Boato el trunko de Hanson

La Boato el trunko de Hanson estis Bronzepoka boato trovita en gruz-minejo en Shardlow en Derbyshire. Tiu boato el trunko troviĝas nun en Muzeo kaj artgalerio de Derby.

Boato el trunko de Hanson (longeco: 3 m./120 coloj) eksponata en Muzeo kaj artgalerio de Derby

Priskribo redakti

La boato el trunko estis malkovrita en la gruz-minejo Hanson en Shardlow, vilaĝo sude de Derby en 1998. La boato estis preskaŭ kompleta sed estis iomete damaĝita de la mineja maŝinaro antaŭ ol ĝia graveco estis identigita. La boato estis datita de 3500 jaroj a.K.. Bedaŭrinde la boato devis esti segita en malgrandajn sekciojn por ke ĝi povu esti transportata kaj konservata pro tio ke ĝi estis tro peza. Multo el la pezo estis ŝuldata al humideco kiu prezervis la lignon kaj malebligis ĝian putriĝon. La ligno estis malrapide sekigita ĉe la York Archaeological Trust post kiam ĝi estis mergita dum 18 monatoj en polietilena glikolo. Tiu ĥemiaĵo enpenetris la lignon kaj provizis forton.[1]

 
Dekoracia lancpinto de Irlanda formo

Nekutime, la boato ankoraŭ havis kargon de sablo-ŝtono de Bromsgrove kiu estis minita ĉe Kings Mills apude. La ŝtono estas supozeble destinita por plifortigi digvojon trans rivero Trent.[1] La boato kompletigis sian konservadon je kosto de 119,000 pundoj kaj nun troviĝas en Muzeo de Derby. Dua boato el trunko estis ankaŭ malkovrita en la minejo kvin jarojn poste sed ĝi estis re-enterigita por esti prezervita.[2]

La ekspono ĉe Muzeo de Derby ankaŭ inkluzivas metalajn trovaĵojn kiuj ankaŭ estis trovitaj pro minado ĉe Shardlow. La aĵoj plejparte datiĝas de meza Bronzepoko kaj estis kutime trovitaj de metal-detektoroj sur la minejaj transportoĉenoj kvankam en unu kazo la objekto estis identigita de kliento de sako da sablo kaj tiam eblis retrospuri la liver-ĉenon ĝis la minejo Shardlow. Pri la ilustrita lancpinto oni pensas ke ĝia formo estas influita de Irlanda arto kaj oni konsideras la lancpinton pli dekoracia ol praktika. Oni pensas ke la nombro da trovaĵoj de hakiloj kaj rompitaj rapiroj ŝuldiĝis al religiaj ofertoj kie valoraj eroj estis ĵetitaj en akvon.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hanson Log Boat Arkivigite je 2011-06-04 per la retarkivo Wayback Machine, Derby.gov.uk.
  2. Second log boat found near Derby, StonePages.com, citing Derby Evening Telegraph in 24 Nov 2003.
  3. Labels at Derby Museum

Eksteraj ligiloj redakti