Blukrura naivulo

(Alidirektita el Blukrura sulo)

Blukrura naivuloBlukrura sulo, Sula nebouxii, estas birdo de la familio Suledoj, en kiu estas 10 specioj de marbirdoj kun longaj flugiloj kaj beko. Pli malpli estas tiom granda kiom ansero (85 cm). La inoj estas pli grandaj ol maskloj. Tiu ĉi specio estas membro de la genro Sula, kiu enhavas ses naivulojn. Ĝi estas facile rekonebla pro siaj distingaj brilbluaj piedoj, kio estas seksoselekta trajto. Maskloj montras siajn piedojn per prilaborata pariĝada ritaro kiu konsistas en levado de piedoj unu post la alia, dum ili pavoparadas antaŭ la ino. Kaj maskloj kaj inoj preferas pariĝi kun posedantoj de pli brilaj piedoj kaj kongrui sian patran investadon baze sur la allogeco de ties partnero.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukrura naivulo
Blukrura naivulo
Blukrura naivulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sula
Specio: S. nebouxii
Sula nebouxii
(Milne-Edwards, 1882)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Reproduktejoj ruĝe
Reproduktejoj ruĝe
Reproduktejoj ruĝe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La natura reprodukta habitato de la Blukrura naivulo estas tropikaj kaj subtropikaj insuloj de Pacifika Oceano. Ties teritorio etendas el la Golfo Kalifornia suden laŭlonge de la okcidentaj marbordoj de Centra kaj Sudameriko al Peruo. El ĉirkaŭ triono al duono de ĉiuj reproduktanta paroj nestumas en Galapagoj.[2]

Tiu birdo estas fidema kaj mankas je natura instinkto eskapi; pro tio kaj pro ties mallerta piedirado ricevis insultan nomon de hispanparolantoj "bobo", tio estas naivulo, stultulo.

La ino de la Blukrura naivulo kutime demetas 1 al 3 ovojn samtempe. La specio praktikas nesamtempan eloviĝon, kio signifas, ke eloviĝo okazas ĉe la unue demetitaj ovoj pli antaŭe ol ĉe la sekvaj ovoj, rezulte en nenekvalaj kresko kaj grando inter idoj. Tio povas rezulti en ebla kainado en tempo de manĝa malabundo.[3] Tiele la specio estas efika modelo por studi konfliktojn patro-filo kaj kainismon.

Taksonomio redakti

La Blukrura naivulo estis unuafoje studita etende de Charles Darwin dum sia veturo al Galapagoj. Estas du agnoskitaj subspecioj, Sula nebouxii excisa (Todd, 1948) kaj Sula nebouxii nebouxii (Milne-Edwards, 1882).[4] Ties plej proksima parenco estas la Perua naivulo. Ambaŭ naivuloj probable disiĝis unu el alia en ĵusa pasinto, ĉar ili kunhavas multajn ekologiajn kaj biologiajn aspektojn.[5]

La nomo naivulo devenas el hispanlingva termino bobo (kio signifas 'stultulo', 'naivulo' aŭ 'frenezulo') ĉar la Blukrura naivulo estas, kiel aliaj marbirdoj, mallerta surtere,[6] kaj krome ŝajne ili estis facile kaptataj sur ferdekoj de ŝipoj kaj pro tio konsiderataj frenezaj pro ŝajna maltimo el homoj.[7]

Aspekto redakti

 
Montrante klare la blankajn subajn partojn kaj la helbluajn krurojn.
 
La masklo (maldekstre) havas pli malgrandan pupilon, havas iom pli helajn piedojn, kaj estas pli malgranda ol la ino (dekstre).

La Blukrura naivulo estas averaĝe 81 cm longa kaj pezas 1.5 kg, kun inoj iome pli grandaj ol maskloj. La specio povas atingi 70 al 90 cm de alto, kun enverguro de ĝis 1.5 m.[8] La Blukrura naivulo havas brunetajn kapon kaj kolon kun blnakaj strioj de plumobordoj kaj pli hela frunto, sed blankajn kotonecajn subajn partojn kaj antaŭan kolon.[9] La dorso estas bruna kun blankaj makuletoj de plumpintoj. La flugiloj estas longaj, pintecaj, brunaj kaj tre malhelaj ĉepinte. En vosto centraj plumoj estas blankaj kaj flankaj plumoj estas brunaj. La beko estas granda kaj malhelblua aŭ grizeca kun senplumaj bridoj ĝis ĉirkaŭokulo kaj komisuroj.

