Bolotnaja placo (Moskvo)

Bolotnaja placo (ruse Болотная площадь; en 1962 - 1993 estis nomata Placo de Repin ruse пло́щадь Ре́пина) estas placo en Centra administra arondismento de Moskvo (distrikto Jakimanka) sur insulo inter la rivero Moskva kaj kanalo. Ĝi estas unu el plej grandaj placoj de Transmoskvoriverejo (historia loko situanta trans la rivero Moskva de la Kremlo).

Bolotnaja placo
placo [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 44′ 42″ N, 37° 37′ 3″ O (mapo)55.74537.6175Koordinatoj: 55° 44′ 42″ N, 37° 37′ 3″ O (mapo)
Poŝtkodo119072 [+]

Bolotnaja placo (Moskvo)
Bolotnaja placo (Moskvo)
DEC
Bolotnaja placo
Bolotnaja placo
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Map
Bolotnaja placo
Vikimedia Komunejo:  Bolotnaya Square [+]
vdr
Panoramo
Monumento de Ilja Repin

Historio redakti

La nomo "Bolotnaja" devenas de la loko Boloto ("marĉo"). Tiu urboparto estas malalta; ĝi havis marĉojn kaj multe suferis pro moskvaj inundoj.

Dum la 15-a-17-a jarcentoj ĝi fariĝis granda komerca placo. Tie okazis diversaj popolaj amuzaĵoj. Unu el popularaj amuzigoj estis popolaj interbatadoj (unu serio da viroj kontraŭ la dua). Krome, kiel en ajna komerca placo de Moskvo ĉi tie pasis publikaj mortpunoj kaj aliaj punoj; la lasta mortpuno sur la placo estis mortpunigo de Emeljan Pugaĉov la 10-an de januaro 1775.

En 1958 sur la placo aperis monumento de fama rusia pentristo Ilja Repin. En 1962 - 1993 la placo estis nomata Placo de Repin, poste oni revenigis al ĝi la historian nomon Bolotnaja.

Politikaj protestoj sur Bolotnaja redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politikaj protestoj en Rusio en 2011-2013.
 
La 10-a de decembro 2011: amasa mitingo
 
La 6-a de majo 2012: Granda Ŝtona ponto trans la rivero Moskva ĝis Kremlo blokita de polico

Unuaj aranĝoj redakti

Ekde 2011 Bolotnaja fariĝis loko de amasaj politikaj protestoj kiuj komenciĝis decembre de 2011 pro (laŭ asertoj de opozisio) malhonestaj balotoj al la Ŝtata Dumao. La unua amasa mitingo de unuiĝinta opozicio (maldekstra kaj dekstra) kun dekmiloj da homoj estis organizita sur Bolotnaja la 10-an de decembro 2011. Samloke pasis la amasa mitingo la 4-an de februaro 2012.

Demonstracio la 6-an de majo 2012 redakti

La 6-an de majo 2012 unu tagon antaŭ la enposteniĝo de la nuna Prezidanto Vladimir Putin tie estis kruele dispelita oficiale permesita opozicia demonstracio ("Marŝo de milionoj"), multaj estis vunditaj kaj arestitaj. Post tiu evento estis enprizonigitaj kelkdekoj da partoprenantoj kiujn oni kulpigis pri organizado de amasaj surstrataj senordigoj; samtempe la opozicio asertis ke kulpas nur polico organizinta provokon.

Postaj aranĝoj redakti

La sekvaj opoziciaj mitingoj sur Bolotnaja okazis post unu jaro, la 6-an de majo 2013 (antaŭ ĝia komenco okazis tragedio: unu laboristo pereis dum konstruado de sceno) kaj la 12-an de junio 2013. Poste okazis kelkaj aranĝoj, organizitaj de la subtenantoj de Aleksej Navalnij.

Nuna stato redakti

Sur la placo situas parko. Pro tio Bolotnaja estas bona loko por ripozo. Tie kolektiĝas junularo de neformalaj subkulturoj. Krome, tie oni ofte pasigas nuptajn ceremoniojn.

La placo estas tre oportuna loko por komenco de diversaj tiristaj marŝrutoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Pontoj: Malgranda Ŝtona ponto, Granda Ŝtona ponto, ponto Luĵkov
  • Monumento de Repin (centre de la placo, skulptisto Matvej Manizer), aperis en 1958
  • Skulptaĵa grupo "Infanoj - viktimoj de malbonkondukoj de plenaĝuloj" (en la orienta parto, skulptisto Miĥail Ŝemjakin), aperis en 2001

Apud la placo (trans la kanalo) situas Tretjakova galerio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti