Bogoto

ĉefurbo de Kolombio
(Alidirektita el Bogotao)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bogoto (apartigilo).

Bogoto (hispane Bogotá, bogoTA, oficiale Bogotá, Distrito Capital, mallongigita Bogotá, D. C.,[1][2] Ĉefurba Distrikto Bogoto, dum la epoko de hispana koloniado kaj denove de 1991 ĝis 2000 renomita denove Santafé de Bogotá,[3] Sankta Fido de Bogoto) estas la ĉefurbo de la lando Kolombio kaj de ties provinco (departemento) Cundinamarca (Kundinamarko). Ĝi estas administraciita kiel Ĉefurba Distrikto, kaj ĝuas aŭtonomecon por la administrado de siaj interesoj ene de la limoj de la Konstitucio kaj de la leĝaro.[1][4] Diference disde la ceteraj distriktoj de Kolombio, Bogoto estas teritoria ento unuaranga, kun la administraciaj atributoj kiujn la leĝaro havigas al la departementoj.[5] Ĝi estas konstituita de 20 suburboj kaj ĝi estas la politika, ekonomia, administracia, industria, arta, kultura, sporta kaj turisma centro de la lando.[6][7][8][9]

Bogoto
hispane Bogotá
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Bogotá Distrito Capital
Deveno de nomo: De la muiska lingvo. "Bacatá" aŭ Bakata.
Kromnomo: Ateno de Sud-Ameriko
Ŝtato Kolombio Kolombio
Historia regiono Vicreĝlando de Nova Granado
Montaro Andoj
Konstruaĵoj Nacia Muzeo de Kolombio, Preĝejo de la Porciúncula
Rivero Bogoto
Situo Bogoto
 - alteco 2 625 m s. m.
 - koordinatoj 04° 35′ 53″ N 74° 04′ 33″ U / 4.59806 °N, 74.07583 °U / 4.59806; -74.07583 (mapo)
Areo 1 587 km² (158 700 ha)
Loĝantaro 7 434 453 (2011)
 - de metropolo 9 600 000
Denseco 4 684,6 loĝ./km²
Parkoj Parko El Tunal, Parko Simón Bolívar
Fondita 6-a de aŭgusto 1538
 - fondinto Gonzalo Jiménez de Quesada
Urbestro Claudia López Hernández Ganso

(ekde 1-a de januaro 2020)

Horzono UTC (UTC-5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 00571
Aŭtokodoj BOG
Manĝaĵo Ajiaco
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Kolombio
Vikimedia Komunejo: Bogotá D. C.
Retpaĝo: www.bogota.gov.co
Map
Tipa strateto en Bogoto

En 1999 la urbo havis 6 276 000 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 7 743 955 loĝantoj sur areo de 1 578 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 907 loĝantoj/km² (pli detalajn informojn vidu sube en la ĉapitro pri demografio). La teritorio havas komunan limon kun Cota, Colombia, Soacha, Chía, Funza kaj Mosquera. La pli larĝa metropola areo de Bogoto en 2005 atingis 9 285 331 loĝantojn[10] kaj en 2016 ĉirkaŭ 9 740 000 loĝantojn.

La urbo estis fakte fondita de la hispana konkistadoro Gonzalo Jiménez de Quesada la 6-an de aŭgusto 1538 kiel ĉefurbo de Nova Granado (Nuevo Reino de GranadaReino de la Nueva Granada) sub la nomo "Santa Fe" (sankta fido), laŭ sia devena urbo en Hispanio. Tio okazis post malfacila ekspedicio tra la Andoj. Jura fondado (laŭ kolonia hispana juro) sekvis en 1539, fare de Sebastián de Belalcázar kaj Nikolaus Federmann.

Bogoto estas la tria ĉefurbo plej alta de Sudameriko (post La-Pazo kaj Kito), ĉar ĝi troviĝas averaĝe je 2.625 metroj super la marnivelo. Ĝi estas situa en la centro de Kolombio, en la natura regiono konata kiel sabana de Bogotá, kiu formas parton de la altebenaĵo altiplano cundiboyacense, formaĵo situa en la montaro Orienta de Andoj.

Ĝi havas longon de 33 km el sudo norden, kaj larĝon de 16 km de oriento okcidenten.[11] Kiel ŝtata ĉefurbo, ĝi estas hejmo de la plej althierarkiaj institucioj de la branĉoj plenuma (Prezidenteco de la Respubliko), leĝofara (Kongreso de Kolombio, nome parlamento) kaj juĝista (Corte Suprema de Justicia aŭ Supera Tribunalo, Corte Constitucional aŭ Konstitucia Tribunalo, Consejo de Estado aŭ Ŝtata Konsilantaro kaj Consejo Superior de la Judicatura aŭ Spera Juĝista Konsilantaro).

Laŭ The Economist, en la ekonomia nivelo, Bogoto elstaras pro sia ekonomia fortikeco asocia al la grando de sia produktiveco, la facilaĵoj por krei entreprenoj kaj fari negocojn, la financa matureco, la allogo al tutmondaj entreprenoj kaj la bona kvalito de sia homa kapitalo.[12][13] Ĝi estas la ĉefa merkato de Kolombio kaj de la Anda Mondoregiono, kaj la unuaranga destino de la rekta eksterlanda investado kiu alvenas al Kolombio (70 %).[14][15] Ĝi havas la plej grandan laŭnoman malnetan enlandan produkton kaj por persono de la lando, al kio havigas la plej parton de la totalo enlanda (24,5 %),[16] kaj ĝi estas la sesa urbo laŭ grando de la MEP en Latinameriko (de ĉirkaŭ 106 678 milionoj da usonaj dolaroj) kun MEP por persono de 11 594 usonaj dolaroj kaj MEP PPA por persono de 20 120 usonaj dolaroj,[17] same ĝi estas la entreprena platformo plej granda de Kolombio kie okazas la plej parto de la entreprenaj iniciatoj altnivelaj.[13]

La flughaveno de la urbo, nome Aeropuerto Internacional El Dorado, tiel nomata laŭ la mita Eldorado, ĝi havas la plej grandan volumon de transportita kargo en Latinameriko, kaj estas la dua laŭ kvanto de transportitaj personoj.[18]​ Ĝi estas la urbo de Kolombio kun la plej granda nombro de universitatoj (114) kaj centroj de esplorado.[19]​ Ĝi ĝuas ampleksan kulturan proponaron reprezentita per granda kvanto de muzeoj, teatroj kaj bibliotekoj, kio havigis al ĝi la rekonon kiel "Sudamerika Ateno."[20]

Nomo redakti

La nomo "Bogotá", kiu poste estis aldonita, devenas de indiĝena vorto "bagata", kiu signifas proksimume "ejo ekster kampolaboro" (hispane "cercado fuera de la labranza"). Aliaj nomoj de la setlejo estis Muequetá ([mŭeketA] "savano de kamplaboro", hispane "sabana de la labranza") kaj Funza (potenca viro). Funza nun estas la nomo de najbara municipo de Bogoto kaj de rivero kun impona akvofalo, 145 metrojn alta. Inter 1991 kaj 2000 la plena nomo de la urbo estis Santafé de Bogotá. Ĝia devizo estas "2600 metrojn pli proksima al la steloj" (2600 metros más cerca de las estrellas).

