Dättlikon

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Blumetshalden)

Dättlikon estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Dättlikon
Blazono de Dättlikon
Dättlikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  =47° 31′ 35″ N 8° 37′ 32″ O / 47.52639 °N, 8.62556 °O / 47.52639; 8.62556 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 35″ N 8° 37′ 32″ O / 47.52639 °N, 8.62556 °O / 47.52639; 8.62556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 640
Areo 2,87 km²
Alteco 386 m super marnivelo
Poŝtkodo 8421
Komunumkodo 0215
Mapo de Dättlikon
vdr

Geografio redakti

Dättlikon estas la plej okcidenta vilaĝo de la distikto Vinterturo situanta ĉe la suda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Irchel. Ĝi apartenas al la regiono de la Zurika Vinlando. La sudan limon de la komunumo formas la rivero Töss. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la vilaĝoj kaj setlejoj Böckli, Deller kaj Blumetshalden.

Trafiko redakti

 
Ponto trans Töss de Pfungen al Blumetshalden

Dätlikon situas komplete for de la ĉefaj trafikvojoj. Aŭtomobile ĝi atingeblas nur de unu flanko ek de Pfungen trans la ponto trans Töss al Blumetshalden. La vojo al Freienstein estas malpermesata por motortrafiko. La komunumo estas konektita per la poŝtaŭtobuslinio 665, kiu estas integrita en la Zurika Trafik-Unio, tra Pfungen kun la urbo Vinterturo. La busa veturdaŭro estas 25 minutojn.

Historio redakti

La unua historia mencio de Dättlikon datiĝas el la jaro 1241 kiel Tetelinkhoven. Dum mezepoko la libersinjoroj de Wart estis la juĝistoj kaj bienposedantoj kaj respondecis pri la preĝejo. La respondeco pri la preĝejo en la jaro 1318 transiris al la Monaĥejo Töss, kiu enkorpigis al si la preĝejon en la jaro 1344. La alta jurisdikcio apartenis al la Grafejo Kiburgo, kiu de la Grafoj de Kiburgo transiris en la jaro 1264 transiris al la Habsburgoj kaj 1452 al la urbo Zuriko.

Eksteraj ligiloj redakti