La okuloj estas lokitaj ĉe ambaŭ flankoj de la beko kaj orientataj antaŭen, kio permesas duokulan vidkapablon. La okuloj estas flavaj, sed maskloj havas pli da flavo en siaj irisoj ol la inoj. La Blukrura naivulo havas konstante fermitajn naztruojn kiel adapto al plonĝado, ĉar necesas spiri tra la anguloj de la buŝo. Ties membranecaj piedoj kaj kruroj estas helbluegaj kaj uzataj por ceremonio de parigado game el helturkisa al tre akvamarina laŭ koloro. Maskloj kaj junuloj estis observataj kun pli helaj piedoj ol inoj.[8]

Vivmedio redakti

Ili vivas en sekegaj marregionoj (ĉefe insuloj) de tropikaj kaj subtropikaj akvoj en orientaj marbordoj de Pacifika Oceano ekde la Kalifornia Marfluo (norde de Meksiko) ĝis la varma Humboldta Marfluo sude en Peruo. Fama kolonio estas en Galapagos Insularo,[10] nome 50 % el la tutmonda populacio.

La Blukrura naivulo estas strikte mara birdo. Ili bezonas surteriĝi nur por reproduktiĝi, kion ili faras ĉe rokaj marbordoj.[11]

Postreprodukta disiĝo redakti

 
Montrante klare la blankajn subajn partojn kontraste kun la malhelbrunaj flugiloj kaj la helbluajn krurojn.

Inoj ekreproduktiĝas post 1 al 6 jaroj, dum maskloj post 2 al 6 jaroj. Estas tre limigita postreprodukta disiĝo, tio estas, ke junaj paroj ne moviĝas for el siaj originaj naskonestoj por sia propra unua reproduktado, kio povus klarigi la kongregadon de centoj da paroj de naivuloj en densaj kolonioj. La profito de limigita disiĝo estas ke restante ĉe la gepatraj nestoj, la naivuloj certigas bonkvalitan nestolokon. Ĉar ties gepatroj sukcese estis zorgintaj idojn ĝis la reprodukta aĝo, ties nestoloko certe estis efika, ĉu per havigo de kovro el predado kaj parazitado, aŭ per taŭgeco por ekflugo kaj surteriĝo.[12] Interesas noti, ke oni observis bigamion en tiu specio. Oni konis kazojn kie du inoj kaj unu masklo kunhavis ununuran neston.[13]

Pieda pigmento redakti

 
Montrante klare helbluajn krurojn.

Por kompreni ĉion rilatan al la brila koloro de la piedoj, oni memoru, ke tiu specio kovas la ovojn sub la membranecaj piedoj kiuj iĝas sangovaskulecaj por la kovada periodo kaj la idojn sur ili. La helblua koloro de la membranecaj piedoj ĉe la Blukruraj naivuloj venas el pigmentoj de karotenoido akiritaj el la dieto. La pigmentoj estas antioksidantoj kaj stimulantoj por la imuniga sistemo, kaj tiele estas interkomunikado inter imunigado kaj signalado, ĉar ĉiu ajn aneksado de pigmentoj al la piedoj estas rekta elpreno de tiuj kiuj povus esti uzataj por imuneco kaj sentoksigo.[14] La helbluaj piedoj estas seksa signalado kiu fidinde indikas la kondiĉon de masklaj naivuloj, kaj tiu koloro estas favorata ĉe seksa selekto. La brileco de la piedoj malpliiĝas pro aĝo, kaj tiele inoj tendencas elekti masklojn havantajn pli brilajn piedojn (pli junajn masklojn). Inoj preferas pli junajn masklojn ĉar tiuj havas pli altan fekundecon kaj pliiĝantan kapablon havigi patran zorgon ol pli maljunaj maskloj. En eksperimento per patrokrucigo, oni montris, ke la pieda koloro reale respegulas la patran kontribuon al idozorgado, ĉar idoj zorgitaj de krucitaj patroj (neveraj) kun pli brilaj piedoj kreskis pli rapide ol idoj zorgitaj de krucitaj patroj kun pli malhelaj piedoj.[15] Helbluaj piedoj indikas ankaŭ la nunan kondiĉon de maskloj. Tiuj kiuj estis poreksperimente senigitaj el manĝo dum 48 horoj espertis malpliiĝon en piedobrilo. Plej verŝajne ĉar la manĝosenigo malpliigis la kvanton de lipidoj kaj lipoproteinoj en la korpo kiuj estas uzata por absorbi kaj transporti karotenoidojn. Tiele la piedoj estas rapidaj kaj fidindaj indikiloj de la sula nuna nivelo de memnutrado.[1]

 
Montrante klare helbluajn krurojn en Galapagoj.