Historio redakti

 
Jimenez-avenuo
 
Kolombia Nacia Kapitolo

La kolonia tempo redakti

Antaŭ la alveno de eŭropanoj en la regiono, kie nun estas la urbo, estis indiana urbo nomata Bacatá (alta kampo). Kiam Jiménez de Quesada je la 6-a de aŭgusto 1538 fondis kolonian urbon, li unue donis al ĝi la nomon Nuestra Señora de la Esperanza (nia sinjorino de la espero), sed tiu nomo neniam estis oficiala, ĉar la jura konfirmo en 1539 uzis la nomon Santa Fé. La urbo tiam estis jura sidejo de la hispana vicreĝlando Nueva Granada (Nova Granado).

La urbo atingis grandan signifon, kvankam ĝi – male al sia konkuranto Cartagena de Indias – ne estis marhavena, sed situis en alta montaro kaj ne estis facile atingebla.

La 19-a jarcento redakti

La germana esploristo Alexander von Humboldt, kiu vizitis la urbon de 1800 al 1804, nomis ĝin "sudamerika Ateno" pro ĝiaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. Tiutempe naskiĝis, precipe inter la kriola loĝantaro, sendependisma movado, kiu je la 20-a de julio 1810 atingis la unuan sendependecon de Kolombio, sed ne povis teni ĝin.

En 1819 la vicreĝlando iĝis definitive sendependa de Hispanio kaj alprenis la nomon Granda Kolombio. Prezidento iĝis Simón Bolívar; Santa Fé iĝis ĉefurbo kaj alprenis la indiĝenan nom-aldonon Bogotà. La tiutempa ŝtato Granda Kolombio en 1830 disiĝis al Nov-Granado (ekde 1861 Kolombio), Ekvadoro kaj Venezuelo. Santa Fé de Bogotà restis ĉefurbo de la unua.

En 1863 estis kreita federacia konstitucio; la lando tiam nomiĝis "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio". Prepare al tio oni kreis jam la 23-an de junio 1863 apartan, ekster-departementan federacian distrikton ĉirkaŭ Bogoto (Distrito Federal de Bogotá). En 1864 tiu distrikto tamen estis re-aligita al Kundinamarko (tiam suverena subŝtato).

Alia konstitucio en 1886 kreis centrisman respublikon Kolombio kaj tiel refortigis la rolon de Bogoto.

La 20-a jarcento redakti

 
Per la murdo de la populara liberala politikestro Jorge Eliécer Gaitán, komencis la tumulto nomita El Bogotazo.
 
Transmilenio, amasa transporto sistemo

En 1902 finiĝis trijara interna milito ("miltaga milito"), la urbo paciĝis. En 1905 ĝi havis ĉirkaŭ 100.000 loĝantojn. Ĝi tiam kreskis pro urb-evoluigaj projektoj, ekzemple la konstruado de la Universitata Urbo en la 1930-aj jaroj. Ekde 1940 la svisa arĥitekto Le Corbusier influis la konstrustilon.

Je la 11-a de aprilo 1905 la Federacia Distrikto ĉirkaŭ Bogoto estis rekreita kiel ""ĉefurba distrikto" (Distrito Capital). En 1910 ĝi denove estis dissolvita kaj re-enigita al Kundinamarko. Nur la 17-an de decembro 1954 ĝi estis rekreita kiel "speciala distrikto" (Distrito Especial).

En aprilo 1948 en Bogoto okazis la fonda kunveno de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (fonda akto je la 30-a de aprilo), surbaze de la antaŭa Interamerika Pakto pri Interhelpo. Sed je la 9-a de aprilo Jorge Eliécer Gaitán, prezidenteca kandidato de la liberaluloj, estis murdita. Sekvis plurtagaj ribeloj (nomataj bogotazo). Post tio la perfortemo en la urbo malkreskis; homoj eĉ almigris fuĝe de perfortaj konfliktoj en aliaj partoj de la lando.

Kiam la armea registaro (ekde 1953) decidis la konstruadon de la internacia flughaveno El Dorado okcidente de la urbo, la kreskado de Bogoto koncentriĝis tiuflanke. En 1957 la armea diktaturo finiĝis; sekvis komuna registaro de la konservativuloj kaj la liberaluloj, nomata "Frente Nacional" (nacia fronto).

Je la 6-a de novembro 1985 denove perforta atendo skuis la urbon. La gerilaro M-19 (Movimiento 19 de Abril = movado de la 19-a de aprilo) atakis la justican palacon kaj konkeris ĝin. Dum la bataloj kaj la rekonkero mortis centoj da homoj.

La 5-an de julio 1991 la registaro decidis reŝanĝi la nomon de la "speciala distrikto" (Distrito Especial) ĉirkaŭ Bogoto al "ĉefurba distrikto" (Distrito Capital) kaj tute sendependigi ĝin de la departemento Kundinamarko. De tiam Bogoto konsistas el 20 administraj unuoj (kvartaloj). La historia centro nun estas la unuo La Candelaria, kreita en 1977.

Geografio redakti

 
Mapo de la Localidades de Bogotá.
 
Lago Ĉisakao en la Paramo de Sumapaz
 
Orientaj montetoj.

