Bodorová (hungare Bodorfalva) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.

Bodorová
hungare: Bodorfalva
municipo
Oficiala nomo: Bodorová
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Turčianske Teplice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Turiec
Rivero Dolinka
Situo Bodorová
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 16″ N 18° 50′ 56″ O / 48.90444 °N, 18.84889 °O / 48.90444; 18.84889 (mapo)
Areo 5,114 km² (511,4 ha)
Loĝantaro 252 (31.12.2010)
Denseco 49,28 loĝ./km²
Valkaldrono Turčianska kotlina
Unua skribmencio 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 45
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj TR
NUTS 512095
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Bodorová
Retpaĝo: www.bodorova.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Bodorová situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kremnica-Martin. La lasta urbo troviĝas je 23 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1265 en formo "Vida". Ĝis la 15-a jarcento la kampoj apartenis al familio Vida. La pli nova hungara formo "Bodarfalwa" aperis en 1534. En 1720 oni komputis tie 11 familiojn. En 1785 132 vilaĝanoj loĝis en 16 domoj, en 1828 128 vilaĝanoj loĝis en 18 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bodorfalva 180 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bodorová 252 homoj, (245 slovakoj).