Priserĉistoj trovis, ke inoj konstante pritaksas la kondiĉojn de siaj partneroj baze sur la pieda koloro. En eksperimento, maskloj kies partneroj estis demetinta jam unuan ovon en la nesto suferis malheligon de ties piedoj per ŝminko. Sekve la inoj demetis pli malgrandan duan ovon post kelkaj tagoj. Ĉar pli malhelaj piedoj kutime indikas malpliigon en sano kaj eble en genetika kvalito, la inoj povas elekti malpliigi sian investon en la dua ovo. La pli malgrandaj duaj ovoj enhavis ne nur malpli da flavokoncentro, kiu povus siavice influi la embrian disvolviĝon, la eloviĝan sukceson, kaj la sekvan idokreskon kaj survivadon, sed ankaŭ enhavis malpli da ovoflavaj androgenoj.[16] Androgenoj ludas gravan rolon en idosurvivado, kaj tiele tio montras ankaŭ, ke la inoj de la Blukruraj naivulo uzas la allogecon de siaj partneroj por determini kiom da resursoj ili povus dediĉi al siaj ovoj.[1] Tio eble subtenas la "Teorion pri Diferenca Atribuo", kio antaŭdiras, ke la gepatroj investus plie en la zorgado de siaj idoj kiam ili pariĝas kun allogaj maskloj.

Inoj ne estas la nuraj kiuj pritaksas la reproduktan valoron de siaj partneroj. Ankaŭ maskloj pritaksas inojn kaj adaptas sian propran investadon en kovado depende de la partnera kondiĉo. Kiel maskloj, ankaŭ inoj havas interkomunikadon inter signalaj ornamoj kaj fekundeco, ĉar pli palaj inoj fakte produktas pli da ovoj en ovodemetado. Inoj kiuj demetas pli grandajn kaj pli brilajn ovojn estas en pli bonaj kondiĉoj kaj havas pli grandan reproduktan valoron. Pro tio, maskloj tendencas montri pli altan atenton kaj patran zorgon al pli grandaj ovoj, ĉar tiuj ovoj estis produktitaj de ino kun ŝajna bona genetika kvalito. Pli malgrandaj, pli malhelaj ovoj akiras malpli da patra zorgo. Ankaŭ la koloro de la inaj piedoj estas indikilo de la ina kondiĉo. En eksperimento kie la koloro de la ovoj estis ŝanĝata fare de priserĉistoj, oni trovis, ke masklo pretas plenumi similan zorgon por kaj grandaj ovoj kaj por malgrandaj ovoj se lia partnero havas brilkolorajn piedojn, dum maskloj pariĝintaj kun malhelpiedaj inoj kovas nur pli grandajn ovojn. Interese, priserĉistoj trovis ankaŭ ke maskloj ne pliigas sian zorgon kiam inoj montras kaj brilajn piedojn kaj altkvalitan idaron.[17]

Kutimoj redakti

La Blukruraj naivuloj faras raŭkajn aŭ multsilabajn gruntojn aŭ kriojn kaj fajnajn fajfajn bruojn. La maskloj de la specio povas levi siajn kapojn kaj fajfi je preterpasanta, fluganta ino. Ties rita memmontrado estas ankaŭ formo de komunikado.

Maskloj povas rekoni unu la alian per siaj alvokoj. En ĵusa studo, priserĉistoj analizis alvokojn de Blukruraj naivuloj kaj faris surbendigan eksperimenton. Aperis individua marko kaj akustikaj variantoj diferis inter seksoj. Individua identeco estis kodigita de tempaj (masklo) kaj spektraj (ino) parametroj. Masklaj kaj inaj signaloj estis same efikaj por partnera rekono. La senkodigita proceso (akustikaj ŝlosiloj uzataj por kodigi la individuan identecon) povas diferenci inter seksoj.[18]

Manĝo redakti

 
Ekfluge ĉe Galapagoj.

Ili manĝas nur aŭ ĉefe fiŝojn. Ili plonĝas enmaren dealte kaj persekutas la predojn. Ili povas subnaĝi persekute la predon. Ili fiŝkaptas sole, pare aŭ are: la birdestro de grupo de 12 montras kie estas fiŝaro kaj ĉiuj iras tien kaj plonĝas are kiel sagoj. Tamen post la kapto la naivulo preferas manĝi sian predon solece ĉu frumatene ĉu vespere. La Blukruraj naivuloj estas specializataj fiŝomanĝantoj kiuj vivtenas sin el malgrandaj ariĝantaj fiŝoj kiaj sardinoj, anĉovoj, skombroj, kaj flugofiŝoj. Ili manĝas ankaŭ kalmarojn kaj kadavraĵoj.

Plonĝado povas esti farata ekde altoj de 10–30.5 m kaj eĉ de ĝis 100 m. Tiuj birdoj frapas la akvon je ĉirkaŭ 97 km/h kaj povas iri al profundoj de 25 m sub la akvosurfaco. La kranio de tiu specio enhavas specialajn aersakojn kiuj protektas la cerbon el la enorma frapopremo.[19] La predo estas kutime manĝata dum ankoraŭ subakve. Surprize individuoj ne manĝas kun la ĉasgrupo, kaj preferas manĝi sole, kutime frumatene aŭ malfruvespere. Maskloj kaj inoj fiŝkaptas diference, kio povas kontribui al fakto ke Blukruraj naivuloj, malkiel aliaj naivuloj, produktas pli ol unu ido. La masklo estas pli malgranda kaj la vosto estas pli granda laŭkorpe, kio permesas al masklo fiŝkapti en neprofundaj areoj anstataŭ nur ĝuste en profundaj akvoj. La vosto povas ebeniĝi, permesante lin ŝanĝi la direkton en neprofunda akvo. La ino estas pli granda kaj povas porti pli da manĝo, kio estas regurgitata al la ido ĉe la nesto. La maskloj nutras la idon dum la unua parto de la kovada periodo, ĉar la maskloj povas alporti reen manĝon pli rapide ol la inoj. Kiam la manĝopeto pliiĝas, la ino eknutras la idon.

Reproduktado redakti

 
Memmontrado
 
Sula nebouxii - MHNT

La Blukrura naivulo estas monogama animalo kvankam ili povas esti bigama.[20] Ili ariĝas ĉe la reproduktaj teritorioj. La reprodukta ciklo de la naivulo estas ĉiun 8an aŭ 9an monaton.

Por la danco de parigado la birdoj montras la bluegajn krurojn kaj dancas por impresi la inon, poste la masklo donas al la ino lignetojn por konstrui neston. La masklo longe kaj laŭte fajfas, la ino reklakas mallonge. Dum la danco, la masklo etendas siajn flugilojn kaj stampas per siaj piedoj surgrunde. La ino paradas kaj la masklo indikas per siaj kapo kaj vosto alte al la ĉielo kaj metas siajn flugilojn malantaŭen por montri ilin al la ino. La Blukrura naivulo ne estas sezone reproduktanta specio. Ili estas oportunemaj reproduktuloj.[21]

Idozorgado redakti

 
Kun ovo kaj ido.

La naivulino demetas du aŭ tri ovojn kiujn kovas ambaŭ gepatroj laŭvice dum la alia estas proksime kaj viglas. La birdoj mankas je kovareo (senpluma haŭtaĵo en suba ventro) kaj ili uzas la piedajn membranojn por kovi, tio estas, por havi la ovojn varmaj kaj same por la ido aŭ idoj dum la unua monato. Eble pro tio la reproduktontoj montras siajn bluajn krurojn kiel pruvo ke ili povos kovi. La idoj ne povas kontroli sian korpotemperaturon ĝis ĉirkaŭ post unu monato. La ovoj estas demetataj kvar aŭ kvin tagojn aparte. La Blukruraj naivuloj estas unu el nur du specioj de naivuloj kiuj zorgas pli ol unu idon. Tio povas okazi ĉar la maskloj specializas en plonĝado en neprofundaj akvoj. La idoj devas esti nutrataj ofte, kaj tiele la plenkreskuloj konstante fiŝkaptadas. La ido manĝas la elbuŝitajn fiŝojn duondigestitajn rekte el la patra buŝo; se la gepatroj havas manĝon nur por unu ido, ili zorgas nur pri la plej aĝa kies zorgadon oni certigas por havi certe almenaŭ unu idon.