Bogoto estas situa sur la Bogota Savano, sur la altebenaĵo altiplano cundiboyacense, nome ebenaĵo situa averaĝe je 2630[21] msm kaj ties montaraj zonoj atingas de 2400 m al 3250[21] msm, kio faras ĝin la megalopolo plej alta de la mondo kaj la tria landa ĉefurbo post Kito kaj La Paz. Ĝi havas totalan areon de 1776 km² kaj urban areon de 307 km².[21] La teritorio kie kuŝas la urbo estis iam lago. Je tio montras pruvaron la malsekejoj de Bogoto kiuj kovras kelkajn sektorojn ne-urbanizitaj de la savano kaj en la localidad de Suba. Je la alveno de la unuaj konkistadoroj tiu teritorio estis kovrita de marĉoj.

En tiu teritorio estas la paramo de Sumapaz, unu el la plej grandaj de la mondo, situa en la localidad de Sumapaz, al kiu ĝi donis nomon; tiu paramo estas parto de la natura kaj antikva regiono administracia de Sumapaz, de la departemento Kundinamarko.[22]

Bogoto limas sude kun la departementoj Meta (tra Guamal, Cubarral kaj La Uribe) kaj Huila (tra Colombia), norde kun la municipo Chía [CHIa], okcidente kun la rivero Bogoto kaj la municipoj Cota, Funza, Mosquera, Soacha (urba sono), Pasca, San Bernardo, Arbeláez, Cabrera kaj Venecia (rura zono) de la departemento Kundinamarko. Oriente ĝi atingas ĝis la Orientaj Montetoj kaj la municipoj La Calera, Chipaque, Choachí, Gutiérrez, Ubaque, Une.[21] Ĝi estas limigita de montara sistemo en kiu elstaras la montoj Monserrate (3152 msm de alto) kaj Guadalupe (3250 msm de alto) oriente de la urbo. Ĝi troviĝas komunikita kun la monto Monserrate pere de la servoj de transporto de aertelfero kaj funikularo.

Ĝi plej longa rivero estas la rivero Bogoto, kiu el kelkaj jardekoj prezentas altajn nivelojn de poluado, kaj tiele la urba registaro proponis variajn projektojn de senpoluigo.[23][24] Aliaj gravaj riveroj de la urbo estas la rivero Tunjuelo, kiu fluas tra la sudo de la urbo, la rivero San Francisco (Sankta Francisko), la rivero Fucha [FUĉa], la rivero Juan Amarillo (Flava Johano) aŭ Salitre, kiuj elfluas siavice en la rivero Bogoto.

La zono kie situas la urbo, kiu korespondas al la Sudamerika tektona plato, prezentas gravan tertreman aktivecon, el kiuj originiĝis la tertremoj kiujn la areo suferis dum sia historio, almenaŭ tiuj registritaj en 1785, 1827, 1917 kaj 1948. Tiuj du lastaj, sumitaj al kelkaj incendioj, detruis grandan parton de la kolonia areo de la antikva Santafé (nuna Bogoto).

Krome kvankam ankoraŭ plue estas municipoj apartenantaj al la departemento Kundinamarko, la setlejoj Soacha, Zipaquirá, Facatativá, Chía, Mosquera, Madrid, Funza, Cajicá, Sibaté, Tocancipá, La Calera, Sopó, Tabio, Tenjo, Gachancipá kaj Bojacá estis konsiderataj kiel parto de la Metropola areo de Bogoto en la lasta landa censo realigita de la DANE en 2005.[25]

Estas integritaj ankaŭ, kunurbigitaj al ĝia teritorio (tio estas sen propraj impostoj), Soacha kaj Sibaté ĝis la alveno al la Akvofaloj de Tekendama kaj la Bestoĝardeno de Sankta Kruco en la pagejo Ĉusakao ĉe la suda parto. En la norda parto ĝis la Ponto de la Komuno en la limo kun Chía. En la okcidento ĝis la pagejo Siberia absorbante la teritorion de la Metropola Parko La Florida kaj parto de Cota. En la oriento estas La Calera.

Klimato redakti

 
Dum la pluvsezono, la ŝtormoj povas generi hajlon.

Pro sia granda alteco, Bogoto havas klimaton malvarma de montaro; pro sia malalta latitudo, ĝi prezentas malgrandan temperaturan osciladon laŭlonge de la jaro. La temperaturoj regule oscilas inter 6 kaj 22 °C, kun jara averaĝo de 14 °C.

Pro sia situo proksime de la Ekvatoro, ĝi havas nur du sezonojn: nome pluva kaj seka; la precipitaĵo estas abunda el marto al majo kaj el oktobro al novembro, koincide preskaŭ kun la ekvinoksoj de printempo kaj aŭtuno de la norda hemisfero, respektive, ĉar la suno trapasas la ekvatoran linion kaj la suna radiado estas pli granda, pliiĝante la varmon en la ĝangalo kaj favorante la formadon de ŝtormoj en la anda-montara zono.

 
La urbo Bogoto dum malofta sunluma tago.

Kontraste, la plej sekaj sezonoj de la jaro estas el inter januaro al februaro kaj el julio al aŭgusto. La nebulo estas la plej ofta akva meteo: estas 220 tagoj kun nebulo jare.[26]

La falo de hajlo estas malofta ekstrema fenomeno,[27] kiu okazas averaĝe nur trifoje jare —inter 1939 kaj 2008 oni registris 231 okazaĵojn—.[28] La ŝtormoj de hajlo okazas vespere dum la pluvsezonoj,[27] kiam okazas la rapida disvolviĝo de aroj da nuboj nimbus-kumulusoj kiuj estas rilataj kun la formado de uraganoj; ili ankaŭ okazigas fortan malaltigon de la temperaturo en la tuŝitaj zonoj, ofte draste, ĉar ili povas malaltiĝi ĝis preskaŭ 20 gradoj dum malpli ol unu horo.[27]

La plej ekstremaj temperaturoj registritaj ene de la limoj de la urbo estis de 30.0 °C kaj −7.1 °C, ambaŭ registroj de la meteo-stacio de la Flughaveno Guaymaral.[29]

La 8an de februaro 2017 Bogoto registris temperaturon de 25,1 °C, nome la plej alta en la urbo en la lastaj 60 jaroj laŭ la Instituto de Hidrología, Meteorología y Estudios Ambientales (Ideam).[30]

Demografio redakti

 
Loĝantaro de Bogoto (nur ene de la perimetro de la Ĉefurba Distrikto)
1938 325.650
1951 715.250
1964 1.697.311
1973 2,855,065
1985 4.236.490
1993 5.484.244
2005 6.778.691
2010 7.363.782
Loĝantoj de Bogoto.
 
