Bobentrikilo estas ilo por fari trikŝnuretojn. Plej ofte ĝi estas farita el ligno. Laŭ la meza akso ekzistas boraĵo, el kies malsupra malfermo elvenas la trikita ŝnureto. Ĉe la supera malfermo troviĝas de 4 ĝis 8 hokoj, kiuj ebligas la trikadon.

Tradicia germana bobentrikilo

La lanfadeno estas volvita unue sur la hokojn, poste metita super la maŝon, kiu estas per trikilo tiritaj super la hokon kaj falas en la centron. Laŭvice oni daŭrigas.

Eblas uzi ne nur lanon por triki per bobentrikilo, sed ankaŭ aliajn materialojn kiel kotonaj aŭ aliaj fadenoj.

Simpla bobentrikilo povas esti memfarita el malplena fadenbobeno kaj kvar enmartelitaj najloj.

La signifo de la germana nomo "Strickliesel" estas trikanta Liesel (virina persona nomo). Duonaŭtomata varianto nomiĝas en la germana "trikmuelilo".

Eksteraj ligiloj redakti