Naivuloj povas uzi kaj defendi du aŭ tri nestolokojn ĝis ili disvolvigas preferon kelkajn semajnojn antaŭ la ovodemetado. Kutime oni demetas 2 al 3 ovojn, kaj oni zorgas 1 al 2 idojn. La kovado daŭras 41–45 tagojn. Ili nestumas sur nuda nigra lafo en malgrandaj teramasoj surgrunde. Tiuj nestoj estas kreataj kiel parto de grandaj kolonioj. La masklo kaj la ino kunhavas gepatran respondecon. La masklo havigas manĝon al la junulon en la unua parto de ties vivo pro lia specializa plonĝado. La ino sukcedas kiam la manĝopeto estas pli alta.

 
Sula nebouxii

Kial ĉe aliaj sekse grando-dimorfaj birdoj, la inoj de Blukruraj naivuloj kutime produktas la plej malgrandan sekson dum epokoj de manĝaĵa malabundo. Dum la reprodukta sezono, la ino estas ĉirkaŭ 31 % pli fortika ol la masklo. Naivulidoj ne montras klarajn diferencojn laŭ grando baze sur sekso, sed inoj ja kreskas pli rapide ol maskloj, kio signifas, ke ili postulas pli grandan patran investadon. Naivuloj subtenas la teorion de la tiel nomata "Hipotezo pri Fleksebla Investado", kie ino alĝustigos la uzadon de resursoj por plibonigi sian vivodaŭran reproduktan sukceson. Tio estis montrita per eksperimento kie inoj havis siajn flugoplumojn eltonditajn, kaj tiele ŝi devis uzi pli da energion dum flugoj por akiri manĝon por siaj idoj. La inaj idoj de tiaj patrinoj rezultis pli forte suferintaj ol ties fratoj, ĉar tiuj havis pli malaltajn pezojn kaj pli mallongajn flugillongojn.[22]

Idohierarkio pro nesamtempa eloviĝo redakti

 
Memmontrada levo de piedo

La Blukrura naivulo demetas 1 al 3 ovojn en unu nesto samtempe, kvankam 80% de nestoj enhavas nur du ovojn.[23] La du ovoj estas demetataj kvin tagojn aparte. Post la unua ovo estas demetata, ĝi estas tuje ekkovata, rezulte en diferenco en eloviĝaj tempoj. La unua ido eloviĝas kvar tagojn antaŭ la venonta, kaj tiele akiras kvartagan avantaĝon por kresko kompare kun sia pli juna frateto. Tiu malsinkroneco ĉe eloviĝo utilas al multaj celoj. Unua ĝi spacigas la malfacilan momenton en la patraj zorgoj kiam ĵus naskitoj estas tro malfortaj por akcepti regurgititan manĝon. Aldone, ĝi malpliigas la ŝancon ke gepatroj suferu totalan idoperdon pro predantoj kiaj la Korala makulserpento, Lampropeltis triangulum.[24]

Eksperimentoj montris, ke malsinkroneca eloviĝado povas ankaŭ malpliigi fratorivalecon. Eksperimente manipulitaj sinkronecaj ovaroj produktis pli agresemajn idojn, dum ĉe malsinkronecaj ovaroj la idoj estis malpli violentaj. Tiu kondutomodelo ŝajne okazas pere de pli klare establita idohierarkio ĉe malsinkronecaj idoj. Kvankam malsinkroneca eloviĝado ne nepras por la formado de idohierarkioj (ankaŭ la eksperimente sinkronecaj eloviĝintoj spertis ĝin), ĝi certe helpas al efika idomalpliiĝo kiam manĝoniveloj malaltas. La subulaj idoj ĉe malsinkronecaj eloviĝintoj mortis pli rapide, tiele liberigante la gepatrojn el peno nutradi ambaŭ idojn kiam manĝoresursoj nesufiĉas por sukcesi je tio.[25]

