Boĵidar Popoviĉ

serba esperantisto
(Alidirektita el Boĵidar POPOVIĈ)

Boĵidar Popoviĉ, ankaŭ foje Božidar Popović kaj Božidar Popoviĉ (naskiĝis la 16-an de oktobro 1913 - mortis la 6-an de marto 1993 en Beogrado[1]) estis astronomo kaj matematikisto kaj iama vicprezidanto (1973-1974) kaj komitatano (1953-1977) de Universala-Esperanto-Asocio (UEA). Popoviĉ estis Honora Membro de UEA ekde 1977.

Boĵidar Popoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1913 (1913-10-16)
en Klinovac
Morto 6-an de marto 1993 (1993-03-06) (79-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Serbio
Familio
Edz(in)o Ludmila Popoviĉ
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Scienca agado redakti

Popoviĉ plej elstare aktivis en la scienca kampo. Inter 1952 kaj 1977 li estis la ĉefa animanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kiun li estris kiel ĝenerala sekretario (1954-1971) kaj prezidanto (1971-1977). La plifortiĝon de ISAE en tiu epoko markis la regula aperado de Scienca Revuo kaj Bulteno de ISAE.

En sia scienca kariero Popoviĉ konsekvence aplikis Esperanton: duonon de siaj studoj li aperigis nacilingve, la alian duonon li resumis en Esperanto.

Esperanto-agado redakti

Li multflanke aktivis ekde 1935 en la Esperanto-movado en Serbio, en Bosnio-Hercegovino kaj denove en Serbio. Li fariĝis en 1958 la unua direktoro de la Esperanto-instituto en Sarajevo. Li direktoris Jugoslavian E-Instituton (1962-1965) kaj estis prezidanto de Jugoslavia E-Ligo (1969-1979). Lia lernolibro Esperanto u 12 lekcija (1954) aperis en 5 eldonoj, kaj ĝia ampleksigita varianto Esperanto u 40 lekcija estas daŭre uzata.

