Bokeo (de la japana ぼけ [boké], neklara, eksterfokusa) estas tekniko en la fotografio en kiu oni metas la atenton de la rigardanto de la foto al difinita parto de la bildo, kiu estas tute enfokusa, dum la cetero de la bildo, plej ofte la fono, estas komplete eksterfokusa.

Bildo kun bokeo

Plej ofte bokeo estas atingita per uzado de tre granda diafragmo, kio rezultas en tre malgranda kampa profundo. La ĉefan eron de la foto, kiun oni volas montri al la rigardanto, troviĝas ene de la profundo de kampo, dum la cetero troviĝas ekster ĝi.

Lingva rimarketo redakti

Mike Johnston, iama eldonisto kaj redaktoro de la magazino Photo Techniques, asertas, ke li estas la unua, kiu uzis la vorton en la angla. Li aldonis la literon h al la japana boke por montri al anglalingvanoj, kiel prononci ĝin (do kiel boke kaj ne kiel boŭk). Multaj lingvoj, inter kiuj la franca kaj hispana, transprenis la formon kun h rekte el la angla, kvankam transpreno el la japana (kio en la franca kaj hispana donus boqué) estus multe pli logika kaj pravigebla. La rusa lingvo uzas la formon Боке [boké]. En Esperanto tre malofte aperas la formo bokeho, sendube rekte transprenita el iu eŭropa lingvo, anstataŭ el la japana. Ekzistas neniu etimologia pravigo por tiu formo.