Bogoto estas la plej loĝata urbo de Kolombio kaj unu de la plej loĝataj en Latinameriko.
 
Nokta vidaĵo de Bogoto el la Monto Monserrate.

Laŭ informoj de la DANE, en la jaro 2010 Bogoto enhavis 7 363 782 loĝantojn, kun projekcio en 2017 de 8 080 734 loĝantoj,[31] kio atingas en ĝia metropola areo 9 285 331 loĝantojn.[32] Ĝi havas loĝdenson proksimume de 16 470 loĝantoj por kvadrata kilometro.[33] La 47,8 % de la loĝantaro estas viroj kaj 52,2 % virinoj. La urbo havas la indicon de analfabeteco plej malalta de la lando kun 3,4 % en la loĝantaro pli aĝa ol 5 jaroj.

Ĝi estas la plej granda aglomeraĵo de personoj de la lando, superante laŭ pli ol 21 % la duan le landa nivelo: nome la departemento Antioquia inkludita ĝia ĉefurbo (6 065 846 loĝantoj).

La publikaj servoj havas altan plenumon, nome 99,4 % de la loĝejoj havas servon de elektra energio, dum ĉirkaŭ 98,6 % havas servon de trinkakvo kaj 87,8 % de komunikeblo telefona.[31] En la jaro 2013 la 10,3 % de la loĝantoj troviĝis en situacio de malriĉeco,[34] kio estas la plej malalta indico inter ĉiuj la administraciaj dividaĵoj de la lando, kontraŭ tutlanda averaĝo de 30,6 %.[34]

En Bogoto, same kiel ĉe la tuta cetero de la lando, la procezo de akcelita urbanizado ne rilatas nur al la industriiĝo, ĉar ekzistas komplikaj politikaj kaj sociaj tialoj kiel la rilato inter malriĉeco kaj perforto (enlanda milito), kiuj estis kaŭzo de la migrado el la kamparo al la urbo laŭlonge de la 20-a jarcento, kio determinis eksponencian kreskon de la loĝantaro en la urbaj areoj kaj la establadon de malriĉaj zonoj en ties ĉirkaŭaĵoj.

Ekzemplo de tio antaŭa, estas la nombro de translokigitoj kiuj alvenis al Bogoto. Laŭ la Consultoría para los Derechos Humanos, Codhes (Konsilantaro por Homaj Rajtoj), en la periodo 1999-2005 alvenis al Bogoto pli ol 260 000 translokigitoj, proksimume la 3,8 % de la totalo de la loĝantaro de Bogoto.[35] La localidades kie koncentriĝas la majoritato de la translokigita loĝantaro estas la jenaj: Ciudad Bolívar, Kennedy, Bosa kaj Usme.

Etnografio redakti

La plej jŭsa ĝenerala popolnombrado de la lando, realigita de la Departamento Administrativo Nacional de Estadística de Kolombio (DANE), prezentis la jenajn rezultojn pri la etna distribuado de la loĝantaro censita en la ĉefurbo Bogoto: Sen etna aparteno 98.27 % (tio signifas ke la absoluta plimulto ne indikas sian etnon, sendepende ĉu ili estas blankuloj, indiĝenoj arfrikdevenaj aŭ miksuloj; kaj plej verŝajne oni prifajfas pri tio), afrikdevenaj kolombianoj 1.47 %, indiĝenoj 0.23 %, Raizal-oj 0.01 %, ciganoj 0.01 %, kaj Palenkeroj de San Basilio 0.00 %. Kio signifas ke nur malgrandaj minoritatoj kiuj povus ricevi ian protekton, helpon aŭ identecon pro la etna deveno konsideras sin (kaj indikas tion) kiel aparta etno.

Sekureco redakti

 
Indicoj de murdoj (ruĝa linio) kaj ŝteloj (flava linio) en Bogoto. Ĝi montras klare malpliigon ĉe murdoj, kaj pliigon ĉe ŝteloj.[36]

La lastaj regantoj de la urbo orfanizis kampanjojn al la civitanato tendencaj al la malpliigo de ĝiaj indicoj de deliktaro.[37] Laŭ oficiala informo de la Veeduría Distrital (distrikta inspektistaro), en la lastaj dek jaroj oni pasis el 89,4 perfortaj mortoj por ĉiuj 100.000 loĝantoj en 1996, al 37,9 en 2005,[38] kio reprezentas malpliigon de 57,6 %, konsiderinte ke en la sama periodo la loĝantaro pliiĝis je pli ol 25 %. El tiuj perfortaj mortigoj, oni registris ke 62,8 % okazis pro murdoj, dum 20,5 % estis okazigitaj pro akcidentoj de trafiko; krome oni registris ke 85,1 % de la viktimoj estis viroj dum 14,9 % virinoj.[38] En 2014, indico de murdaro en Bogoto descendis eĉ plej, falante al 16,4 murdoj por ĉiu 100.000 loĝantoj jare.[39] Tiu estas unu el la plej malaltaj indicoj de murdoj de Kolombio kaj la malplej alta indico de murdok de Bogoto en la lastaj 30 jaroj.[40]

Tamen, mala tendenco konstatiĝas pri ŝteloj. La klara malpliiĝo de tiu delikto en la periodo 1998-2004, kiam la ĉiutaga ŝtelado en Bogoto malpliiĝis el 29.591 kazoj en 1998 al 14.028 en 2004 por malpliigo de 53 %, estis anstataŭita de klara pliigo en 2005-2014, ĉar oni registris pliigon de 180 % en la nombro ŝteloj laŭ ciferoj havigitaj de la Polico de Bogoto, kio situigas la indicon de ŝteloj en rekordaj 356,9 por ĉiu 100.000 loĝantoj jare.[36][41][42] La pliigo de ŝteloj en Bogoto en la periodo 2011-2015 tuŝis tre negative la civitanaron, elstare la ŝtelado de poŝtelefonoj, rilataj al prostituado kaj raboŝteloj fare duope per motorcikloj, speciale damaĝaj kiam krome la viktimoj suferas violentajn atakojn pere de blankaj armiloj aŭ frapoj kontraŭ sia fizika integreco.[42] [43] [44] [45]

