan makulon en la centro de la blua brusto. La L. svecica cyanecula (Blankamakula blugorĝulo) de suda kaj centra Eŭropo, havas blankan makulon en la centro de la blua brusto. L. svecica magna en Turkio ne havas centran makulon. Spite la distingojn, ĵusaj genetikaj studoj montras, ke temas nur pri limigitaj variantoj inter formoj, kaj konfirmas, ke temas pri ununura specio.[6]
La femalaj birdoj havas blankan brustan plumaron, kun malhela randostrio kiu havas formon de U. Sed ĝenerale ili estas multe malpli koloraj kaj rimarkindaj.
Voĉo
redaktiMultimedia: Aŭskulti la kanton de Luscinia svecica
Estas etenda, penetra kaj melodia trilado, agrabla al aŭskultanto, varia, sed ne multe prilaborita. Foje estas imita kanto kiu memoras tiun de la Najtingalo. La blugorĝulo kantas ĉefe frumatene kaj ekkrepuske. La voĉo de alarmo sonas kiel penetra tak.
Disvastiĝo
redaktiTiu holarktisa birdo kovas en Eŭrazio, Alasko, travintrumas en Afriko kaj suda Azio. Ĝi distribuiĝas tra la Arkto kaj Nordo de la Palearktiso, okupante la zonon el Skandinavio al Azio kaj eĉ Alasko, kaj loke fragmentate en la taŭgaj habitatoj de centra kaj okcidenta Eŭropo, sed ne atingas malsuprajn latitudojn sub 37º N. Temas pri migrantaj birdoj, kiuj kutime vintras en la sudo de Hispanio kaj Italio, en landoj de la sudo de Azio kaj precipe Barato, eĉ en kelkaj zonoj de la nordo de Afriko.[7]
Habitato
redaktiĜi vivas en arbustaj, akvaj lokoj, marĉoj ks. En la reprodukta epoko ili loĝas en alta montaro, inter 1000 kaj 2000 m de altitudo aŭ eĉ pli. Ili loĝas en marĉoj aŭ humidejoj aŭ ĉirkaŭe, en arbaroj de betuloj kaj salikoj, arbustejoj kiaj Citiso aŭ Eriko, ĝenerale en teroj ĉe malfermaj herbejoj iom humidaj aŭ kun flakoj, sed preskaŭ ĉian kun abunda makiso, ĉe riveroj, rojoj aŭ lagunoj, kaj aperas ankaŭ ĉe marmarĉoj kiuj prezentas taŭgan vegetaĵaron dum migrado kaj vintrumado.[8]
Reproduktado
redaktiLa blugorĝulo nestumas en montaraj deklivoj kie konstruas neston surgrunde ne tre for de akvo. Ĝenerale ĉe arbusto aŭ inter densa vegetaĵaro. La ino demetas 5-7 bluverdecajn ovojn, jare dufoje. La idoj elkoviĝas post du semajnoj, ambaŭ gepatroj aktive kovas kaj poste nutras ilin. La birdidoj forlasas la neston post 13 tagoj, sed ekflugo okazas unu monaton post eloviĝo.[9]
Kutimoj
redaktiĜi nutras sin per araneoj kaj insektoj, kiujn kaptas el klaraĵoj kaj ripozejoj ĉe marĉaj zonoj; pli precize ili manĝas etajn koleopterojn, akvinsektojn, dipterojn, lepidopterojn, kaj larvojn ktp.; ili povas manĝi ankaŭ fruktojn de naturaj arbustoj, kaj dum aŭtuno ili manĝas kelkajn semojn.
Tiuj birdoj suprenstaras, disetendas la vostajn plumojn.
Populacio
redaktiLaŭ studoj de BirdLife International en 2000, la populacio de tiu specio en Eŭropo estus inter 880.000 kaj 2.400.000 paroj.
Bildaro
redakti-
Ino ĉe Hajderabado, Barato.
-
Ino ĉe Hajderabado, Barato.
Referencoj
redakti- ↑ (2003) “Recent evolutionary history of the bluethroat (Luscinia svecica) across Eurasia.”, Molecular Ecology 12 (11), p. 3069–75. doi:10.1046/j.1365-294X.2003.01981.x. Bibkodo:2003MolEc..12.3069Z. Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ RSPB Handbook of British Birds (2014). UK (ISBN 978-1-4729-0647-2).
- ↑ Metzmacher M. (2008) Les Grillons, muses de la Gorgebleue à miroir blanc (Luscinia svecica cyanecula) ? Parcs & Réserves, 63 : 17–19.
- ↑ Molecular and phenotypic divergence in the bluethroat (Luscinia svecica) subspecies complex, konsultita la 25an de aŭgusto de 2008, The Authors Journal compilation, 2006, Blackwell Publishing Ltd
- ↑ AVES DE ALICANTE. PECHIAZUL (Luscinia svecica), oktobro de 2004, konsultita la 27an de aŭgusto de 2008. Arkivita el la originalo je 2007-09-16. Alirita 2009-09-29 .
- ↑ (2003) “Recent evolutionary history of the bluethroat (Luscinia svecica) across Eurasia.”, Molecular Ecology 12 (11), p. 3069–75. doi:10.1046/j.1365-294X.2003.01981.x.
- ↑ Luscinia svecica (Linnaeus, 1758), konsultita la 27an de aŭgusto de 2008, C.B.C., S.L., novembro de 2000, Ministerio de Medio Ambiente. Gobierno de España,[rompita ligilo]
- ↑ Luscinia svecica, konsultita la 27an de aŭgusto de 2008[rompita ligilo], Aves de Málaga: El Pechiazul (Luscinia svecica), konsultita la 27an de aŭgusto de 2008, José A. Cortés, GRUPO LOCAL SEO-MÁLAGA, Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Pechiazul (Luscinia svecica), konsultita la 27an de aŭgusto de 2008, Xunta de Galicia. Consellería de Medio Ambiente e Desenvolvemento Sostible.[rompita ligilo]
Literaturo
redakti- BirdLife International (2004). Luscinia svecica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Zink et al.(2003) Recent evolutionary history of the bluethroat (Luscinia svecica) across Eurasia Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Molecular Ecology 12:3069-3075
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmetoj de blugorĝuloj Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdokolekto
- Diferencoj alŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Informaro kaj bildoj de Blugorĝuloj en Nederlando
- Avibase[rompita ligilo]