Verkaro en Esperanto redakti

  • 1955: Pri preciza kalkulado de vektoraj konstantoj de planedetorbito, Bull. Observat. astronom.,20, 20-22. Beograd.
  • 1956: Specialperturboj de vektoraj elementoj de planedetorbito, Vesn. Druš. matem. fiz. Srbije, 8, 47-52. Beograd.
  • 1956: Kepler-leĝoj por la perturbata planedmoviĝo, Bilt. Druš. matem. fiz. Makedonije, 7, 34-38. Skopje.
  • 1956: Pliprecizigoj de eltrovataj rapidoj de planedetoj, Bull. Observat. astronom., 21, 11-22. Beograd.
  • 1956: Interpolaj formuloj kaj tabeloj por rapidkoordinatoj de Suno kaj de kvin eksteraj planetoj, Bull. Observat. astronom., 21, 17-25. Beograd.
  • 1957: Eltrovado de la vektor&j elementoj de planedetorbito el du observoj kaj la moviĝdirekto, 1 (Teorio), Vesn. Druš. matem. fiz. Srbije, 9, 37-54. Beograd.
  • 1957: Eltrovado de la vektoraj elementoj de planedetorbito el du observoj kaj la moviĝdirekto, II (Apliko de la metodo). — Bilt. Dritš. matem. fiz. Makedonije, 8, 29-37. Skopje. Neposredno i naknadno utvrdjivanje deblijnskog rasporeda sastojine. (Esperanto-resumo: Senpera kaj posta restarigo de distribuo de arbdiametroj), Rad. Poljopr. šumar. Fakult. Sa-rajevo, serv. B, 2/2, 165-174.
  • 1957: Esploradoj pri utiligebleco de cirklaj orbitoj de planedetoj. BuU. Observat. astronom., 22, 19-30. Beograd.
  • 1957: Pri avantaĝoj de Gibbs-aj super Gauss-aj esprimoj por la triangulrilatoj en planedetorbiotoj, Bilt. Druš. matem. fiz. Makedonije, 8, 22-28. Skopje.
  • 1958: Senpera korektado de la vektoraj elementoj de planedetorbitoj, Sciencaj Studoj de Internacia Scienca Asocio Esperantista (Jubileo), 133-142. Kopenhago.
  • 1958: Pri uzo de la lokocentraj kaj baricentraj koordinatoj en apliko de la metodo de Laplace. Bull. Observat. astronom., 23, 1-5. Beograd.
  • 1959: Kalkulado de planed- kaj kometefemeridoj senpere el iliaj pozicio kaj rapido. BuI. Observat. astronom, 24, 13-24. Beograd.
  • 1959: Eltrovado de planedetperturboj pere de komencaj suncentraj pozicio kaj rapido. Vesn. Druš. matem. fiz. Srbije, 11, 151-163. Beograd.
  • 1959: Elimino de areointegraloj el ekvacioj de planedetperturboj en vektoraj elementoj. Bilt. Druš. matem. fiz. Makedonije, 10, 29-38. Skopje.
  • 1961: Ebloj kaj malfacilaĵoj por interplaneda vojaĝo, Scienca Revuo, 12, 1-2, 21-33. Purme-rend.
  • 1961: Pezosento kaj spirado dum interplaneda vojaĝo, Scienca Revuo, 12, 3-4, 91-97. Saraje-vo.
  • 1963: Unua Internacia Konferenco pri la lingva problemo en la scienco, Scienca Revuo, 13, 1-4, 5-6. Sarajevo.
  • 1963: Lingvaj problemoj en matematikaj kaj fizikaj sciencoj, Scienca Revuo, 13, 1-4, 91-101. Sarajevo.
  • 1964: Esperanton en scienco kaj tekniko!, Scienca Revuo, 14, 3-4, 75-80. Sarajevo.
  • 1964: La sekvantaj paŝoj al la kosmo, Scienca Revuo, 14, 3-4, 11-117. Sarajevo.
  • 1965: Vivo de homo sur aliaj planedoj, Scienca Revuo,, 15, 3-4, 87-98. Sarajevo.
  • 1966: 75 jaroj de la prezidanto de ISAE, Scienca Revuo, 16, 2, 41-42. Sarajevo.
  • 1966: Mariner IV fotas Marson, Scienca Revuo, 16, 2, 43-54. Sarajevo.
  • 1966: Kiu(j)n scienca(j)n revuo(j)n ni bezonas en Esperanto?, Scienca Revuo, 17, 3-4, 73-81. Sarajevo.
  • 1967: La lasta renaskiĝo de astronomio, Scienca Revuo, 18, 2, 65-79. Sarajevo.
  • 1967: Alvoko por ekonomiistoj, Scienca Revuo, 18, 4, 125-126. Sarajevo.
  • 1967: Dank’ al sciencoj la homaro eniris novan eraon, Scienca Revuo, 18, 4, 127-138. Saraje-vo.
  • 1968: Kondiĉoj kaj eblecoj de scienca kunlaborado en Eŭropo, Scienca Revuo, 19, 2, 49-52. Sarajevo.
  • 1968: Sciencaj revuoj en malgrandaj landoj, Scienca Revuo, 19, 2, 53-57. Sarajevo. Problemo pri internacia lingvo en la internacia seminario’Universitato hodiaŭ’, Scienca Revuo, 19, 3-4, 99-104. Sarajevo.