La Polico reagis pliigante siajn fortojn,[46][47] adoptante strategiojn de viglado kiel la uzado de telestiraviadiloj[48]aplikaĵoj por poŝtelefonoj kiuj faciligas la denoncojn de la civitanoj.[49][50] En 2015, oni malpliigis la ŝteladon de poŝtelefono je 22 %, pere de operacoj fare de la Polico kaj iniciatoj fare de la landa registaro kaj la entreprenoj de poŝtelefonoj.[51][52]

Malsekureco

Bogoto prezentas nivelon de malsekureco malalta kompare kun la ceteraj ĉefurboj de Latinameriko. Localidades kiel Kennedy, Bosa, Ciudad Bolívar kaj Mártires estas la sektoroj kie oni vidas plej altajn indicojn de violento. La civitanoj kiuj sentas sin plej malsekuraj estas la loĝantoj de la kvartaloj de la sudoriento, centro kaj en la tavoloj 1 kaj 2. La loĝantaro indikas ke la murdoj rilatas al surstrataj atakoj, aktiveco de bandaĉoj kaj trafiko de drogoj.[53]

Informo de la metropola polico de Bogoto farita en 2013 indikis ke la ŝtelado superis la prognozojn ĉirkaŭirante la 24 000 kazojn sen enkalkuli la statistikojn kiam la suferintoj ne denoncis pro timo, profido en ties efikeco aŭ pro manko de infrastrukturoj en la momento fari la denoncon.[54] La surstrata ŝtelado descendis milde (de la 51 % al la 49 %). Simile okazis en la publika transporto (de la 19 % al la 17 %), tamen, la ŝtelado en komercaj instalaĵoj duobliĝis (de la 8 % al la 16 %) el 2013 al 2014.[55] En la sektoro de la industrio de aŭtoj oni informas pri averaĝo de 4 ŝteloj de aŭtoj ĉiutage,[56] eĉ al institucioj kiel la polico,[57] kaj tio okazas ĉe la localidades Kennedy kaj Usaquén [usaKEN]; dume la aŭtoritatoj asertas ke la majoritato de la kazoj okazas pro malatento fare de la ŝtelataj posedantoj.[58]

La enlanda milito en Kolombio faris sian ĉefurbon scenejo de variaj atencoj de teroristoj kiuj tiel transigis al la urbo la konfliktoj el la kamparaj areoj. El la 1980-aj jaroj, Bogoto estis la celo de drogtrafikantoj kaj armitaj grupoj kiuj agadis eksterleĝe.[59] Okazaĵo kiu generis panikon en la loĝantaro okazis la 6an de decembro 1989 kiam bombokamiono eksplodis antaŭ la ĉefa sidejo de la centralo de kolombia spionado DAS, kio okazigis 67 mortojn kaj pli ol 600 vunditojn, atribuita al la estro de la iama krimulkartelo de Medeĝino, Pablo Escobar.

La 7 de februaro 2003 la eksplodo de bombaŭto sur aŭtohaltejo de la Klubo El Nogal (La Juglandarbo) de la norda zono okazigis 36 mortojn kaj pli ol 200 vunditojn. La atenco estis rekonita kiel farita de la gerilo de FARC. Samjare alia bombaŭto eksplodis antaŭ komerca centro (vendejaro) lasante kiel rezulto 6 personojn mortintajn kaj 12 vunditajn.[59]

La 12an de aŭgusto 2010 alia bombaŭto estis eksplodigita antaŭ komplekso de konstruaĵoj en kiuj funkcias, inter aliaj entreprenoj, Caracol Radio. La okazaĵo rezultis en naŭ vunditaj personoj.[59]

La 15an de majo 2012 aŭtobuso ŝarĝita de eksplodaĵoj eksplodis sur la strato 74 kun Avenida Caracas, proksime de la financa centro. La atenco estis direktita kontraŭ la eks-ministro de Internaj Aferoj, Fernando Londoño, kiu rezultis vundita. Du personoj mortis.[59]

En 2017, el 19 de febrero una explosión en el barrio La Macarena dejó un policía muerto y 26 heridos, entre ellos 24 uniformados del Escuadrón Móvil Anti Disturbios. La guerrilla del Eln, asumió la autoría del atentado.[59]

Ekonomio redakti

 
Financa centro de Bogoto.

Bogoto estas la ĉefa ekonomia centro de Kolombio; tie kunverĝas plej parto de kapitaloj devenaj el la ceteraj urboj ĉar ĝi estas fokuso de la komerco de la tuta lando pro sia grandnombra loĝantaro. Ĝi estas la kolombia urbo kun la plej granda nombro de eksterlandaj entreprenoj, nome unu el la faktoroj kiuj metas ĝin kiel la plej granda labormerkato de la lando.[60] Bogoto estas la entreprena platformo plej granda de Kolombio,[60] kun 21 % de la entreprenoj registritaj en la lando, kaj aldone, en la urbo troviĝas 67 % de la kolombiaj entreprenoj de alta efiko,[60]

Bogoto estas unu el la kvin ĉefaj latinamerikaj ĉefurboj plej allogaj al la investado.[61] En Latinameriko, ĝi estas en la 21a loko rilate al la MEP por persono.[61] Laŭ The Economist, Bogoto elstaras pro sia ekonomia forto asocia al la grando de sia produktiveco kaj al la MEP per cápita (la plej alta inter la ĉefaj urboj de la lando), pro la facileco por krei entreprenojn kaj por fari negocojn, la financa matureco, la allogeco de tutmondaj entreprenoj kaj la kvaliton de sia homa kapitalo.[62] Krome ĝi estas la sesa urbo de Latinameriko se temas pri organizado de eventoj,[63] kaj havas la flughavenon kun plel granda volumo de kargo en Latinameriko kaj la dua laŭ personoj.[64] Tamen, iu studo konsideras ĝin unu el la ĉefurboj kun plej malbona reputacio en la mondo nur sub Karakaso kaj Nov-Delhio, kvankam ĝi indikas grandajn progresojn ekde 2014.[65]

 
Komplekso Bancolombia.
 
Turo Colpatria.