Elekta fratomortigo redakti

Idoj de Blukruraj naivuloj praktikas elektan fratomortigon, kio signifas elekti ĉu mortigi idon baze sur mediaj kondiĉoj. La ido kiu unua eloviĝas, ofte menciata kiel A-ido, mortigas la pli junan, nome B-ido, se estas manĝomanko. La A-idoj kreskas pli rapide ol la B-idoj kaj ties komenca grandodiferenco restas dum almenaŭ la unuaj du monatoj de vivo.[26] Dum la kreskepoko, la A-ido povas ataki la B-idon per forta bekofrapado aŭ ĝi povas simple treni la pli junan fraton el la kolo kaj elpreni ĝin for el la nesto. Eksperimentoj kie la koloj de idoj estis ŝtopitaj por malhelpi la ingestadon montris, ke la frata agresemo pliiĝantis akre kiam la pezo de la A-idoj falis sub 20-25% el ties ebloj. Estis dekliva pliiĝo ĉe bekofrapado sub tiu sojlo, indike ke fratomortigo estas parte motivita de la pezo de la dominanta frato, ne simple pro la grandodiferenco inter fratoj. Oni malkovris ankaŭ ke la plej junaj idoj (tiuj malpli ol ses semajnojn aĝaj) havis tri fojojn la indicon de bekofrapado pli ol la plej aĝaj fratoj. Tii okazas eble pro la relativa nekapablo de pli junaj B-idoj por defendi sin kontraŭ atako de A-ido.[27]

La plej aĝa frato povas ankaŭ damaĝi la pli junan per kontrolado de la aliro al la manĝo liverata de la gepatroj. A-idoj ĉiam ricevas manĝon antaŭ la B-idoj. Tio okazas ne pro manko de klopodo fare de la B-ido, ĉar subulaj fratoj bekofrapadas ĝuste tiom multe kiom la dominantaj fratoj. Tamen la dominantaj idoj kapablas allogi la patran atenton al si mem, ĉar ties grando kaj videbleco utilas kiel plej efika stimulo.[24]

Tamen, alia eksperimento montris, ke la naivulidoj ne agadas nur laŭ la "restaĵa hipotezo", kie pli junaj fratoj manĝis nur post la plej aĝaj jam komplete satiĝis. La priserĉistoj identigis ian gradon de tolero al pli junaj fratoj dum mallongdaŭraj periodoj de manĝomanko. Tiu tolera hipotezo prezentas, ke la plej aĝaj fratoj povas malpliigi la manĝingestadon modere, ĝuste sufiĉe por ke la plej junaj fratoj ne malsategu. Kvankam tiu sistemo funkcias dum mallongdaŭraj epokoj de manĝomanko, ĝi estas neeltenebla dum longdaŭraj periodoj de malabundo. En tiu lasta kazo, la plej aĝaj kutime iĝas agresemaj kaj kainismaj.[28]

Patra rolo ĉe kainismo redakti

 
Dumfluge

La gepatroj de la Blukruraj naivuloj estas pasivaj spektantoj de tiu interfrata konflikto. Ili ne intervenas en la luktoj de siaj idoj, eĉ kiam ili estas fratomortigontaj. Naivulaj patroj eĉ ŝajne faciligas la malaperon de la plej juna frato per kreado kaj elteno de la malegaleco inter ambaŭ idoj. Ili plifortigas la fratan hierarkion per nutrado al la dominanta ido pli ofte ol al la subulo. Tiele, ili reagas al la frata hierarkio kaj ne al la nivelo de manĝopeto kiam oni decidas kiun idon nutri, ĉar ambaŭ idoj manĝopetas similkvante. Tiu nivelo de pasiveco al la tre ebla morto de ties pli juna ido povas esti indiko ke la idomalpliiĝo estas avantaĝa por la gepatroj.[27] La ovosekura hipotezo rigardas la duan ovon kaj ties rezultan idon kiel sekuro por la gepatroj kaze ke la unua ovo ne eloviĝus, aŭ se la manĝoniveloj estas pli altaj ol atenditaj.[23] La patra kutimaro povas ŝajnigi ke ili kunlaboras kun la pli aĝa frato, dominanta ido, kaj tiele ŝajne estas tre malmulta evolua konflikto inter la gepatroj kaj la A-ido.

