Bob James (naskiĝis la 25-an de decembro 1939 en Marshall/Misurio) estas usono pianisto, muzikklavaristo kaj muzikaranĝisto. Li estis komence de la 1970-aj jaroj reprezentanto de kruciĝomuziko, poste ankaŭ de glata ĵazo kaj ricevis Gremion.

Bob James
Persona informo
Naskonomo Robert McElhiney James
Naskiĝo 25-an de decembro 1939 (1939-12-25) (84-jaraĝa)
en Misurio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de MiĉiganoBerklee College of Music
Okupo
Okupo klavaristo • aranĝistokomponistopianisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto
TTT
Retejo http://bobjames.com
vdr

Vivo kaj verkado redakti

James magistriĝis en 1962 pri kompozicio ĉe la Universitato je Miĉigano, laboris tiam tri monatojn ĉe Maynard Ferguson kaj ekde 1963 ĝis 1968 kiel pianisto kaj muzikaranĝisto por Sarah Vaughan. En 1962 li gajnis la konkurson ĉe Collegiate Jazz Festival; kiel premio ekestis - kun Quincy Jones kiel produktisto – lia unua muzkalbumo Bold Conceptions por diskeldonejo Mercury, kuninterpretaĵoj de „Nardis“,, verko de Miles Davis, kaj de du propraj komponaĵoj, „Quest“ kaj „Trilogy“. En 1965 li verkis per triopo kun Barre Phillips kaj Cleve Pozar albumon por ESP-Disk (Explosion), je kiu li verkis antaŭe produktitajn elektronikajn sonbendojn. Post tio li verkis kiel studiomuzikisto i. a. kun Quincy Jones, Dionne Warwick kaj Roberta Flack.

En la jaro 1973 li fariĝis muzikaranĝisto de Creed Taylor por CTI; al multaj albumoj de eldonejo CTI li kontribuis aranĝaĵojn por blov- kaj arĉinstrumentoj, ekzemple por Eric Gale, Hank Crawford kaj Stanley Turrentine, sed ankaŭ ekz. por kelkaj el la plej sukcesaj produktaĵoj de Grover Washington la pli juna. Ekde 1974 ĝis 1977 li liveris kvar diskojn je propra nomo (One, Two, Three, BJ4), kiuj nuntempe post ĝenerala valorigo de kunfandomuziko el la 1970-aj jaroj ĝuas mitan renomon. La elspeze produktita muziko lerte kunfandas ĵazerojn kun elementoj el klasika kaj populara muziko.

Ekde la malfruaj 1970-aj jaroj Bob James pli kaj pli ŝanĝis sian stilon, transiris al Columbia kaj sin turnis pli prefere al nuntempa ĵazo kaj al glata ĵazo. Liaj albumoj - ofte kun akompano de arĉinstrumentoj aŭ bandego – fariĝis pli melodiemaj, testis tamen ĉiam ege influitaj de ĵazo. Ĉi tiu evoluo sin montras precipe en lia verkado kiel membro de la ensemblo Fourplay, sed ankaŭ en lia kunmuzikado kun aliaj muzikistoj de ĉi tiu ĝenro, ekz. Earl Klugh, Kirk Whalum aŭ Dave McMurray.

James tamen ankaŭ koncertis resp. koncertas kadre de veraj ĵazbandoj kaj ankaŭ kiel solopianisto.

Diskaro redakti

  • 1962 Bold Conceptions (Mercury)
  • 1965 Explosions (ESP-Disk)
  • 1974 One (CTI)
  • 1975 Two (CTI)
  • 1976 Three (CTI)
  • 1977 BJ4 (CTI)
  • 1977 Heads (Tappan Zee / Columbia)
  • 1978 Touchdown (Tappan Zee / Columbia)
  • 1979 Lucky Seven (Tappan Zee / Columbia)
  • 1979 One On One (kun Earl Klugh) (Tappan Zee / Columbia)
  • 1980 All Around The Town (Live) (Tappan Zee / Columbia)
  • 1980 H (Tappan Zee / Columbia)
  • 1981 Two Of A Kind (kun Earl Klugh) (Capitol)
  • 1981 Sign Of The Times (Tappan Zee / Columbia)
  • 1982 Hands Down (Tappan Zee / Columbia)
  • 1983 The Genie
  • 1983 Foxie (Tappan Zee / Columbia)
  • 1984 12 (Tappan Zee / Columbia)
  • 1986 Double Vision (kun David Sanborn) (Warner Bros.)
  • 1987 Obsession (Warner Bros.)
  • 1988 Ivory Coast (Warner Bros.)
  • 1990 Grand Piano Canyon (Warner Bros.)
  • 1994 Restless (Warner Bros.)
  • 1995 Straight Up (Warner Bros.)
  • 1996 Joined At The Hip (Warner Bros.)
  • 1997 Playin' Hooky (Warner Bros.)
  • 1999 Joy Ride (Warner Bros.)
  • 2001 Dancing On The Water (Warner Bros.)
  • 2002 Morning, Noon and Night
  • 2003 Take It From the Top
  • 2003 Hi-Fi
  • 2005 Essential Collection: 24 Smooth Jazz Classics
  • 2006 Urban Flamingo
  • 2007 Angels of Shanghai
  • 2008 Christmas Eyes (kun filino Hilary James)

Eksteraj ligiloj redakti