  • 1969: Aliigita Laplace-metodo por orbit-determino kaj utiligo de O-K. Bull. Observat. astronom. Beograd., 27, 2, 29-32.
  • 1971: Komuna influo de la gravita forto kaj de la rotacio al formoj de ćiel-korpaj sistemoj, Scienca Revuo,, 22, 2(88), 49-56. Beograd.
  • 1971: Ĝenerala solvo por la ekvacio de perturboj en rektangulaj koordinatoj, Scienca Revuo, 22, 5-6 (91-92), 157-172. Beograd.
  • 1972: Kalkulado de la moviĝo ĉirkaŭ aksosimetria planedo sen la sekulaj membroj, Scienca Revuo, 23, 6(98), 213-226. Beograd.
  • 1973: Lagrange-koeficientoj f, g, h, por la perturbata moviĝo. Bull. Observat. astronom, 29, 1, 60-64. Beograd.
  • 1973: Lingva egalrajteco — unu el «forgesitaj» homaj rajtoj el sciencista vidpunkto, Scienca Revuo,, 24, 6, 201-204. Beograd.
  • 1974: Neregulaĵoj de masdistribuo en la terkrusto. Bull. Observat. astronom, 128, 1-6. Beograd.
  • 1975: La gravito — kio ĝi estas? Nova provo pri ĝia klarigo, Scienca Revuo, 26, 1, 11-15. Beograd.
  • 1975: Reformo de la kalendaro, Scienca Revuo, 26, 6, 201-211, Beograd. 1976.
  • 1976: Perturboj de planedetoj esprimitaj por korektaj suncentraj pozicio kaj rapido, Publ. Chaire Astronom. (Facult. Sci.), 6, 69-82 (6 Kongr. matem. fiz. astronom. Jugoslavije, Novi Sad, 1975). Beograd.
  • 1976: Malgrandaj tempunuoj, Scienca Revuo, 27, 4, 127-132. Beograd.
  • 1976: Pri la direktoj de Ia perihelioj de kometoj, Scienca Revuo, 27, 6, 197-204. Beograd.
  • 1977: Teorio de orbitoj de planedetoj kaj kometoj, kun la ekiraj vektoraj pozicio kaj rapido kiel la orbitelementoj, Scienca Revuo,, 28, 4, 157-196. Beograd.
  • 1977: Adiaŭaj vortoj de la ĉefredaktoro, Scienca Revuo,, 28, 6, 197-198. Beograd.
  • 1979: Serioj por la Lagrange-koeficientoj en la perturbata moviĝo, Publ. Astronom. Observat., 26, 15-23 (Zbor. rad. 3 Nac. Konf. Astronom. Jugoslavije, Beograd 1977). Beograd. Rapide konverĝa serio por la gravita fortofunkcio, Publ. Astronom. Observat., 26, 24-32 (Zbor. rad. 3 Nac. Konf. Astronom. Jugoslavije, Beograd 1977). Beograd.
  • 1979: Ankoraŭ unu preskaŭ integrebla kazo en la problemo de tri korpoj, PubL Astronom. Observat., 26, 33-39 (Zbor. rad. 3 Nac. Konf. Astronom. Jugoslavije, Beograd 1977). Beograd.
  • 1981: La plej siffipla formo de perturboj de la ekiraj vektoraj elementoj de planedetorbito, Publ. Astronom. Observat., 1, 279-286. (Zbor. rad. 4 Nasc. Konf. Astronom. Jugoslavije, Saraje-vo 1979). Sarajevo.
  • 1981: Movigo de du proksimegaj planedetoj, Publ. Chaire Astronom. (Facult. Sci.), 11, 5-15. (Astronom. Sekc. 7 Kongr. matem. fiz. astronom. Jugoslavije, Becidi-Budva, 1980). Beograd.
  • 1982: Matematika fenomenologio de prakibernetikisto Mihailo Petroviĉ, 9-a Internacia Kongreso
  • 1982: Kibernet., Namur 1980. Lingvokibernetiko, 112-122. Paderborn.

Esperanto-lernolibroj redakti

  • Esperanlo u    10    lekcija.    48 p.    11    x    17    cm.    1-a eld. Serbia Esperanto-Ligo. Beograd, 1953.
  • Esperanto u    12    lekcija.    54 p.    12    x    18    cm.    2-a    eld. Serbia Esperanto-Ligo. Beograd, 1954.
  • Esperanto u    12    lekcija.    54 p.    12    x    18    cm.    3-a    eld. Nauĉna Knjiga. Beograd, 1955.
  • Esperanto u    12    lekcija.    54 p.    12    x    18    cm.    4-a    eld. Naučna Knjiga. Beograd, 1956.

Bibliografio redakti

Šaponjić M. (1972): 60 jaroj de la prezidanto de ISAE, Scienca Revuo,, 23, 5, 185-188. Beograd.

Darbellay, C. (1981): Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss.

Kavka, J. (1983): Božidar Popović: 70 (Scienca Revuo, n-ro 2-3 (144-145), vol. 34 (1983)

Vidu ankaŭ redakti

Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj

Referencoj redakti

  1. (angla) T. Milovanov, Life and scientific activity of professor Božidar Popoviĉ (1913-1993), Astronomia Observatorio, Belgrado.