Bohol, aŭ en Esperanto Boholo, estas insula provinco de Filipinoj situantaj en la Centraj Bisajoj nome regiono konsistanta je la insulo Boholo kaj 75 pli malgrandaj ĉirkaŭaj insuloj.[1] Ties ĉefurbo estas Tagbilaran. Kun areo de 4,117.26 km² kaj marbordo 261 km longa, Bohol estas la deka plej granda insulo de Filipinoj.[2] Okcidente de Boholo estas Cebuo, nordoriente estas la insulo Lejteo kaj sude, tra la Bohola Maro estas Mindanao.

Boholo
Bohol Capitol Building Tagbilaran.JPG
Flag of Bohol Province, Philippines.svg
Flago

ĈefurboTagbilaran
- koordinatoj10° N, 124° O (mapo)9.65123.85Koordinatoj: 10° N, 124° O (mapo)
Areo4 820,95 km² (482 095 ha) [+]
Loĝantaro1 313 560 [+] (1-a de aŭgusto 2015)
HorzonoNorma Horzono de Filipinoj [+]
Poŝtkodo6300–6346 [+]


Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bohol (province) [+]
Retpaĝaro: http://www.bohol.gov.ph/ [+]
Information icon.svg
vdr
Ph locator map bohol.png
Ĉokolado-montetoj en Carmen, Bohol
La endemia fruktomanĝanta kiroptero, specio de acerodono
La katedralo de Sankta Jozefo en Tagbilaran (la ĉefurbo de Bohol)
La rekonstruo de la packontrakto inter la tribestro Datu Sikatuna kaj konkistadoro Miguel Lopez de Legazpi dum la Sandugo Festivalo en Tagbilaran
La monumento memoriganta la packontrakton inter la tribestro Datu Sikatuna kaj konkistadoro Miguel Lopez de Legazpi en Tagbilaran
La straj dancoj dum la Sandugo festivalo en Tagbilaran

La provinco estas populara turista allogo pro siaj strandoj kaj turismejoj.[3] La Ĉokolado-montetoj (vidu la apudan foton), multnombraj amasoj de kalkoŝtona formiĝo, estas la plej populara allogo. La insulo Panglao, sudokcidente de Tagbilaran City, famas pro sia lokoj por subnaĝado kaj kutime estas listata kiel unu el plej famaj dek subnaĝejoj en la mondo. La Filipina karlito, konsiderata la dua plej malgranda primato en la mondo, estas indiĝena de tiu insulo (vidu la supran foton).

Boholanoj aludas sian hejminsulon kiel "Respubliko Bohol" kun kaj konvinko kaj fiero.[4] Mallarĝas markolo separas la insulojn Cebuo kaj Boholo kaj ambaŭ kunhavas komunan lingvon, sed Boholanoj pluhavas konscian distingon el la Cebuanoj. La klimato de Bohol estas ĝenerale seka, kun maksimuma pluvokvanto inter junio kaj oktobro. La interno estas pli freŝa ol la marbordo.

Tiu insulo estas hejmprovinco de Carlos P. Garcia, oka Prezidento de Filipinoj (1957–1961) kiu naskiĝis en Talibon, Boholo.[5]

HistorioRedakti

La 16an de marto la loka tribestro Datu Sikatura kun la hispana konkistadoro Miguel Lopez de Legazpi faris la packontrakton, tion memorigas la ĉiujara Festivalo Sandugo (vidu la apudajn fotojn).

GeografioRedakti

 
Rivero Lobok en Boholo, Filipinoj.

InfrastrukturoRedakti

EkonomioRedakti

NotojRedakti

  1. Bohol Island Philippines. bohol-philippines.com. Alirita 2009-02-20.
  2. The Island-Province of Bohol www. bohol.gov.ph Konsultita la 15an de novembro 2006.
  3. Socio-economic Profile www.bohol.gov.ph
  4. Press Release (2002-09-10)Bohol: Growth rate made a sudden leap to TO 2.95 percent. Philippines National Statistics Office. Alirita 2009-06-11.
  5. Bountiful Bohol www.aenet.org Konsultita la 15an de novembro, 2006.

BildaroRedakti

Batalo de MaktanoRedakti

 
La morto de Magelano sur la insulo Mactan (Maktano) dum la Batalo de Maktano
 
La loko de la insulo Mactan (Maktano) najbare de Cebuo, Filipinoj.

La Batalo de Maktano (en cebua Gubat sa Mactan; en filipina Labanan sa Mactan; en hispana: Batalla de Mactán) okazis en Filipinoj la 27an de aprilo 1521, antaŭ la hispana koloniigo. La militistoj de Lapu-Lapu, nome indiĝena estro de la insulo Mactan (Maktano), venkis super la hispanaj fortoj estritaj de la komandanto Ferdinando Magelano, kiu estis mortigita dum la batalo.

 
La militisto de Lapu-Lapu, kiu nome indiĝena estro de la insulo Mactan (Maktano), venkis super la hispanaj fortoj estritaj de la komandanto Ferdinando Magelano, kiu estis mortigita dum la batalo

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti