Esperanto-movado en Bolivio

(Alidirektita el Bolivio:Esperanto-movado)

La Esperanto-movado en Bolivio havas fragmentan historion, kun periodoj de pli da agado kaj malpli da agado. Dum sia ekzisto, la movado staris parte sur la ŝultroj de najbaraj landoj, interalie la Esperanto-movadoj de Argentino, Brazilo kaj Ĉilio.[1]

Historio redakti

Unua periodo (1905-1945) redakti

En la Enciklopedio de Esperanto de 1933 troviĝas ke la unuaj pioniroj estis Víctor Muñoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La-Pazo La Verdad, La Integridad kaj El Comercio kaj en 1905 fondis societon. En 1906 Agostin Aspiazu aperigis artikolon pri Esperanto en ĵurnalo El Comercio[2] .

Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 la Universala Esperanto-Asocio ne havis delegiton en Bolivio.[3]

Dua periodo (1945-1950) redakti

En 1948 la Bolivia Revueto implicite kontrastas tiun historion de bolivia movadkomenco per la anonco ke en 1947, post kiam Tibor Sekelj vizitis kaj prelegis en La-Pazo, "kreiĝis la unua grupeto da personoj dezirantaj eklerni la internacian lingvon, unue en La Paz kaj poste en aliaj sep urboj boliviaj". Tibor Sekelj, José Roberto Arze kaj Roberto Olmos fondis la Bolivian Esperanto-Asocion (BEA) en tiu jaro, sen agnosko de antaŭuloj. En 1948 okazis laŭ la revueto la unua landa kunveno dum la 18-a kaj 19-a de oktobro.[4]

Signo de kontinueco inter la societo menciita en la Enciklopedio de Esperanto kaj en la Bolivia Revueto ne troviĝas. Dum la vizito de Tibor Sekelj al Bolivio li kune kun diversaj bolivianoj helpis fondi lokajn organizojn tra Bolivio, kaj Sekelj menciis en raporto ke li trovis nur unu jam fonditan asocion, en Oruro. La asocion fondis en 1945 Julio Espinoza kaj refondis en 1948 Gregoio Kuŝner. Sekelj finas la artikolon kun la vortoj: "La Bolivia Esperanto-Movado estas iniciatita kaj la vojo irota estas montrita. Nun mi transdonas ĝin en la manoj de la boliviaj samideanoj, kun miaj plej sinceraj bondeziroj: Ĝi kresku kaj progresu!"[5]

Frua esperantlingva periodaĵo estis la Bolivia Revueto, eldonita unue en La-Pazo kaj poste en Oruro inter 1948 kaj 1950. Ekde 1949 ĝi nomiĝis Bolivia Revuo. Keĉuo Enrique Alcócer Hurtado eldonis la revuon, antaŭ ol li forlasis la landon pro politika subpreno.[1]

Oruraj organizoj redakti

En artikolo verkita de Johano Montiroga (pseŭdonimo de Juan Montaño Quiroga) estas priskribitaj tri oruraj Esperanto-centroj.[6]

  1. La Orura Junularo Esperantista, kiu fondiĝis la 20-an de februaro 1949 kaj ekzistis el kvardek junaj studentoj. La unua prezidanto estis la poeto Karlo Mendizábal Camacho kaj la dua estis Rodolfo Espinoza. Notindaj anoj estis Florinda Escobar kaj Davido Romero.
  2. La Proletara Universitato de Oruro, kiu fondiĝis la 8-a de aŭgusto 1949/1950 por eduki laboristojn, instruis Esperanton kiel deviga kaj oficiala kurso trifoje semajne al la sepdek universitatanoj. La instruisto estis Henriko Alcócer Hurtado. La universitato estis ligata al la Marxista Laborulista Ligo (LOM).
  3. La Centro Esperantista de Oruro, kiun gvidis profesoro Manuel Valdivia, kiu ĉirkaŭvojaĝis Bolivion por propagandi Esperanton.

Tria periodo (1965-nuno) redakti

En 1965 Magín Zubieta verkis la unuan bolivian lernolibron pri Esperanto, per kiu li kaj lia frato Guillermo Zubieta instruis kursojn, interalie en Cochabamba.[7]

Dudek ses jaroj post la lasta numero de Bolivia Revueto aperis en 1976 la Bolivia Esperantisto. La 12-an de julio 1976 anoj de nova generacio fondis la Novan Bolivian Esperanto-Ligon (NBEL). En Bolivia Esperantisto la NBEL-fondintoj skribas ke ili ne scias la kaŭzojn de la malapero de la organizoj de la dua periodo kaj ankaŭ ne konas la pionirojn el tiu periodo.[8]

Literaturo redakti

En 2004 estis (re)eldonita la dulingva libro Malgranda Bolivia Antologio de boliviano José Roberto Arze. La libro enhavas kontribuojn de Rudolfo Espinoza Aliaga, Enrique Alcocer Hurtado, Guillermo Tarifa, Magín Zubieta kaj Jose Roberto Arze mem kaj traktas interalie la Esperanto-movadon en Oruro, pionirajn Esperanto-agadojn en Bolivio kaj la ekorganizon de Esperanto-movado en La-Pazo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 José Roberto Arze. (2004) Malgranda Bolivia Antologio (Pequeña Antología Boliviana). Antaŭigita de dokumentoj kaj atestoj pri Esperanto-movado en Bolivio (esperante, hispane).
  2. Ruslanda Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 8 p. 152. Aŭg. 1906
  3. (1948-10-01) “Jen ni estas!”, Bolivia Revueto: oficiala organo de la Bolivia Esperanto-Asocio 1 (1). 
  4. Tibor Sekelj (1948). “Informo pri la komenciĝo de Esperanto en Bolivio” (eo). 
  5. Johano Montiroga (1949/1950). “Movimiento Esperantista en Bolivia / Esperanto Movado en Bolivio” (eo, es). 
  6. Magín Zubieta (2004). “Ekamikeco kun Esperanto”, Malgranda Bolivia Antologio (Penqueña Antologia Boliviana), p. 39–40. 
  7. José Roberto Arze (1976). “Kio estas la N. B. E. L.?”, Bolivia Esperantisto 1 (1).