Bojkovice

urbo en Ĉeĥio

Bojkovice estas urbo kun 4 365 loĝantoj (2023), situanta en sudorienta Moravio en Ĉeĥio, 12 km de urbo Uherský Brod, 8 km de banloko Luhačovice, en distrikto Uherské Hradiště.

Bojkovice
germane Bojkowitz
urbo
Kastelo Nový Světlov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bojkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Bojkovice
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Memorindaĵo Nový Světlov
Rivero Olšava
Situo Bojkovice
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 20″ N 17° 48′ 40″ O / 49.03889 °N, 17.81111 °O / 49.03889; 17.81111 (mapo)
Areo 41,85 km² (4 185 ha)
Loĝantaro 4 365 (2023)
Denseco 104,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1362
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 71
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592048
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bojkovice
Retpaĝo: www.bojkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vápenice, Pitín, Rudice, Žítková, Záhorovice, Komňa, Starý Hrozenkov, Rudimov kaj Luhačovice.

Situo redakti

Bojkovice situas en valo de rivero Olšava (la maldekstra alfluo de rivero Moravo). La unua mencio pri vilaĝo estas el la jaro 1362, en la jaro 1449 Bojkovice estis urbeto kaj ekde la jaro 1965 ĝi estas urbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 454
18803 556
18903 536
19003 670
19103 821
19213 859
JaroLoĝantoj
19303 983
19504 021
19614 532
19704 429
19804 629
19914 858
JaroLoĝantoj
20014 768
20144 464
20164 393
20174 369
20184 374
20194 395
JaroLoĝantoj
20204 382
20214 251
20224 310
20234 365

Partoj de urbo redakti

Kastelo Nový Světlov redakti

Kastelo Nový Světlov situas 0,5 km de la urbo. Nový Světlov estis devene gotika burgo konstruita de fratoj Zbyněk, Ctibor kaj Jaroslav el Landštejn en la jaro 14701480. En la jaro 1563 akiris la burgon Tetour-anoj, en la jaro 1576 ĝi estis renesance alikonstruita. En la jaro 1613 ĝi fariĝis posedaĵo de Serenyi-anoj. En la jaroj 18461856 la kastelo estis denove alikonstruita en tudora stilo en unuetaĝan konstruaĵon kun krenelo kaj kvarflanka panorama flanka turo. Ĉirkaŭ la kastelo estas angla parko kun statugrupo de dominikanaj sanktuloj el la jaro 1745. En la jaro 1948 la kastelo estis ŝtatigita, en unu parto troviĝas muzeo de la ĉirkaŭaĵo de Bojkovice. En la urbo estas baroka preĝejo de sankta Laŭrenco el la jaroj 16511656. En la jaroj 18381855 en Bojkovice estis gisejo, kiu prilaboris lokan nekvalitan ferercon.