Tamen, la naivulaj gepatroj povas ne esti tiom indiferentaj kiom ĝi aspektas. La patra kutimaro povas fakte esti kaŝante la ido-patran konflikton, kiel la jenaj eksperimentoj indikas. Unu teamo de priserĉistoj malkovris, ke la gepatroj de Blukruraj naivuloj faras deklivajn nestojn kiuj utilas por eviti la fruan forpelon de la pli juna ido fare de la plej aĝa. Tio estas en rekta kontrasto kun alia specio de naivulo nome la Maskosulo, kie kainismo certas pro la facilo kiel la plej aĝaj fratoj povas forpeli la plej junajn el ties ebenaj nestoj. Kiam la nestoj de la Blukruraj naivuloj estis eksperimente ebenigitaj, la gepatroj restaŭris ilin al ties origina dekliveco.[29] En alia eksperimento, la idoj de Blukrura naivulo estis interŝanĝitaj al nestoj de Maskosuloj. Tiuj idoj plej certe engaĝiĝis en kainismo, kio rivelas ke la tipo de patra zorgo iome tuŝas la nivelon de kainismo.[30] Patroj ŝajne ankaŭ reagas plej ofte al idoj kiuj estas en plej malbonaj korpokondiĉoj dum periodoj de manĝomanko.[31] Analizoj de ovopezo montris ke ĉe ovodemetadoj produktitaj komence de la reprodukta sezono, la dua ovo en nesto estis averaĝe 1.5% pli fortika ol la unua. Pli pezaj ovoj produktis pli fortikajn idojn kiuj havas pli grandajn sankondiĉojn, kio indikas, ke la gepatroj povas esti klopodintaj niveligi la situacion el la komenco por havigi al la dua ido pli sekuran ŝancon de survivado.[32] Ankaŭ hormonaj analizoj de ovoj montras, ke ŝajne ne estas patra favorado rilate al distribuado de androgenoj, signife ke la androgenaj niveloj estu ĉirkaŭ la sama en ambaŭ ovoj. Tamen, la priserĉistoj notis, ke tio povus okazi ĉar la specio evoluigis pli simplajn vojojn por manipuli nesimetriaĵojn por plibonigi la patran reproduktan produkton.[33] Tiele, tiuj eksperimentoj montras, ke kio povus dekomence ŝajni patra kooperado kun la plej aĝa ido povus fakti maski genetikan ido-patran konflikton.

