Bohemistiko (ĉeĥe Bohemistika, germane Bohemistik, pri la historia rolo de la germana lingvo por la fako vidu sube) estas lingvistika fako, kiu okupiĝas pri la ĉeĥa lingvo (lingvoscienca bohemistiko), ties literaturo (literatura bohemistiko) kaj kulturo. Foje la fako ankaŭ titoliĝas ĉeĥa filologio. La nomo videble devenas de la historia reĝlando Bohemio, sed ja malgraŭ sia nomo samrange inkluzivas la ĉeĥan lingvon parolatan en la regionoj Bohemio, Moravio kaj ĉeĥa Silezio.

Malgraŭ ke la Universitato de Karolo en Prago havas renoman mezepokan historion, la ĉeĥa lingvo unuafoje science instruiĝis ne en la teritorio de nuna Ĉeĥio, sed en 1752 en la urbo Wiener Neustadt de Aŭstrio. En 1755 la aŭstria imperiestrino Maria Theresia nomumis Josef Valentin Zlobický la unuan profesoron pri la ĉeĥa lingvo kaj literaturo en la universitato de Vieno - temis pri la tutmonde unua profesoreco pri bohemistiko kaj pri la unua scienca instruado de fremda lingvo en Vieno. Josef Valentin Zlobický propagandis kaj praktikis la tiutempe nekutiman metodon, instrui al la studentoj ne nur gramatikon, sed ankaŭ aplikatan literaturon kaj regionan kulturon, kaj entute la praktike aplikatan parolan lingvon. En Prago fine de la 18-a jarcento ekestis la unuaj kursoj de bohemistiko. Ĝis la fino de la unua mondmilito praktike nur en la habsburga monarkio estis kursoj de bohemistiko - nur post la fondo de sendependa ŝtato Ĉeĥoslovakio ankaŭ en alilandaj universitatoj, unue en Germanio, ekestis universitataj kursaroj kaj profesorecoj pri bohemistiko.