Ĝi ricevas investistojn el la tuta Kolombio kaj el aliaj lokoj de la mondo. En 2008 la urbo situiĝis kiel kvara financa centro plej influa el Latinameriko.[66] En la periodo 2003-2006, la komerca MEP (malneta enlanda produkto) de Bogoto kreskis je 10,3 % jare, kio reprezentas 25,3 % de la komerca enlanda MEP, en kiu oni enkalkulas la aktivojn devenajn el la investado de la aliaj urboj de la lando en la ĉefurbo kaj tiujn de multaj transnaciaj entreprenoj;[67] kaj tiele ĝi estas pli alta ol la MEP de tutaj landoj kiel Urugvajo, Kostariko, Salvadoro, Panamo, aŭ Bolivio;[68] krome, ĝia indico de senlaboreco estas de 9,8 % kaj la subdungeco de 29,7 %, nome la dua pli malalta en la lando. Aliflanke, la vivokosto estas pli malalta ol la averaĝo de la 40 ĉefaj ĉefurboj de Latinameriko.[69] Krom tio, Bogoto estas planita je meza limdaŭro kiel unu el la destinoj de negocoj plej gravaj de la mondo.

Bogoto okupis la sesan lokon inter 50 urboj el Latinameriko laŭ iliaj indicoj en vivkvalito, altaj ebloj permesi fari negocojn, kaj elstaraj kondiĉoj por la profesiula disvolvigo, laŭ la kriteroj establitaj de America Ekonomy Intelligence.[70] Je tutlanda nivelo, la importado de kapitalaj havaĵoj estis helpita de la registaro, kiu favoras speciale Bogoton kiu fakte partoprenas pere de la 24,4 % de la totalo de la tutlanda industrio (2003).[71] Tio rlatas parte al ĝia geografia situo, kiu faras la urbon strategian punkton laŭ loĝistikaj kriterioj, ĉar la transporto de varoj al aliaj lokoj de la lando estas relative rapida. Same oni faciligas la liveradon de krudmaterialoj por la industria sektoro en la urbo, pro sia proksimeco al agrikulturaj regionoj kiel Orinokio. Pro ĉio tio, kelkaj transnaciaj firmaoj establis sian regionan funkciadon tie dum la lastaj jardekoj. Tamen, la distanco disde la havenoj malpliigas la konkurencajn avantaĝojn por eksportado de industriaj produktoj. Tiele la servoj (inklude la telekomunikado kaj le komerco), estas gajnante partoprenon antaŭ la industrio.[72]

En 2005, la porkonsumaj varoj estris la industrian produktadon, sekve de la intermezaj havaĵoj kaj la kapitaloj.[73] El 248 mil entreprenoj kiujn havas Bogoto, la 78 % troviĝas ligitaj al aktiveco de servoj, kontribuante pere de la 76 % de la dungado kaj de la 79 % de la MEP.[74] La localidades en kiuj koncentriĝas la plej granda nombro de industriaj instalaĵoj estas Puente Aranda, Fontibón, Kennedy, Los Mártires, Engativá kaj Barrios Unidos (laŭ tiu ordo),[73] kie elstaras la industriaj sektoroj de nutraĵoj, kemiaĵoj, farmacio, tekstiloj, eldonejoj kaj metalmekaniko. Ankaŭ en 2005, la localidad kun pli granda labora produktiveco estis Tunjuelito, sekve de Chapinero kaj Teusaquillo.[73] Bogoto estas la ĉefa turisma celo de la lando,[75] kio montras partikularan gravon konsiderinte la pozitivan kreskon de tiu sektoro je tutlanda nivelo dum plej ĵusaj jaroj.[75] Alia industria sektoro kiu estis kreskinta estas tiu de konstruado, kontribuante rekte al la reaktivigo de la ekonomia aktiveco de la ĉefurbo.[76]

La ĉefa komerca internacia partnero de Bogoto ekzemple en 2003 estis Usono, sekve de la Eŭropa Unio.[71] La urbo eksportas ĉefe produktojn de agrikulturo kaj brutobredado (30 %), kemiaĵojn (10 %), kaj tekstilojn (7 %), kaj importas materialon de transporto (17 %), maŝinaron escepte elektra (17 %), kaj elektran maŝinaron (14 %).[71] Krome, Bogoto enhavas diversajn komercajn areojn kaj pliiĝantan kvanton da komercaj centroj (vendejaroj) dise tra sia teritorio. Tiuj malgrandaj, estas multnombraj en la komercaj areoj kiel Suba kaj Fontibón.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Transporto redakti

 
Sistemo "TransMilenio" en la centro de Bogoto.

En Bogoto okazas pli ol 13 milionoj da veturoj ĉiutage. Plej el ili estas farataj pere de publika transporto kaj ĉefe per busoj de la metropola sistemo TransMilenio (135 haltejoj laŭlonge de 11 zonoj, kaj 1 700 000 uzantoj ĉiutage). Spite la fakton, ke temas pri unu el la plej loĝataj urboj de Latinameriko, Bogoto ne havas sistemon de Metroo. Krome privataj aŭtoj kaj motorcikloj ludas gravan rolon en la normala transporto. La sistemo de "ciklovojoj" (pli ol 600 kilometroj por ekskluziva uzado pere de bicikloj) estas unu el la plej etendaj de Ameriko.[77][78][79] Siaflanke, la taksioj faras ĉirkaŭ 1,1 milionojn da veturoj ĉiutage.

"TransMiCable" estas sistemo de aertelferoj kun 3,34 km de longo kaj kvar haltejoj.

Pri fervojoj menciindas la Trajno "de la Sabana" kiu celas turismajn necesojn kaj transportadon de studentoj al la apudaj universitatoj.

La Internacia Flughaveno El Dorado estas la unuaranga flughaveno en Bogoto, kies komplekso estas la plej granda pri kargo kaj dua pri pasaĝeroj en Latinameriko post San Pablo-Guarulhos.[80] La Flughaveno Guaymaral estas la duaranga flughaveno en Bogoto.

Gefiloj redakti

Ĝemelurboj redakti

 
Bogota ajiaco.
 
Biciklopado.
Panorama vido al Bogoto
Panorama vido al urbocentro de Bogoto

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 «Bogotá D. C.». Estatuto Orgánico de Bogotá D. C. 2009. [1] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  2. «Organización del Distrito Capital». Alcaldía Mayor de Bogotá D. C. 2009. [2] Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  3. Arciniegas, Germán (februaro 1992). Los nombres de Santafé y Bogotá. Revista Credencial Historia 26. Bogotá: Biblioteca Virtual del Banco de la República. [3] Arkivigite je 2018-01-31 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de januaro 2018. [Los nombres de Santafé y Bogotá: Bogotá quiere decir República, Santafé, colonia. Resumen divulgativo] (2005).
  4. «Información General de Bogotá». Alcaldía Mayor de Bogotá D. C. 2010. [4] Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  5. «Consulta de la Norma:». [5] Konsultita la 30an de Januaro 2018.
  6. AFP (30a de majo 2011). «Bogotá es el primer destino turístico de Colombia». El Tiempo. [6] Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 13-an de majo 2012.
  7. «Bogotá se ratificó como primer destino turístico de Colombia». Radio Santa Fe. 13a de aŭgusto 2011. [7] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  8. «Bogotá se convirtió en un referente de gestión turística». Portafolio. 22a de decembro 2011. [8] Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  9. «Bogotá, primer destino turístico». El Colombiano. 12a de majo 2011. [9] Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  10. resultados_am_municipios.pdf Konsultita la 4-an de februaro 2018.
  11. «Censo 2005-2006» (PDF). DANE. 2007. [10] Konsultita la 30an de Januaro 2018.
  12. «The Talent Issue». Harvard Business Review. 2011.
  13. 13,0 13,1 The Economist Intelligence Unit. «Hot spots. Benchmarking global city competitiveness.» (angle). [11] Arkivigite je 2017-05-16 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  14. Cámara de Comercio de Bogotá (20a de septembro 2012). «Bogotá es una de las ciudades más importantes de América Latina para invertir y hacer negocios». [12] Konsultita la 30an de Januaro 2018.
  15. «Contribución por regiones, áreas metropolitanas y ciudades» (PDF). DANE. 2007. [13] Konsultita la 30an de Januaro 2018.
  16. DANE (11a de oktobro 2012). «Cuentas Nacionales Departamentales». [14] Konsultita la 30an de Januaro 2018.
  17. «Global cities of the future: An interactive map | McKinsey & Company». [15] Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  18. «Portal de la Ciudad de Bogotá :: En Detalle». portel.bogota.gov.co. [16] Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  19. Harvard University (2011). Harvard Business Review, eld. The Talent Issue.
  20. «Athens of South America» (PDF). Revuo. [17] Konsultita la 30-an de januaro 2018.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 «Geografía bogotana». bogota.gov.co. [18] Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 31an de Januaro 2018.
  22. «El páramo más grande del mundo en la Localidad de Sumapaz». bogota.gov.co. [19] Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 31an de Januaro 2018.
  23. Departamento Administrativo de Medio Ambiente (2004). «SDA, Proyecto de Descontaminación y Recuperación de la Cuenca del Río Bogotá. Visión, antecedentes, propuestas, planes de desarrollo, esquema regional e inversiones. Presentación». Arkivita el la originalo en la 13a de novembro 2011. [20] Alirita la 1an de Februaro 2018.
  24. Business News Americas, ed. (2009). «Government prepares tender to build US$1.1bn water treatment plant - Colombia» (angle). [21] Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Februaro 2018.
  25. «Contribución por regiones, áreas metropolitanas y ciudades» (PDF). DANE. 2007. [22] Alirita la 1an de Februaro 2018.
  26. «Weatherbase: Historical Weather for Bogota, Colombia» (en inglés). Weatherbase. [23] Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  27. 27,0 27,1 27,2 «La Facultad». [24] Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  28. «Recopilación histórica y análisis climatológico de eventos de granizada ocurridos sobre Bogotá y su relación con el cambio climático global». Universidad Nacional de Colombia. [25] Arkivigite je 2020-08-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  29. «Promedios 71-00». IDEAM. Promedios 71-00.xls Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  30. Revista Semana (2a de februaro 2017). «Bogotá alcanzó la mayor temperatura en 60 años». Semana.com. [26] Konsultita la 1an de Februaro 2018.
  31. 31,0 31,1 «Resultados y proyecciones (2005-2020) del censo 2005». DANE. ProyeccionMunicipios2005_2020.xls Konsultita la 4an de februaro 2018.
  32. resultados_am_municipios.pdf Konsultita la 4an de februaro 2018.
  33. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-17. Alirita 2018-02-04.
  34. 34,0 34,1 «Pobreza Monetaria». DANE. [27] Konsultita la 4an de februaro 2018.
  35. Fundación Foro Nacional por Colombia; Asociación de Trabajo Interdisciplinario - A.T.I., Fedevivienda, Campaña del Milenio Colombia “Sin Exclusas 2015 "Por una Colombia sin pobreza", Oxfam Novib. «Pobreza y exclusión social en Bogotá, Medellín y Cali» (PDF). Arkivita el la originalo en la 19a de julio 2007. [28] Konsultita la 4-an de februaro 2018.
  36. 36,0 36,1 Semana (23-a de februaro 2015). «Mitos y realidades sobre la seguridad en Bogotá». [29] Alirita la 4-an de februaro 2018.
  37. Reducción de la violencia y la delincuencia en Bogotá Arkivigite je 2018-10-09 per la retarkivo Wayback Machine, Andrés Betancur. Fundación Progresamos, URL lasta aliro 07/06/2007.
  38. 38,0 38,1 Vidu dokumenton en Veeduría Distrital de Bogotá Informe de Seguridad, URL ĝistadigo 16/06/2006
  39. El Espectador.com (8a de julio 2014). «Tasa de homicidios en Bogotá se sitúa en 16,4 por cada 100 mil habitantes». [30] Alirita la 4an de Februaro 2018. «El alcalde Gustavo Petro Urrego entregó el balance oficial de homicidios de junio, con información consolidada y suministrada por la Policía Nacional, el Instituto de Medicina Legal, el Cuerpo Técnico de Investigación de la Fiscalía y el Centro Regulador de Urgencias y Emergencias.»