Longdaŭraj efikoj de hierarkioj redakti

Estas ĉiam domina-subordiga rilataro inter idoj en frataro. Kvankam la dominanta A-ido kreskas pli rapide kaj survivas plej ofte ol la subula B-ido dum infanaĝo, ne estas fakte diferenco en la reprodukta sukceso inter ambaŭ tipoj de ido poste. En laŭlonga studo, ŝajne ne estas longdaŭraj efikoj de dominaj hierarkioj, kaj fakte la subulaj idoj estis ofte observataj produktantaj nestojn de si mem antaŭ ties dominintaj fratoj.[34] Tamen, tiu trovo eble rilatas al la fakto ke la pli malfortaj B-idoj estis formortigitaj pli facile ol la pli fortaj B-idoj kiam estis en la nesto. Tio povus senaverte lasi pli fortajn, pli rezistajn subulajn idojn en tiu partikulara eksperimento.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (2006) “Pigment-based Skin Colour in the Blue-footed Booby: an Honest Signal of Current Condition Used by Females to Adjust Reproductive Investment”, Oecologia 149, p. 535–542. 
  2. Blue-Footed Booby. National Geographic. Arkivita el la originalo je 2010-01-22. Alirita 2012-11-26.
  3. (1986) “Parent-Offspring Cooperation in the Blue-footed Booby (Sula nebouxii): Social Roles in Infanticidal Brood Reduction”, Behavioral Ecology and Sociobiology 19 (5), p. 365–372. 
  4. Sula neboŭii Milne-Edwards, 1882. ITIS Report.
  5. (1992) Handbook of the Birds of the World Vol. 1. Lynx Edicions, p. 312.
  6. 'Blue-Footed Booby Sula nebouxii' NationalGeographic.com
  7. Blue-footed Booby Day. Galapagos Conservation Trust. Arkivita el la originalo je 2012-12-31. Alirita 26a Novembro 2012.
  8. 8,0 8,1 Blue-footed Booby Day. Galapagos Conservation Trust. Arkivita el la originalo je 2012-12-31. Alirita 26an de Novembro 2012.
  9. Blue-footed Booby - Sula neboŭii. NatureWorks. Alirita 26an de Novembro 2012.
  10. (April 2007) “Diving behavior of blue-footed boobies Sula neboŭii in northern Peru in relation to sex, body size and prey type”, Mar Ecol Prog Ser 336, p. 291–303. 
  11. Díaz, Hernández; José Alfredo, and Erika Nathalia Salazar Gómez. Blue-footed Booby (Sula neboŭii). Neotropical Birds Online. Alirita 9a Decembro 2012.
  12. (1993) “Natal Dispersal and Deferred Breeding in the Blue-Footed Booby”, The Auk 110 (2). 
  13. (2005) “Bigamy in the Blue-footed Booby and the Brown Booby?”, Waterbirds: The International Journal of Waterbird Biology. 
  14. (2006) “Pigment-based Skin Colour in the Blue-footed Booby: an Honest Signal of Current Condition Used by Females to Adjust Reproductive Investment”, Oecologia 149, p. 535–542. 
  15. (2007) “Price of Oxidative Damage on Sexual Attractiveness”, Journal of Animal Ecology 76. 
  16. (2008) “Maternal Investment in Eggs Is Affected by Male Feet Colour and Breeding Conditions in the Blue-Footed Booby, Sula neboŭii”, Behavioral Ecology and Sociobiology. 
  17. (2012) “Safe Betting: Males Help Dull Females Only When They Raise High-quality Offspring”, Behavioral Ecology and Sociobiology 66, p. 135–143. 
  18. Males use time whereas females prefer harmony: individual call recognition in the dimorphic blue-footed booby. Alirita 5a Julio 2012.
  19. Blue-footed Booby Day. Galapagos Conservation Trust. Arkivita el la originalo je 2012-12-31. Alirita 26a de novembro 2012.
  20. (2005) “Bigamy in the Blue-Footed Booby and the Brown Booby?”, Waterbirds 28 (3), p. 399–401. doi:[[doi:10.1675%2F1524-4695%282005%29028%5B0399%3ABITBBA%5D2.0.CO%3B2|10.1675/1524-4695(2005)028[0399:BITBBA]2.0.CO;2]]. 
  21. (March 1989) “Differential responses of boobies and other seabirds in the Galapagos to the 1986-87 El Nino- Southern Oscillation event”, Mar. Ecol. Prog. Ser. 52, p. 209–216. Alirita 9a Decembro 2012.. 
  22. Velando, Alberto (2002). “Experimental Manipulation of Maternal Effort Produces Differential Effects in Sons and Daughters: Implications for Adaptive Sex Ratios in the Blue-footed Booby”, Behavioral Ecology 14 (4). 
  23. 23,0 23,1 (2003) “Differential body condition regulation by males and females in response to experimental manipulations of brood size and parental effort in the blue-footed booby”, Journal of Animal Ecology 72. 
  24. 24,0 24,1 (1986) “Parent-Offspring Cooperation in the Blue-footed Booby (Sula neboŭii): Social Roles in Infanticidal Brood Reduction”, Behavioral Ecology and Sociobiology 19 (5), p. 365–372. 
  25. (1995) “The Function of Hatching Asynchrony in the Blue-footed Booby”, Behavioral Ecology and Sociobiology 37 (4), p. 265–273. 
  26. (1986) “Parent-Offspring Cooperation in the Blue-footed Booby (Sula neboŭii): Social Roles in Infanticidal Brood Reduction”, Behavioral Ecology and Sociobiology 19 (5), p. 365–372. 
  27. 27,0 27,1 (1989) “Food Shortage Influences Sibling Aggression in the Blue-footed Booby”, Animal Behavior 37, p. 806–819. 
  28. (1995) “Evidence of Kin-Selected Tolerance by Nestlings in a Siblicidal Bird”, Behavioral Ecology and Sociobiology 37 (3), p. 163–168. 
  29. (1995) “The Role of Parents in Siblicidal Brood Reduction of Two Booby Species”, The Auk 112 (4), p. 860–869. 
  30. (1999) “Parent Blue-footed Boobies Suppress Siblicidal Behavior of Offspring”, Behavioral Ecology and Sociobiology 45 (1), p. 11–18. 
  31. (2007) “"Honest Begging in the Blue-footed Booby: Signaling Food Deprivation and Body Condition”, Behavioral Ecology and Sociobiology 61 (7). 
  32. (2007) “Seasonal Egg-Mass Variation and Laying Sequence in a Bird with Facultative Brood Reductions”, The Auk 124 (2), p. 643–652. 
  33. (2008) “Do Mothers Regulate Facultative and Obligate Siblicide by Differentially Provisioning Eggs with Hormones?”, J. Avian Biology 39. 
  34. (2003) “Buffered Development: Resilience after Aggressive Subordination in Infancy”, The American Naturalist 161 (5), p. 794–807.