Boccaccio '70 estas itala filmo de 1962 produktita de Carlo Ponti kaj reĝisorita de Mario Monicelli, Federico Fellini, Luchino Visconti kaj Vittorio De Sica el ideo de Cesare Zavattini. Ĝi estas antologio de kvar epizodoj, po unu el ĉiu reĝisoro, ĉiuj pri diferenca aspekto de moralo kaj amo en la modernaj tempoj laŭ la stilo de Giovanni Boccaccio.

Boccaccio '70
antologifilmo
Originala titolo Boccaccio '70
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1962
Ĝenro komedia filmo, amafera filmo, fantasta filmo
Kameraado Otello Martelli, Armando Nannuzzi, Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Vittorio De Sica • Luchino Visconti • Federico Fellini • Mario Monicelli
Produktisto(j) Carlo Ponti • Tonino Cervi
Scenaro Giovanni Arpino • Italo Calvino • Suso Cecchi d'Amico • Ennio Flaiano • Goffredo Parise • Tullio Pinelli • Cesare Zavattini • Federico Fellini • Brunello Rondi • Luchino Visconti
Filmita en Europa • Milano
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Anita Ekberg • Romy Schneider • Sophia Loren • Marisa Solinas • Peppino De Filippo • Tomás Milián • Paolo Stoppa • Romolo Valli • Polidor • Dante Maggio • Suso Cecchi d'Amico • Luigi Giuliani • Nando Angelini • Mario Passante • Silvio Bagolini • Alberto Sorrentino • Valentino Macchi
IMDb
vdr

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Epizodoj redakti

Renzo e Luciana redakti

Reĝisorita de Mario Monicelli. Verkita de Giovanni Arpino, Italo Calvino, Suso Cecchi d'Amico kaj Monicelli mem. Muziko de Piero Umiliani. Kun Marisa Solinas kaj Germano Giglioli.

En Renzo e Luciana (Renzo kaj Luciana) juna paro klopodas kaŝi sian geedzecon kaj supozitan gravedecon de la edzino pro la drakonaj reguloj de la laborloko, kiuj malpermesas dungitojn geedziĝi kaj havi filojn.

Tiu unua epizodo estis inkludita nur en la itala distribuado de la filmo. Solidare al Monicelli, la aliaj tri reĝisoroj ne irias al la Kinfestivalo de Cannes por la prezentado de la filmo.

Le Tentazioni del Dottor Antonio redakti

Reĝisorita de Federico Fellini. Verkita de Fellini, Ennio Flaiano kaj Tullio Pinelli. Muziko de Nino Rota. Kun Peppino De Filippo kaj Anita Ekberg.

En Le Tentazioni del Dottor Antonio (La tento de Dro. Antonio) Dro. Antonio Mazzuolo, mez-aĝa viro, estis preninta la taskon iĝi la protektanto de la moralo de Romo el tio kion li vidas kiel malmoralo tra la tuta urbo. La doktoro (per sia malgranda aŭto Fiat ekipita per polica lumigilo) faras sian unu-homan krucmiliton – ekzemple lumigante al amantoj en parkitaj aŭtoj kaj per similaj agoj. Lia kloro ne vidas limojn kiam provoka reklama afiŝego de Anita Ekberg kun la moto "trinku pli da lakto" estas metita en parko proksime al lia loĝejo.

Il Lavoro redakti

Reĝisorita de Luchino Visconti. Verkita de Suso Cecchi d'Amico kaj Visconti. Muziko de Nino Rota. Kun Romy Schneider kaj Tomas Milian.

Il Lavoro (La laboro) temas pri aristokrata paro kiu finigas sian kunvivadon kaj geedzecon post la dominema edzo estas kaptita vizitanta prostitutinojn fare de gazetaro.

La Riffa redakti

Reĝisorita de Vittorio De Sica. Verkita de Cesare Zavattini. Muziko de Armando Trovajoli. Kun Sophia Loren.

En La Riffa (La loterio) timida loterivenkinto pasigas unu nokton kun la seksalloga Zoe (Sophia Loren). Zoe, tamen, havas aliajn planojn.

Eksteraj ligiloj redakti