Boabdilo

(Alidirektita el Boabdil)

Abū ʿAbd Allāh Muḥammad b. ʿAlī (أبو عبد الله محمد ابن علي) estis la lasta reĝo de la Regno de Granado, konata kiel Muḥammad la 11-a (estis la dek unua sultano kiu havis la nomon Muḥammad), membro de la nazaria dinastio, nomata de la kristanoj BoabdilBoabdil la Juna kaj populare konata en lia epoko per la surnomo الزغابي Al-Zugabi, "la Malfeliĉa". Boabdilo n. en (Granado en 1459? kaj m. en Fezo en 1533).

Boabdilo
El rey chico de Granada.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1459 (1459-01-01)
en Granado, Royal Standard of Nasrid Dynasty Kingdom of Grenade.svg Nazaria Granada Reĝlando
Morto 30-an de novembro 1493 (1493-11-30) (34-jara)
en Provinco Tlemecen, Flag of Algeria.svg Alĝerio
Religio islamo [#]
Ŝtataneco Nazaria Granada Reĝlando [#]
Familio
Dinastio Nazaria dinastio [#]
Patro Abu al-Hasan Ali, Sultan of Granada [#]
Patrino Aixa [#]
Gefratoj Carlos Salvador [#]
Edz(in)o Morayma [#]
Infanoj Isabel of Granada [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭ tre konata legendo de Andaluzio kies vereco ne eblas konfirmi en skribaĵoj, post la foriro de Granado survoje al la ekzilo en Alpujarras, en monteto la reĝo elturnis sian kapon por vidi la urbon lastafoje kaj ploris, aŭskultante de sia patrino la sultanino Aiŝa la vortojn "ploru kiel ino kion vi ne sciis defendi kiel viro". Pro tio la monteto ricevis la nomon Ve-spiro de la maŭro.

En sia ekzilo en Alpujarras, la sultano instaliĝis en la almeria vilaĝo Laujar de Andarax kiu estis lia lasta rezidejo en Iberio ĝis la definitiva foriro al Afriko.