Bob Hawke

23-a ĉefministro de Aŭstralio

Robert James Lee "Bob" Hawke, Sr. (9-a de decembro 1929 kaj mortis la 16-a de majo 2019) estis aŭstralia politikisto kiu estis la Ĉefministro de Aŭstralio kaj la estro de la Aŭstralia Laborista Partio el 1983 al 1991.

Bob Hawke
Persona informo
Robert Hawke
Naskiĝo 9-an de decembro 1929 (1929-12-09)
en Bordertown
Morto 16-an de majo 2019 (2019-05-16) (89-jaraĝa)
en Sidnejo
Tombo Macquarie Park Cemetery and Crematorium vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Northbridge vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de Okcidenta Aŭstralio • Universitata Kolegio • Aŭstralia Nacia Universitato • Perth Modern School • Universitato de Oksfordo • West Leederville Primary School • UWA Law School vd
Partio Aŭstralia Laborista Partio vd
Subskribo Bob Hawke
Familio
Patro Clem Hawke vd
Edz(in)o Blanche d'Alpuget • Hazel Hawke vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikata aktivulo • sindikatisto vd
Aktiva en Kanbero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post gradiĝi el la Universitato Oksfordo en 1956, Hawke aliĝis al la sindikataro Australian Council of Trade Unions (ACTU) kiel esploristo. Li iĝis responsa pri salajra arbitrado, kaj poste estis elektita Prezidento de ACTU en 1969, kie li plenumis senprecedencan nivelon de populareco. Post jardeko kiel ACTU Prezidento, Hawke anoncis intencon eniri en politiko, kaj estis tuj elektita al la Ĉambro de Reprezentantoj kiel Laborista Parlamentano el Wills.

Tri jarojn poste, li kondukis la Laboristan Partion al venko en la federacia baloto de 1983 kaj iĝis Ĉefministro de Aŭstralio. Li kondukis la Laboristan Partion al venko en tri pliaj balotoj nome en 1984, 1987 kaj 1990, kio faris lin la plej balote sukcesa Laborista Estro en la historio de Aŭstralio. La Registaro Hawke kreis sistemojn kaj sanzorgan Medicare kaj terzorgan Landcare, sistemon por kongruigi prezojn kaj enspezojn, formis la organizon APEK, flosigis la aŭstralian dolaron, senreguligis la financan sektoron, enkondukis la sistemon de familia helpo, anoncis la "Advance Australia Fair" kiel la oficiala nacia himno kaj iniciatis la emeritan pensipagon por ĉiuj laboristoj.

Hawke estis finfine anstataŭita kiel laborista partiestro fare de Paul Keating fine de 1991, kiu havigos al la laborista registaro rekordan kvinan sinsekvan venkon kaj rekordajn 13 jarojn en regado en 1993. Li restis ĝis nun la plej longdaŭra laborista funkcianta Ĉefministro, la tri plej longdaŭra funkcianta Ĉefministro de Aŭstralio kaj estas nune la plej aĝa vivanta iama Ĉefministro. Ĝis nun, li estas la nura aŭstralia ĉefministro kiu naskiĝis en Suda Aŭstralio.

Bibliografio redakti

  • Anson, Stan (1991). Hawke: An Emotional Life. Macphee Gribble.
  • Blewett, Neal (2000), 'Robert James Lee Hawke,' in Michelle Grattan (eld.), Australian Prime Ministers, New Holland, Sydney, New South Wales, pages 380–407. ISBN 1-86436-756-3
  • Bramston, Troy; Ryan, Susan (2003). The Hawke Government : A Critical Retrospective. Pluto. ISBN 1-86403-264-2.
  • d'Alpuget, Blanche (1982). Robert J Hawke. Schwartz. ISBN 0-86753-001-4.
  • Davidson, Graham; Hirst, John; MacIntyre, Stuart (1998). The Oxford Companion to Australian History. Oxford University Press. ISBN 0-19-553597-9.
  • Edwards, John (1996). Keating, The Inside Story. Penguin. ISBN 0-14-026601-1.
  • Hawke, Bob (1994). The Hawke Memoirs. Heinemann. ISBN 0-85561-502-8.
  • Hurst, John (1983). Hawke PM. Angus & Robertson. ISBN 0-207-14806-6.
  • Jaensch, Dean (1989). The Hawke-Keating Hijack. Allen and Unwin. ISBN 0-04-370192-2.
  • Kelly, Paul (1992). The End of Certainty: The story of the 1980s. Allen & Unwin. ISBN 1-86373-227-6.
  • Mills, Stephen (1993). The Hawke Years. Viking. ISBN 0-670-84563-9.
  • Richardson, Graham (1994). Whatever It Takes. Bantam. ISBN 1-86359-332-2.

Eksteraj ligiloj redakti