Bodnegg
Bodnegg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ravensburg kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 3197 loĝantojn.
Bodnegg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Tübingen | |||||
Distrikto | Distrikto Ravensburg | |||||
Komunumaro | Gemeindeverwaltungsverband Gullen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07520 | |||||
Poŝtkodo | 88285 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7981 | |||||
Aŭtomobila kodo | RV | |||||
Oficiala Municipokodo | 08436018 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Christof Frick | |||||
Adreso de la administrejo | Kirchweg 4 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 3197 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 43′ N, 9° 41′ O (mapo)47.719.6894444444444Koordinatoj: 47° 43′ N, 9° 41′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 620 m | |||||
Areo | 24,56 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.bodnegg.de | |||||
Bodnegg estas membro de la komunum-administra ligo Gullen, kies administra sidejo estas en Grünkraut.
La komunumo situas inter Supra Ŝvabio kaj Okcidenta Algovio kaj distancas po ĉirkaŭ 15 km de la distrikta ĉefurbo Ravensburg, de Wangen im Allgäu kaj de Tettnang. Ĝiaj partoj altas inter 519 kaj 700 metrojn super marnivelo. De monteto Kirchberg, 640 m alta, videblas la Konstanca Lago kaj iuj svisaj kaj aŭstraj montoj.
Najbaraj komunumoj estas urbo Ravensburg kaj la komunumoj Amtzell, Grünkraut kaj Waldburg en distrikto Ravensburg kaj urbo Tettnang kaj komunumo Neukirch en distrikto Bodenseekreis.
Komunuma partnerecoRedakti
La komunumo Bodnegg havas komunuman partnerecon kun la komunumo Vouvry de la Distrikto Monthey en la Kantono Valezo de Svislando.