Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Chrudim. Pri parto de municipo Křižanov temas artikolo Bojanov (Křižanov).

Bojanov estas kampurbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 337 en distanco 10 km de Nasavrky kaj apud la rivero Chrudimka inter valaj barlagoj Seč kaj Křižanovice. Vivas ĉi tie 650 loĝantoj (2023). Nomo de la komunumo estas derivita de la kelta gento Bojoj, kiu la regionon prisetlis en la 2-a jarcento a.K.

Bojanov
kampurbo
Blazono
Oficiala nomo: Bojanov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Nasavrky
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Rivero Chrudimka
Situo Bojanov
 - alteco 428 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 25″ N 15° 42′ 29″ O / 49.84028 °N, 15.70806 °O / 49.84028; 15.70806 (mapo)
Areo 17,81 km² (1 781 ha)
Loĝantaro 650 (2023)
Denseco 36,5 loĝ./km²
Unua skribmencio 1126
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 07 ĝis 538 26
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571202
Katastraj teritorioj 4
Partoj de kampurbo 8
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bojanov
Retpaĝo: www.bojanov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mladoňovice, Seč, Horní Bradlo, Morašice, Krásné, Liboměřice kaj Vápenný Podol.

Historio redakti

La komunumo apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en Železné hory. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1126, kiam la distrikto Bojanov apartenis al la monaĥejo Vilémov. En la jaro 1329 posedanto de la vilaĝo fariĝis Jindřich el Lichtenberk, pli malfrue ĝi apartenis al senjorejo de la burgo Oheb. En la jaro 1546 estas Bojanov memorigata kiel urbeto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 297
18801 307
18901 262
19001 196
19101 187
19211 141
JaroLoĝantoj
19301 150
1950914
1961957
1970880
1980777
1991701
JaroLoĝantoj
2001656
2014627
2016624
2017633
2018636
2019643
JaroLoĝantoj
2020640
2021619
2022644
2023650

Partoj de la kampurbo redakti

Memorindaĵoj redakti

Areo de la preĝejo redakti

La plej grava memorindaĵo en la urbeto estas baroka preĝejo de Sankta Vito, konstruita en la jaro 1730 sur loko de pli malnova konstruaĵo. Ĝi estas ununava kun presbiterejo fermita interne duoncirkle, ekstere trilatere, kun kapelo kaj sakristio sur flankoj. La presbiterejo kaj navo estas volbitaj per barelvolboj. En la preĝejo estas iluzia pentrita arĥitekturo de la ĉefaltaro, freskoj de Martirmortigo kaj de Ĉieleniro de Sankta Vito survolbe de presbiterejo, de la Plej sankta Triunuo super la ĥorejo, scenoj el la legendoj pri Sankta Vito kaj pri Sankta Venceslao sur la vandoj, ĉiuj el la jaroj 1730 - 1737, repentritaj en la jaro 1880 kaj restaŭritaj en 1950. La tri flankaj altaroj kun akantfoliaj kadroj kaj tiutempaj bildoj, predikejo kun statuoj de la Ekleziaj Patroj kaj Evangeliistoj, ĉiuj el la komenco de la 18-a jarcento, bildo de Sankta Vito de Antonín Machek el la jaro 1839, valora stana baptujo el la 16-a jarcento.

Partoj de la gardata areo de la preĝejo estas sur submasonaĵo ligna baroka sonorilejo kun piramida tegmento, la paroĥejo, kiu eble estis origine fondita jam en la jaro 1375, la nuntempa baroka el la 2-a duono de la 18-a jarcento estas teretaĝa kun mansarda tegmento kaj bariera muro kun pordego kaj ostejoj.

La ĉirkaŭaĵo redakti

Sub Bojanov alfluas en la riveron Chrudimka el la dekstra flanko rivereto Dehetník. En ĝia arbara valo de la 16-a ĝis 19-a jarcentoj estis kalkŝtonejoj, postsignoj de la malnova kalkfornejo estas proksimume 1 km sub la domaro Polanka. En la ĉirkaŭaĵo de Bojanov estis faritaj multaj trovoj de raraj mineraloj ekzemple kolumbito, rodonito, skapilito.

Bojanov kaj ĝia ĉirkaŭo estas danke al bela naturo kaj proksima vala barlago Seč elserĉata feriejo. Ĉi tieaj trutaj akvoj proponas bonajn kondiĉojn por amantoj de fiŝkaptado. La ĉirkaŭaĵo estas trateksita per kelkaj signitaj turistvojoj. En la domaro Kovářov troviĝas la rajdejo "Bašta", kiu al interesiĝantoj ebligas ĉevalajn ripozrajdojn kaj eblon de rajda trejnado.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • František Mandys: Českomoravská vrchovina Eldonic Olympia Prago 1986

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti