Bogno

komunumo de Svislando

Bogno estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 144 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Bogno
Blazono de Bogno
Blazono de Bogno
Blazono de Bogno
La Monto Cima di Fojorina kun Bogno
La Monto Cima di Fojorina kun Bogno
La Monto Cima di Fojorina kun Bogno
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sonvico
Koordinatoj  46° 5′ 29″ N 9° 3′ 51″ O / 46.09139 °N, 9.06417 °O / 46.09139; 9.06417 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 29″ N 9° 3′ 51″ O / 46.09139 °N, 9.06417 °O / 46.09139; 9.06417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 144
Areo 4,21 km²
Alteco 960 m super marnivelo
Poŝtkodo 6951
Komunumkodo 5155
Mapo de Bogno
Mapo de Bogno
Mapo de Bogno

Geografio redakti

Bogno situas en la supra parto de la Valo de Colla, proksimume 12 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Lugano en la fontregiono de la rivero Casserate. De Bogno la nur piede pasebla Montpasejo San Lucio kondukas al la itala komunumo Carvegna. Krom la vilaĝo Bogno al la komunumo apartenas diversaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,21 km², de kiuj 57,6% estas kovritaj de arbaro, 18,5% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bogno limas en okcidento kaj nordo al Valcolla, en nordoriento al Cavargna (CO, Italio), en sudoriento al Val Rezzo (CO, Italio), kaj en sudo al Certara.

Trafiko redakti

Bogno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Bogno pasas kurba vojo de Sonvico al Valcolla. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Pere de buslinio de Tesserete al Certara la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bogno datiĝas el la 13-a jarcento kiel Bonio. Bogno estiĝis kiel tutjara setlejo dum mezepoko el alpopaŝtejo de la loĝantaro de la bieno Sonvico kaj de la Valo de Colla. La preĝejo San Roco estis menciita la unuan fojon en la jaro 1591 kaj grandigita en 1780. En la jaro 1811 la paroĥo Bogno disiĝis de la paroĥo Colla. Nuntempe ekzistas projekto pri kunigo de la komunumo Bogno kun la najbaraj komunumoj kaj ties integriĝo al la komunumo kaj urbo Lugano.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti