Bolivia bolivjano

(Alidirektita el Bolivia boliviano)

La Bolivia bolivjano - hispane nomata „Boliviano“, sed tiu formo en Esperanto kreus konfuzon kun la vorto por ŝtatano de Bolivio - estas la nacia valuto de Bolivio. Unu bolivjano estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BOB.

Bolivia bolivjano
valuto
Ŝtato: Bolivio
Subdivido: 100 centavoj
Kodo laŭ ISO 4217: BOB
Mallongigo: Bs.
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 7,02 BOB

1 eŭro = 9.8457 BOB (la 21-an de oktobro 2010)

vdr

Historio redakti

„Boliviano“ jam inter la jaroj 1864 kaj 1953 estis la nomo de la bolivia valuto, kaj en 1963 anstataŭiĝis per la bolivia peso, hispane nomata Peso boliviano. La nuna valuto bolivjano enkondukiĝis en 1987 kaj anstataŭis la bolivian peson, kiu pro alta inflacio iĝis preskaŭ senvalora. La ŝanĝokurso estis 1 bolivjano kontraŭ 1 miliono da pesoj. En neformala lingvouzo la valuto ankoraŭ foje nomatas "peso", aparte rilate al tre etaj sumoj kaj unuopaj moneroj.

Eksteraj ligiloj redakti


 
diversaj bolivjanaj moneroj