Božena Sklenčková
ĉeĥa esperantisto
Božena SKLENČKOVÁ (naskiĝis la 18-an de aprilo 1897 en Číbuz, mortis la 15-an de septembro 1983) estis ĉeĥa esperantistino, citita en Enciklopedio de Esperanto EdE-S.
Božena Sklenčková | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Božena Dolanská |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1897 en Číbuz |
Morto | 15-an de septembro 1983 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Marie Ginzová ![]() |
Edz(in)o | Otto Sklenčka ![]() |
Infano | Ota Sklenčka ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Ŝi estis edzino de Otto Sklenčka, ĉefdelegito por Ĉeĥoslovakio, kaj fratino de esperantistino Marie Ginzová, sekve bofratino de Ota Ginz kaj onklino de Petr Ginz kaj izraela pentristino Chava Pressburger. Ŝia filo Ota Sklenčka fariĝis grava, tutnacie konata aktoro rolinta en 85 filmoj.
Esperantistino de 1919, ŝi kunlaboris en Teritoria Oficejo de UEA (librotenado, administrado de membroj de UEA, ĈAE), do ŝi helpis al sia edzo, kiu estris la oficejon. Ŝi kontribuis ankaŭ al Ĉeĥoslovaka Antologio.
Tradukoj
redakti- Karel Nový: Vizaĝo kontraŭ vizaĝo (Ĉehoslovaka Antologio, 1935, p. 362-367)
Bibliografio
redakti- Enciklopedio de Esperanto, Budapest 1933
- Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983
- Chava Pressburger: Deník mého bratra, Trigon 2004
- Chava Pressburger: Taglibro de mia frato, KAVA-PECH 2005 (noto sur p. 42 informas, ke aktoro Ota Sklenčka estas kuzo de Petr Ginz kaj Chava Pressburger)