Boitzenburger Land

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Boitzenburger Land [BOJcnburga LANT] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Uckermark de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3131 loĝantojn.

Boitzenburger Land
Blazono
Boitzenburger Land (Germanio)
Boitzenburger Land (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Uckermark
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 039884, 039885, 039889
Poŝtkodo 17268
Aŭtomobila kodo UM
Oficiala Municipokodo 12073069
Politiko
Komunumestro Bernhardt Rengert
Adreso de la administrejo Templiner Straße 17
17268 Boitzenburger Land
Demografio
Loĝantaro 3131 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 16′ N, 13° 36′ O (mapo)53.26088888888913.6075Koordinatoj: 53° 16′ N, 13° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 80 m
Areo 215,93 km²
Oficiala retejo https://www.gemeinde-boitzenburger-land.de/
vdr

Geografio redakti

 
domoj ĉe la kastelo Boitzenburg

La komunuma teritorio, troviĝanta en la nordoriento de Brandenburgio, entenas la glaciepoke formitan montetaran kaj lagaran pejzaĝon de la okcidenta Uckermark. Grandaj partoj de la komunumo Boitzenburger Land situas en naturparko Uckermärkische Seen. El la lagoj de tiu naturparko estu nomataj la kvin plej grandaj ene de la komunuma teritorio: Kuhzer See, Trebbowsee, Haussee, Großer Küstrinsee kaj Krewitzsee. La komunumo estas ĉirkaŭata en nordoriento (Zerweliner Heide) kaj en sudokcidento (Große Warthesche Heide) de vastaj, interligitaj arbaroj. En nordokcidento la distrikto Mecklenburg-Strelitz limas al la komunumo Boitzenburger Land.

Komunumaj partoj redakti

Al la komunumo apartenas la jenaj lokopartoj

  • Berkholz
  • Boitzenburg (administra sidejo)
  • Buchenhain
  • Funkenhagen
  • Hardenbeck
  • Haßleben
  • Jakobshagen
  • Klaushagen
  • Warthe
  • Wichmannsdorf

kaj la lokoj kaj loĝlokoj

  • Abbaue (Kuhz)
  • Abbaue (Warthe)
  • Boisterfelde
  • Bröddin
  • Brüsenwalde
  • Krewitz
  • Charlottenthal
  • Duster Möll
  • Egarsee
  • Fürstenau
  • Galliep
  • Karolinenhof
  • Kipp
  • Kirchenfelde
  • Kollinshof
  • Krüseliner Mühle
  • Kuhz
  • Lichtenhain
  • Lindensee
  • Luisenfelde
  • Mahlendorf
  • Mathildenhof
  • Mellenau
  • Rosenow
  • Ruhhof
  • Rummelpforter Mühle
  • Stabeshöhe
  • Steinrode
  • Sternthal
  • Suhrhof
  • Thomsdorf
  • Zerwelin

Esperantoaktivaĵoj redakti

Ekde jardekoj Esperantistoj vizitas la komunumajn partojn Thomsdorf kaj Krüseliner Mühle dum Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro unufoje jare.

 
kastelo Boitzenburg