  40. El Tiempo.com (27-a de januaro 2014). «Bogotá, alejada de las ciudades más violentas». [www.eltiempo.com/archivo/documento/CMS-13414475] Konsultita la 4an de februaro 2018. «Si bien el 2012 pasó a la historia como el año que terminó con la tasa de homicidios más baja de los últimos 30 años en Bogotá (16,9 por cada 100.000 habitantes), el 2013 registró una estabilización en este delito de alto impacto: se logró una tasa de 16,7. De esta forma, la capital sigue alejándose cada vez más del listado de las ciudades más violentas del mundo, recientemente divulgado por el Consejo Ciudadano para la Seguridad Pública y Justicia Penal.»
  41. Noticiero CM& (9a de junio 2015). «Pregunta Yamid:Enrique Peñalosa, Candidato a la Alcaldía de Bogotá, 9 de junio de 2015». [31] Konsultita la 4an de februaro 2018.
  42. 42,0 42,1 eltiempo.com (9a de oktobro 2015). «No cesan atracos en barrios tradicionales del centro de Bogotá». [32]
  43. eltiempo.com (9a de oktobro de 2015). «'Tristemente he decidido irme de La Macarena': residente del barrio». [33]
  44. elespectador.com (6a de oktobro 2015). «Atracos en puente peatonal de calle 185 con Autopista Norte, cada vez más frecuentes». [34] Konsultita la 4-an de februaro 2018.
  45. elespectador.com (27a de julio 2015). «Este es el mapa de las zonas más peligrosas de Bogotá». «El robo de celulares, carros y motos es común en el centro de Bogotá; el robo de viviendas en Usaquén y Suba; y el hurto a bancos en Engativá y Barrios Unidos.» [35] Konsultita la 4-an de februaro 2018.
  46. «Más policías para Bogotá». ElEspectador. [36]. Konsultita la 11-an de oktobro 2015.
  47. «Con 3.336 nuevos patrulleros se reforzará seguridad: 500 irán a Bogotá - Justicia - El Tiempo». eltiempo.com. [37] Konsultita la 4-an de februaro 2018.
  48. «Drones, la nueva estrategia de seguridad de la Policía Nacional». www.wradio.com.co. [38] Arkivigite je 2018-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de februaro 2018.
  49. «Polis, la nueva aplicación de la Policía Nacional - Tecnósfera TV - El Tiempo». eltiempo.com. [39] Konsultita la 11an de oktobro 2015.
  50. «Denuncie la pérdida o robo de su celular con esta herramienta en línea - Novedades tecnología - El Tiempo». eltiempo.com. [40] Konsultita la 11an de oktobro 2015.
  51. «Robo de celulares en Bogotá disminuyó 22 % entre enero y mayo». Terra. [41] Konsultita la 11-an de oktobro 2015.
  52. eltiempo.com (11-a de februaro 2015). «Gobierno y operadores firman acuerdo para enfrentar robo de celulares». [42]
  53. [43]
  54. http://www.noticiasrcn.com/nacional-bogota/policia-reconoce-inseguridad-bogota-esta-desbordada
  55. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-06. Alirita 2018-02-04.
  56. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-05. Alirita 2018-02-04.
  57. artikolo en la retejo semana.com
  58. artikolo en la retejo eltiempo.com
  59. 59,0 59,1 59,2 59,3 59,4 «Atentados que enlutan Bogotá». 2015. [44] Konsultita la 4-an de februaro 2018.
  60. 60,0 60,1 60,2 Cámara de Comercio de Bogotá (20a de septembro 2012). «Bogotá es una de las ciudades más importantes de América Latina para invertir y hacer negocios». [45] Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  61. 61,0 61,1 Centro de Pensamiento en Estrategias Competitivas CEPEC e Inteligencia de Negocios IdN (majo 2012). «Ranking de ciudades latinoamericanas para la atracción de inversiones». [46] Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5an de februaro 2018.
  62. The Economist Intelligence Unit (januaro 2012). «Hot spots. Benchmarking global city competitiveness.» (angle). [47] Arkivigite je 2017-05-16 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  63. The International Association Meetings Market (julio 2012). «Statistics Report 2002-2011» (angle). [www.iccaworld.com/dcps/doc.cfm?docid=1520] Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  64. Alcaldía Mayor de Bogotá (20a de septembro 2010). «Eldorado de Bogotá, el segundo en Latinoamérica de preferencia por los viajeros». [48] Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5an de februaro 2018.
  65. «Which cities have the best and worst reputations? - CNN.com». CNN. [49] Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  66. «Londres encabeza lista de principales centros financieros». El Mercurio Online 10.06.2008. 2008. [50] Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  67. Secretaría Distrital de Planeación. «Comportamiento del comercio». Arkivita el la originalo en la 7a de februaro 2009. [51] Konsultita la 5an de februaro 2018.
  68. El Espectador (21a de majo 2013). «Bogotá, considerada la quinta ciudad del futuro». [52] Arkivigite je 2018-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5an de februaro 2018.
  69. Aldana Rosillo, Edgar. «Bogotá busca ser una plataforma exportadora de empresas asiáticas» (doc). bogota.gov.co. [53] Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  70. [54]
  71. 71,0 71,1 71,2 «Comercio Internacional Bogotá-Cundinamarca». Proexport Colombia. 2005. [55] Konsultita la 5-an de februaro 2018.
  72. «Bogotá/Cundinamarca». Dinero.com. 2007. [56] Konsultita la 23-an de junio 2009.
  73. 73,0 73,1 73,2 Secretaría Distrital de Planeación (16a de novembro 2007). «La industria en las localidades de Bogotá» (PDF). [www.dapd.gov.co/www/resources/No_26_industria_localidades_bogota.pdf] Konsultita la 23an de junio 2009.
  74. Cámara de Comercio de Bogotá. «La Cámara de Comercio de Bogotá apoya la innovación en las empresas de Servicios» (PPT). [57] Konsultita la 22an de junio 2009.
  75. 75,0 75,1 «El principal destino sigue siendo Bogotá». Ministerio de Comercio, Industria y Turismo. [58] Arkivigite je 2009-06-20 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 23an de junio 2009.
  76. Pinilla, Martha. de majo 2009 «En la capital habrá más de 300 mil nuevos empleos». El Periódico. [59] Arkivigite je 2018-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 23-an de junio 2009.
  77. «Información detallada del indicador».
  78. «¿Por qué vivir en Bogotá?». Kiam loĝi en Bogoto.
  79. Bogotá, la capital ciclista de Latinoamérica, aprovecha la pandemia para dar otro impulso a la bicicleta, El País, 29a de Novembro 2020, Alirita la 29-an de novembro 2020.
  80. «Eldorado de Bogotá, el segundo en Latinoamérica de preferencia por los viajeros :: Portal de la Ciudad de Bogotá». bogota.gov.co. 20a de septembro 2010. Arkivita el la originalo la 24-an de novembro 2015. Konsultita la 27an de novembro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Panorama vidaĵo de la urbo je aprilo 2017
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bogotá en la hispana Vikipedio.